*
Hodiau mi eksciis, ke la provinco Guangdong en Chinio starigos anglalingvajn
lernejojn. Ekde 2003, 200 lernejoj instruos angle. Kaj se la projekto
sukcesos, 20 mil anglalingvaj lernejoj povos esti starigitaj. La
provinco Guangdong celas plibonigi la nivelon de anglalingvaj konoj
tie, i.a. char Chinio nun membras en la Monda Komerca Organizo kaj
komercas kun la tuta mondo. Aliflanke, en Hongkong, la loka registaro
nun provas promovigi la gepatran lingvon, anstatau la anglan, kiel
instrulingvon. Hongkong shajnas ne sukcesi, char richaj gepatroj
sendas siajn infanojn al privataj anglalingvaj lernejoj. Post la
decido de Guangdong enkonduki la anglan, politikistoj kaj entreprenistoj
en Hongkong pli timas ke lokaj homoj forgesos la anglan pro la edukadpolitiko.
Tiele ili suferos de konkurenco el Guangdong kaj aliaj provincoj
kie oni enkondukas la anglan.
Mi
estus tre dankema, se chinaj esperantistoj povus klarigi al mi kial
Hongkong enkondukas la kantonan kaj aliaj provincoj volas starigi
anglalingvajn lernejojn. Kiel pensas chinoj pri la angla? Chu la
angla farighos pli kaj pli instrulingvo che universitatoj ankau?
Kial la china registraro ne pensas pri Esperanto kiel ebla solvo?
Mi
povas sendi anglalingvan artikolon se tio interesas...
Dafydd
Apfergus
*
Levighis en mi demando, kion mi komence tuj forpushis, sed poste
devis chiam kaj chiam reveni ne trovinte akcepteblan kontrauargumenton:
Chu
UEA havas personon/instancon rolanta kiel "Ministro pri eksterlandaj
aferoj"? (pli bone pri registaraj aferoj)
Chu
UEA -- formale -- kontaktas chefministrojn (kaj ministeriojn pri
eksterlandaj aferoj) en unuopaj landoj?
Kial
ni (UEA) ne kontaktas/is/os ekzemple la chinan registaron, atentigante
pri lingva samrajteco, egaleco kaj ech eble en tauga momento prezentante
la avantaghojn de Esperanto?
Kompreneble
mi ne pensas pri kampanjo pri "fina venko", sed nur pri
agado kiu turnus la atenton de registaroj en unuopaj landoj al la
lingva problemo, kaj kiu helpus che ili la subtenon pri konsciigho
de valoro de sia nacia lingvo.
Tiun
agadon ja prefere ne faru propradecide individuaj membroj.
Same
ne povas fari ghin la Landaj Asocioj pro 2 kialoj: ili kutime ne
estas profesiuloj en diplomatiaj aferoj, krome ili ne estas partneroj
por ministerioj pri eksterlandaj aferoj.
La
agado tamen estas farebla, ja inter ni estas ankau aktivaj kaj emeritaj
ambasadoroj, kapablaj inde plenumi tiun taskon.
Se
mi bone scias, che ni (UEA) la KER-agado rilatas nur al Unesko.
Chu ne estus tempo, ke iu tauga persono (eksa ambasadoro au diplomato)
estu nomumita "ministro pri registaraj aferoj"?
Laszlo
Szilvasi (Hungario)
*
S-ro Szilvasi,
1.
Ambasadoro de Esperanto che UN, Unesko.
Antaua
UEA-reghimo parolis pri la ideo, nomumi "Ambasadoro de Esperanto"
che UN.
Nun
ni sekvas la regularon de UN. UEA jhus nomumis reprezentantojn en
UN en Novjorko, Ghenevo, Vieno, kaj UNESKO en Parizo. 3 personojn
po unu loko.
2.
UEA-estrarano pri eksteraj rilatoj
Kiel
la estrarano pri eksteraj rilatoj, mi vizitis Chinion, kune kun
UEA-prezidanto, kaj planas viziti la litovan registaron en majo.
3.
Politiko por landa agado rilate al la eksteraj rilatoj.
Renato
kaj mi konsentis ke ni sendu mesaghojn al landaj asocioj rilate
la dezirata partopreno de landa agado por niaj aferoj pri eksteraj
rilatoj. La mesaghojn vi audos venontsemajne.
LEE
Chong-Yeong
(Vic-prezidanto de UEA)
Revenu
|