Antau
kelkaj tagoj mi intervjuis Feng Jie, d-ron de ekonomiko kaj oficiston
de la Disvolva kaj Esplora Centro sub la Shtata Konsilantaro de
Chinio.
Raportisto
(R): La nordorienta parto de Chinio estas malnova industria bazo
kaj nun ghi devas reprosperigi sian ekonomion. Mi volus scii, per
kio ghi komencos sian reprosperighon.
Feng
Jie (F): La chefaj trajtoj de la loko estas tro granda pocento de
la shtata ekonomio, kiu konsistigas 80% de ghia ekonomio, tial ghia
reprosperigho dependas antau chio de efika solvo de la malfaciloj
de la shtata ekonomio. La chefa problemo de la nordoriento estas
tro granda proporcio de la shtata ekonomio, kio estas ankau bazo
por reprosperigi la tiean ekonomion. Por reprosperigi la tiean ekonomion
oni devas antau chio solvi la malfacilojn de la shtataj entreprenoj
rilate mekanismon, entreprenadon, financajn aferojn kaj superfluajn
laborantojn, kaj disvolvi ilian superecon de la kapitalo, personoj
kaj teknikoj. Lau mi la chefa rimedo por reprosperigi la tiean ekonomion
estas enkonduki alilokan kaj alilandan kapitalon, vigligi privatan
ekonomion kaj fari strategian reguligon de dispozicio de la shtata
ekonomio kaj reorganizadon de la shtataj entreprenoj, char nun la
merkataj kaj politikaj cirkonstancoj estas multe diferencaj de la
antauaj. La prilaboraj industrioj de Chinio rapide disvolvighis
plurajn jarojn kaj nun ili havas grandan merkatan bezonon, dum la
nordoriento de Chinio havas tiun superecon disvolvi tiajn ekipajhojn.
 Post
kiam la centra registaro komencis sin okupi pri reformado kaj reprosperigo
de la malnova industrio de la nordoriento, ghi certe publikigos
serion da politikoj favoraj al naskigho de ideala medio por elimini
la malignajn pruntojn kaj richajhojn de la shtataj entreprenoj,
doni socian garantion al la oficistoj kaj laboristoj de tiuj entreprenoj,
forigi la socian kapablon de la entreprenoj kaj trovi monrimedojn
por la entreprenoj. Tiuj shanghighoj utilas al kombinado de la shtataj
entreprenoj kun eksteraj kapitaloj.
R:
Bonvolu pli detale pritrakti la supran problemon, t.e. kian novan
penslinojn oni havas por reformi la malnovan industrian bazon de
la nordoriento.
F:
Mi faris enketon al la tri provincoj de la nordoriento kaj cerbumadis
pri tio. Mi opinias, ke la nova penslinio por reformi la tiean industrian
bazon ampleksas jenajn 6 aferojn: unue, fari la malnovan indusrtrian
bazon nova loko por vigligi la nacian ekonomion de Chinio; due,
fari reformadon de la malnova industria bazo kadre de la strategia
reguligo de la tutlanda ekonomia dispozicio kaj harmonia regiona
disvolvigho; trie, konstrui malferman ekonomian sistemon pere de
aktiva partopreno de la ekonomia kunlaboro en la nordorienta Azio
kaj larghigo de la pordmalfermo norden; kvare, plene utiligi la
bazon de mashin-fabrikado kaj fari ghin grava china bazo de instalajha
industrio; kvine, akceli la reformadon kaj reprosperigon de la malnova
industria bazo surbaze de socia disvolvigho, labordonado kaj plibonigo
de la popola vivo; sese, substreki la kompletigan reformadon kaj
akceli la reformadon kaj disvolvon de la shtataj entreprenoj de
la loko.
Chi
tie mi volas iom pli multe pritrakti la duan punkton, t.e. la strategian
reguligon de la tutlanda ekonomia dispozicio kaj harmonia regiona
disvolvigho, char ili estas grava celo de la industrioj kaj regionaj
politikoj de Chinio kaj oni devas fari reguligon de la dispozicio
de la produktaj fortoj, industria labordivido lau la kompara supereco
kaj shanghigho de la merkataj kondichoj formitaj sub la nova situacio
kaj ghenerala tendenco de la disvolvigho de la tutmondaj industrioj.
Kaj fari reguligon per pli malferma penslinio.
Aliflanke,
en la nova disvolva periodo por realigi la harmonian disvolvighon
oni nepre devas atenti la diferencon inter la oriento kaj okcidento,
inter la sudo kaj nordo. La ekonomia disvolvigho de la nordoriento
estas bezonata por malpliigi kreskon de la diferenco inter la sudo
kaj nordo, tial ghi estas ankau grava enhavo por harmonia regiona
disvolvigho.
R:
Chu oni reprosperigos la nordorienton de Chinio en la tuto au chiujn
provincojn aparte? Kiel oni koncentros forton por la reprosperigo?
F:
La reprosperigo de la nordoriento devas esti planata en la tuto:
intensigi la regionan kunlaboron, konstrui sistemon de labordivido
kaj kunlaboro inter diversaj regionoj kaj akceli procezon de ilia
integrigho, tio estas postulo de la regiona disvolvigho. Ja ghuste
mankis tio al la nordoriento en la pasinteco kaj nun oni devas intensigi
ghin. Fine de 2003 la Shtata Konsilantaro de Chinio fondis oficejon
de la gvida grupo por reguligi kaj reformi la malnovan industrian
bazon de la nordoriento, ankau chiuj ministerioj kaj departementoj
de la centra registaro faras similan laboron.
La
tri provincoj de la nordoriento Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang
aktive esploras pri efikaj rimedoj por koncentri la tutan forton
kaj nun jam komencis solidan pashon tiuflanke. La tri provincoj
jam subskribis interkonsenton pri kuna akcelo de la konstruado de
la novo-krea sistemo, kio markas, ke helpate de la Ministerio de
Scienco kaj Teknologio la projektoj pri novo-krea sistemo en la
nordoriento jam komencighis kaj aliaj projektoj koncernantaj la
tri provincojn estas planataj.
Krom
tio nun estas farata ankau la industria kaj merkata kunlaboroj por
rompi la administran limigon kaj krei bezonatajn kondichojn por
reorganizado de transprovincaj entreprenoj kaj reordigo de la merkato,
intensigi la industrian unuighon kaj reordigon de la kunlabora sistemo.
Rilataj
artikoloj:
Vekighis "nordorienta tigro" (I)
kaj (II)
|