Karaj legantoj:
En la 7-a de januaro samideano Andrej Grigorjevskij
sendis retposhtajhon al membroj de Landa Agado, lanchante enketadon
pri elstaraj E-agadoj de 2001. Kun la mesagho estis listo de kandidatoj.
Ghin sekvis varma diskuto
pri "kiaj agadoj estas elstaraj". Interalie,
Eugeno S. P. el Uzbekistano opiniis, ke la kandidatigitaj agadoj
ne estas elstaraj. Claude Nourmont rebatis lin. Samtempe, Antonio
Leoni proponis, ke ne-movadaj iniciatoj estas laudindaj pro tio,
ke ili ege helpos disvastigi E-agadon ech en ne-esperantaj medioj.
Dum
ili diskutis pri la kriterio de elstareco, G. Formizzi elmetis demandon
per peto por ekzemploj de meritoplenaj aferoj. Eugeno S. P., A.
V. Blottnitz kaj Christian Lavarenne donis "ekzemplojn"
-- uzo de Esperanto en sporto. (Vidu
la detalojn) Pri iliaj opinioj chinaj esperantistoj aparte
interesighas, char Chinio gastigos la Olimpiajn Ludojn en 2008.
Ja estas bona tempo diskonigi nian lingvon al sportistoj. Kredeble
ni ne povas esperantistigi chiujn sportistojn, sed certe eblos servigi
Esperanton al sporto kaj tiele konigi pli multajn homojn pri nia
lingvo kaj nia ideo.
La
fina rezulto de la enketo pri Elstaraj E-agadoj venis je 21 januaro,
2002. (Vidu
la detalojn)Tamen la diskuto prefere ne chesos, char
el ghi oni trafos ideojn, kies signifo estas pli granda ol la enketo
mem.
Alia
bona ideo, kiun ni trovis el la supre menciitaj retposhtajhoj, estas
aparte trafa. Temas pri kontakto al landaj registaroj kaj propono
ke Esperanto kiel ebla solvo de lingva problemo. Tiu celo ne estas
facile atingebla, tamen klopodo tiu-direkten sendube estas farinda.
(Vidu
la detalojn)
Lau
bezono de paghoarangho ni faris necesan (kaj minimuman) redaktadon
al la retposhtajhoj, konservante la samajn stilojn.
Pliaj
kontribuajhoj estas bonvenaj.
Redaktanto
de la rubriko "Forumo"
|