Libroj eldonitaj de ChEE (1994-2000)
Analektoj
de Konfuceo
|
Konfuceo.
Trad. Wang Chongfang. Beijing, 1996. 114 p. 21x15 cm. Bind.
La Konfuceana Biblio: kolekto de diroj
kaj faroj de Konfuceo kaj liaj dischiploj kiuj prezentas la
vidpunktojn de Konfuceo pri politiko, filozofio, edukado,
literaturo, arto, etiko, principoj de morala konduto.
Prezo: 14,00 USD Sendokosto:
3,00 USD
|
Bakin
kaj Esperanto (en la china lingvo) |
Komp.
Xu Shanshu. Beijing, 1995. 436 p. 22x14 cm. Ilus.
Bakin estas fama china verkisto kaj
tradukisto, kaj ankau veterana esperantisto. La libro konsistas
el tri partoj: verkajhoj, tradukajhoj kaj leteroj. Al la libro
estas aldonitaj kronologiaj notoj pri la aktivado de Bakin,
kiuj estas valoraj por koni la rilatojn inter Bakin kaj Esperanto.
Prezo: 6,00 USD Sendokosto:
3,00 USD
|
China
ceramiko |
Zhao
Hongsheng. Trad. Wang Chongfang. Beijing, 1994. 260 p. 18.50x12
cm.
Chinio estas hejmlando de porcelanajhoj.
La ceramika produktado de Chinio komencighis en neolitiko.
La libro detale konigas la historion de la china ceramiko.
Prezo: 6,00 USD Sendokosto:
1,50 USD
|
222
simplaj versajhoj por komencantoj |
Originale
verkita de Laulum. Beijing, 1995. 127p. 18x11cm.
Richa kolekto da etaj facile lerneblaj
kaj memoreblaj poemoj, precipe por lernejanoj, sed frandeblaj
por chiuj aghoj.
Prezo: 6,00 USD Sendokosto:
1,50 USD
|
Enciklopedieto
de Chinio |
Komp.
Li Qiang kaj Zhang Meizhi. Trad. Fan Yizu. Beijing, 1994. 330p.
20.50x14cm. Ilus.
La libro konigas la chinajn historion,
geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon,
Esperanto-movadon k.a. Se vi volas havi sciojn pri Chinio au
fari turisman vojaghon al ghi, legu la libron, kiu certe interesos
kaj helpos vin.
Prezo: 6,00 USD Sendokosto:
3,00 USD |
Internacia
vortaro de mikroba genetiko (Esperanta-angla-china) |
Komp. Rolph A. Lewin. Beijing, 1994. 117p. 18.50x13cm.
La vortaro entenas pli ol 700 terminojn.
Krom terminoj specifaj en mikroba genetiko kaj molekula biologio,
la vortaro entenas ankau la plej ofte uzatajn terminojn de la
ordinara genetiko (de eukariotaj plantoj kaj bestoj) kaj biokemio.
Prezo: 8,00 USD Sendokosto:
1,50 USD |
Mirrakontoj
de Liaozhai |
Pu
Songling (1640-1715). Trad. Laulum. Beijing, 1994. 541p. 21x14.50cm.
Ilus. Bind.
La Esperanta versio "Mirrakontoj de Liaozhai"
kun 86 pecoj elektitaj el la fama klasika verko "Mirrakontoj
de Babilo-chambro" de Pu Songling. Prenante popolrakontojn kiel
materialon de sia verko kaj aplikante romantikismon kaj realismon
en kombino kaj lingvon vivecan, li kreis interesajn intrigojn
kaj personigis vulpojn kaj fantomojn por esprimi sian indignon
kontrau la malluma feuda socio.
Prezo: 15,00 USD Sendokosto:
5,00 USD |
Pashoj
al pli alta chtupo |
Komp.
kaj trad. Hao Duoren. Beijing, 1994. 195p. 18.50x12cm.
La libreto entenas 150 artikolojn pri konversacioj,
fabloj, rakontojj kaj prozajhoj. La artikoloj estas vicigitaj
lau facileco, la vortfarado regula kaj la tekstoj enhavorichaj
kaj interesaj. La libreto taugas por komencantoj en memlernado
kaj ankau povas esti uzata kiel helpa legajho por elementa kurso.
Prezo: 6,00 USD Sendokosto:
1,00 USD |
Provu
por via sano |
Komp.
kaj trad. Liu Caisheng. Beijing, 1994 132p. 18.50x12cm.
La libreto prezentas sanigajn ekzercojn
kaj dekkelke da metodoj de memmasagho kontrau ordinaraj malsanoj.
La 44 bildoj en la libreto faciligas ekzercadon kaj masaghon.
Prezo: 8,00 USD Sendokosto:
1,50 USD |
Rateto
volas edzinighi |
Komp.
Zhao Muying. Trad. Shan Ren. Beijing, 1994. 60p. 18.50x12cm.
La libreto entenas dek unu legendojn pri
la trikolora fajencajho de Tang-dinastio, la giganta budho en
Leshan, la naciaj muzikiloj chevalkapa violono kaj dombro, la
novjara bildo, argilmodlajho, vakstinkturajho, brodajho kaj
aliaj.
Prezo: 4,00 USD Sendokosto:
1,00 USD
|
1.
2.
|