Unua-pagho >> Esperantujo >> Forumo

 

 

 

 


Opinioj pri meritoplenaj ekzemploj de elstaraj E-agadoj

    * Bonvolu, diru al ni, kiel vi pensas, ke pere de Esperanto oni povas fari plirimarkeblajn kaj meritoplenajn aferojn. Bonvolu, donu al ni ekzemplojn.

Giordano Formizzi (Italio)

    * La ekzemploj faritaj preskau mankas. Mankas longedauraj permanentaj uzadoj de Esperanto en iu sfero de la homara, landa nivelo.

    Sed eblas tion fari. Almenau komenci.

    Tiu agado, kampanjo devas esti farata internacie. Char nur internacie estas necesa interkompreno. Nun en multaj sferoj estas uzataj "grandaj lingvoj" au nur la angla.

    Pri la praktika uzado de Esperanto devas paroli UEA, pri konkretaj pashoj, ellabori ilin devas iu komisiono, kiun devas krei UEA.

    Sed ekzistas personoj, homtavoloj, kiuj trafis la internaciajn rilatojn spontanee kaj pro tio ne preparis sin lingve. Unu el tiuj estas sfero de SPORTO. La sportistoj ne nur sportas, konkursas en aliaj landoj. Ili deziras kontaktojn kaj kontaktas plejparte siajn kunulojn el aliaj landoj. La pleja parto de sportistoj ne lernis speciale aliajn lingvojn.

    Sporta fako de UEA devas ellabori strategion de penetrado en la sportajn sferojn.

    Antau jaroj nia tashkenta klubo ricevis el Germanio leteron de iu saltista sporta komitato. La letero en bona Esperanto proponis kontakti uzbekiajn saltosportistojn. Mi iris al la Uzbekia Sporta Komitato kaj proponis lingvan peradon inter la societoj germana kaj uzbekia. La chefo kun ghojo konsentis. Mi planis instruadon ktp, respondinte. Pro iuj kauzoj la germanoj eksilentis. La afero krevis. Sed la fakto estis, ke mi ricevis principan konsenton.

    Nun mi desegnos probablan situacion. Mi petas ne ridi pri mia naiveco. Prefere perfektigu la skemon de la strategio.

    La estraro de UEA elektinte, alvokinte personojn, rilatantajn sporton au almenau tiujn, kiuj konsentus au kapablas, viziti la koncernajn sportajn societojn. Necesas kompili bone argumentitan leteron kaj disvastigi ghin tra la mondo, inter la sportistoj proksimume samtempe. Kaj nun imagu, nederlandaj esperantistoj vizitas siajn sportajn organizajhojn kaj enmanigas flugfoliojn au parolas pri neceso de interkomunikado inter la sportistoj, pri eblecoj de Esperanto al tiu direkto. La informo pri la vizito de esperantistoj (eble de iuj esp-grup-asociestroj) penetras al iu gazeto au retinformo -- ni faru tion!

    Brazila kaj (au) hungara (rusa, austria...) esperantistoj kun tiu informo kaj kun siaj argumentoj venas al siaj sportejoj kaj parolas pri la sama temo, petas - proponas imiti la saghajn nederlandanojn kaj proponas instruadon, tradukadon k.a. servojn al la lokaj sportistoj. Eblas komenci la agadon kaj eble ofici kiel oficialaj interpretistoj. Eble en la unua etapo necesos interpretistoj au lingvaj konsultistoj.

    Tio estas tro skema kaj tro kurta priskribo, sed vi povas imagi, ke Esperanto povas servi por la homoj kiel vera interkomprenigilo. La sportistoj simple uzos ghin kiel lingvon sen penso pri la interna ideo, homaranismo, fundamento - probable.

    Mi jam ne unuan fojon parolas pri tio kaj plurajn fojojn oni tute ne atentas miajn vortojn.

    Mi povas diri, ke en mia kurso iam ellernis Esperanton ankau simplaj laboristoj (ech drinkemaj!!) kun malalta klereco kaj kulturo. Sed ili scipovis bone paroli. Ne chiuj el ili abonis E-revuojn au partoprenis en la "kluba vivo". Ili tamen partoprenis en renkontighoj, se venadis al ni iuj alilandaj esperantistoj.

