*
La agado de Kolombia Esperanto-Ligo
-
Malgrau la situacio de interna milito Kolombia Esperanto-Ligo kapablis
unuigi la esperantistojn en la lando, krei novajn Esperanto-grupojn,
vaste utiligi la novajn retajn eblecojn por instrui neesperantistojn
kaj kunteni la movadon, aranghi nacian kongreson tre sukcesan, kaj
tiel plu.
*
La movado de lingvaj festivaloj
--
Kovras chiujn tri agadkampojn de la Strategia Plano:
informado pri kaj utiligado de Esperanto kun sekva instruado al
novinteresitoj. Strebas al profesinivela kvalito (agaddirekto de
profesiigho). Cheforganizantoj, plenumantoj kaj celatoj estas unuavice
gejunuloj (plijunigho). En iuj regionoj rezultis per rapida evoluo
de la movado (kontribuo al tutglobigho).
*
La projekto Interkulturo
--
Unue planita por dujara periodo, kiu finighis en 2001, Interkulturo
kun sia komunikmedio - Virtuala lernejo "Tibor Sekelj",
dank' al siaj rezultoj kaj vastighinta populareco, daurighas por
novaj almenau kvin jaroj kun novaj partoprenantoj, subprojektoj
kaj renovigota retpagharo. Aplikata sur chiuj kontinentoj ghi kovras
chiujn tri agadkampojn kaj chiujn tri agaddirektojn de la Strategia
Plano de UEA.
*
Indighenaj Dialogoj
--
Profesikvalita ekzemplo de utiligado de Esperanto por flegado de
kultura diverseco kaj protektado de etnaj, lingvaj kaj kulturaj
rajtoj, kun ebla kontribuo al tutglobigho de Esperanto-movado.
*
E-Euroscola
--
Interesa provo al pli vasta popularigado, instruado kaj utiligado
de la lingvo kaj plijunigho de la movado en Europo, kun profesikvalita
TTT-ejo.
*
Universitata agado de AIS
--
Profesia instruado de kaj per Esperanto en universitataj medioj
kun rekta kontribuo al plijunigho de la movado.
*
Edukado.net
--
Profesiece organizita kaj altkvalite farata projekto proponanta
sin por esti akso de chiuj E-instruaj agadoj.
*
Reformoj en la CO de UEA
--
Procezo kiu nur komencighis en 2001, kies plenaj rezultoj atendeblas
en la sekva periodo.
*
TEJO-seminarioj
--
Organizataj kunlabore kun eksteraj subvenciantoj kaj tial submetitaj
al altaj profesiaj kriterioj, produktas aktivulojn kapablajn evoluigi
kaj disvastigi la movadon (en 2001: "Lingva Chielarko"
kaj E@I).
*
Universala Kongreso de Esperanto
--
Daure restas plej ampleksa kaj plej ekscita E-arangho, koncentrajho
de chio kio okazas en kaj per Esperanto, plej konvinka pruvo de
ghia vivanteco kaj utileco.
*
E-librejo che Esperanto.nu
--
18 mil elshutoj de E-libroj dum kelkaj monatoj post la lancho!
*
Retbutiko che Esperanto.se
--
Katalogo de diverslandaj periodajhoj, publikigataj enrete. Pli ol
miliono da vizitoj dum jaro.
*
E-shildoj en brazila stacidomo
--
Kiel ekzemplo de internacia kunlabora kampanjo, okazigita pere de
la reto.
*
"Zamenhofa enketado"
--
Enketado pri la scioj pri Esperanto, okazigita en 7 rusaj urboj
en majo 2001. Estis pridemanditaj pli ol 700 personoj, kio permesis
konstrui bildon pri la nivelo de scioj pri Esperanto kaj la rilatoj
al ghi.
*
UNESKO
--
Kampanjo, temas pri sendado de leteroj en la nomo de UEA al naciaj
UNESKO-konsilioj. Kelklande tio rezultigis utilajn kontaktojn por
landaj asocioj.
*
Shtatnivela vizito de Osmo Buller al Litovio
--
Okazis renkontighoj kun la prezidento de la respubliko, kun pluraj
parlamentanoj kaj kauzis tre multajn gazetarajn informojn.
Sen klarigoj
estis menciitaj ankau:
* IJK
* Interlingvistikaj studoj en Poznan
* TAKE
* Afrika agado
* Azia agado
* ESF
* TEC
* Belartaj konkursoj de UEA
Klarigoj:
"*"
: La agado. Bonvolu referenci nur tiun difinon!
"--"
: Klarigo. Ne citendas en respondoj!
Revenu
|