*
La agadoj de vi menciitaj ne estas elstaraj, t.e. ne estas tiaj,
kiuj shanghus la situacion kaj levus prestighon de UEA kaj de Esperanto
tra la mondo. Mankas ankau tiaj agadoj, kiuj helpus al ekstera mondo
uzi nian lingvon por ilia utilo kaj profito. Tiuj agadoj eble iom
ondetigis la movighon tra Esperantio. Fakte chio estis griza kaj
nerimarkebla.
Eble
mi estas tro kategoria, sed mi estas certa, ke pere de Esperanto
oni povas fari pli rimarkeblajn kaj meritoplenajn aferojn.
*
Eble la menciitaj agadoj shajnas grandiozaj por la organizantoj,
sed por la ekstera mondo tio estas iom pli ol nulo. Krome la aranghoj
estas unufojaj kaj tuj forgesitaj. Ili estas simple kuriozajhoj.
Ne pli.
Mi
citas min:
"Lau
mi necesas ne jheti malgrandajn semojn por ricevi treteblajn ghermojn,
sed proponi ion pli grandan, solidan, ekz., uzadon de Esperanto
en Sporto, Turismo, Internaciaj rilatoj de Junularo k.s."
Bedaurinde
UEA ech ne planas ion similan. Ghi ne deziras lanchi kampanjojn
por uzado de Esperanto en la sferoj. Kial? Chu la gvidantoj ne kapablas
kaj estas tiom impotentaj? Chu ili timas, ke la membraro estas tro
malforta kaj nekapabla fari tion? Chu la lingvo ne ankorau estas
matura por tio? Chu ghi estas simple pigra kaj estas kontenta je
tiu nivelo, kiu nun ekzistas?
Lau
mi la Movado jam delonge elkreskis el la infana pantaloneto de la
kluba vivo kaj UKoj, kiuj nenion komunan havas kun vera signifo
de la vorto "kongreso".
Eugeno
S. P. (Uzbekistano)
*
Eble la menciitaj agadoj ne estas elstaraj, tamen iuj el ili provas
iomete movi aferojn kaj enigi Esperanton en "eksteran mondon",
ech se malgrandskale, ekzemple "Indighenaj dialogoj" kaj
"Euroscola". Ni ne atendu miraklojn!
Claude
Nourmont
(Luksemburgio)
*
Pri elstaraj E-agadoj mi shatus iom komenti.
Mi
opinias, ke oni devas indiki kion oni komprenos per "E-agado"
kaj chu tio inkludos ne-movadajn iniciatojn, kiuj uzas Esperanton,
char oni povas aserti ke estas du malsamaj aferoj.
Se ni kalkulas je ne-movadaj iniciatoj, mi senhezite inkludus Indighenajn
Dialogojn (ID: www.idnetwork.nl/central/esp)
(kiu ne havas movadajn celojn) pro ghiaj diversaj internaciskalaj
atingoj che indighenaj organizoj, eventoj (ekzemple, oficiala partopreno
en la "Konferenco de la Jarmilo" en Panamurbo, kiu estis
"alternativa forumo" pri la Indighena Jardeko proklamita
de Unuighintaj Nacioj), agado ene de la Sistemo de Unuighintaj Nacioj
(ekzemple, pluraj membroj regule aktivas en la LaborGrupo pri Indighenaj
Popoloj -- kaj ech estas kelkaj kun gravaj roloj -- kiu, de la venonta
jaro, ighos Forumo de la Indighenaj Popoloj, unu el la plej elstaraj
kaj historiaj atingoj de indighenoj en la internacia agado), ktp.
Kial
mi diras ke ID estas ne-movada? Char la agado de Indighenaj Dialogoj
ne celas la disvastigon de Esperanto mem, sed ghi uzas Esperanton
por atingi siajn celojn (same kiel ghi uzas transkulturecon kaj
telekomunikajn rimedojn). Kompreneble, la instruado de Esperanto
en indighenaj medioj ludas gravan rolon en ID char tio ebligas ke
ne-samlingvaj indighenoj povos komuniki inter si por -- efike --
kunlabori. Tre granda parto de la laboro de Indighenaj Dialogoj
estas ebla dank' al la Lingvo Internacia kaj al la helpemo de tutmondaj
esperantistoj, kio, inter aliaj, permesas disvastigi ghian agadon
ech en ne-esperantaj medioj.
Reveninte
al mia komenca demando: Chu elstaraj E-agadoj en 2001 devas inkludi
ne-movadajn iniciatojn? Mi pensas ke jes ekde la momento, en kiu
la celo de Esperanto ne estas ghia propra disvastigo, sed la konstruado
de pli bona planedo por chiuj.
Antonio
Leoni
Revenu
|