    Do, mi finu. Eble nun mi trovos komprenemajn homojn. Se oni ne subtenos min -- Kion fari! -- Signifas, mi au miaj kontrauuloj estas stultuloj.

Eugeno S. P. (Uzbekstano)

    * Pri la propono de Eugeno utiligi Esperanton en Sporto. Jam kelkaj proponis tion dum la pasintaj jaroj. Evidente Esperanto estas pli bezonata en sporto ol en iu ajn alia kampo, sed neceso malfeliche ne necese rezultas en akcepto. Nia Movado devus certe fari klopodon tiudirekte. Landa Asocio devus sciigi iun de UEA taskitan (Gbeglo Koffi?) pri la situacio en sia lando. Do mi faru komencon por Suda Afriko (Suda Afriko estas regiono konsistanta el la Respubliko de la Sud-Afriko kaj ghiaj chirkauaj landoj):

1] Fakdelegitoj pri Sporto: nenio

2] Esperantisto-sportistoj: nenio

3] Partopreno de grupo de esperantistoj rekoneble en iu sportarangho (ekz. vojkurado): nenio

4] Konate bonvolemaj ne-esperantaj sportistoj: nenio

5] Statuso de sporto en la lando: troigite granda

6] Nombro de lingvoj hejmuzataj de minimume 3% de la enloghantaro: 11

7] Chu la angla estas oficiala?: jes

8] Chu trejnistoj chiam estas bone komprenataj de la sportistoj?: certe ne.

9] Chu la Asocio jam havas la malnovan Esperanto-Sportterminaron?: jes.

10] Chu la Asocio pretas lanchi varbkampanjon inter chiuj sportspecoj kunordige kun eventuala Programo de UEA?: Mi ne scias. Devas esti decidota de nia Komitato.

Noto:

* Afriko ghenerale estas vershajne la plej fekunda tereno por tia kampanjo. Multege pli bonan shancon por uzado de Esperanto havas jam delonge la bretludo Goo, sed tamen senrezulte. Kial? Char ne estas tiom paroliga kaj sociala afero ol sporto.

* EASA = Esperanto-Asocio de Suda Afriko

Axel von Blottnitz (Zairio)

    * La 21-an de janaurao, 2002, s-ro Ranato Corsetti skribis: "Aliflanke ne subtaksu la malfacilajhojn de chi tiu kampanjo. Preskau nenie esperantistoj aktive interesighas pri sporto."

    Eble ne lingve, sed en sia praktiko, certe jes. Ekzemple mi (bv. pardoni la malhumilecon!):

    Mi praktikadis montgrimpadon en Alpoj (ghis pli ol 4.000 metrojn alte, kelkajn teknike nefacilajn, chefe sur glacio en nordaj flankoj), promenadon en Himalajo (chirkau Darghiling, kaj en Sikimo kaj che la nepala landlimo), kaj nun grimpetadon kaj speleologieton en Pireneoj; jhudon kun du sukcesetoj: departementa championo (sed ni estis nur 4 batalantoj en nia agh- kaj pez-kategorio!), kaj 3-a che la Liga nivelo (iu centra regiono, el 6 francaj departementoj); kaj mi farighis "teknika nigrazonulo" (tio signifas ke mi sukcesis en la ekzameno de la 1-a "dan" sed ne finis amasigi la 100 poentojn per bataloj: pro miaj universitataj studoj mi chesis praktiki, 17-jara, kiam mi havis ankorau nur 17 poentojn). Sed certe multaj esperantistoj estas multe pli spertaj ol mi, chefe en Japanio, chu ne?

    Ankau bicikladon kun Jorgos kaj BEMI, sed pli E-propagandan (kaj plezuran) ol sportan skiadon (en Tromso, Norda Norvegio, por iri al la universitato...) kuretadon (ghis 10 km) kaj jogon (sed eble tio ankorau ne eniris la kategorion sporto).

    Tutcerte estas aliaj, kiuj havas pli da tempo (kaj sperto) ol mi por rilatigi ambau flankojn de siaj agadoj : lingva kaj korpaj.
Samideane kaj sportete via

Christian Lavarenne (Francio)

Revenu