 R:
Chu vi ne bonvolus trakti la superecon de la tri provincoj aparte?
Kiamaniere ili lernas unu de alia? Prenu Heilongjiang kiel ekzemplon.
Kie estas ghia supereco? Se ghi volas potencigi iujn projektojn,
de kie ghi devas komenci?
F:
Ghenerale dirite, la naturaj kondichoj de la tri provincoj estas
bonaj, la ekologia volumeno granda, la industria bazo forta, la
fundamentaj instalajhoj kompletaj kaj la sciencaj, teknikaj, kulturaj
kaj edukaj fortoj kompare grandaj. Mi volas resumi ilin per jenaj
vortoj, t.e. la tri provincoj havas abundon da naturaj richfontoj,
bonajn richfontojn de fundamentaj instalajhoj, richfontojn de eminentaj
personoj kaj abundon da industriaj richfontoj.
La
tri provincoj havas chiu sian propran superecon. La supereco de
Liaoning-provinco estas en shtala, shipkonstrua, petrol-kemia, konstru-materiala,
financa kaj aliaj industrioj, krom tio ghi havas ankau kompaktan
urbaron kaj bonegajn havenojn.
Jilin-provinco
estas supera en autofabrika, petrol-kemia kaj farmacia industrioj
kaj ankau en prilaborado de agrikulturaj produktajhoj.
Heilongjiang
estas supera en elektromashina, petrola, ekologia, farmacia, forstuma
kaj kemia industrioj. Ghi limtushas Rusion kaj estas rekte malfermita
internacie.
La
supre menciitaj estas grava bazo por reciproka helpado de la tri
provincoj kaj racia labordivido. Surbaze de objektiva taksado de
siaj propraj trajtoj, la tri provincoj devas fari sciencan decidon
pri la ekonomia disvolvigho kaj pere de la transprovinca kunlaboro
formi kolektivan forton por kuna disvolvigho kaj reprosperigho de
la nordoriento.
R:
La china popolo kaj alilandanoj abomenas koruptighon de la tri provincoj,
kiu makulas ilian dignon kaj malutilas al enkonduko de china kaj
alilanda kapitalo. Kiel la tri provincoj povas rehavigi al si la
dignon.
F:
Mi konfesas, ke la registara laborstilo estas grava konsistiga parto
de la investa medio. La pocentoj de la shtata ekonomio kaj ekonomia
merkatigho havas ian rilaton kun la registara laborstilo. Kaj la
shtataj entreprenoj pli facile estas chasataj de la investantoj.
La lokoj alte merkatigitaj certe estas lokoj, kie la registaraj
funkcioj bone shanghighis.
 Enketo
pri la investa medio de la nordoriento montras, ke kompare kun la
regionoj che la sudorienta marbordo la supereco de la nordoriento
estas en geografia situo, naturdotitaj richfontoj, trafiko, urbaj
fundamentaj instalajhoj, tera kaj laborula kostoj kaj la manko estas
chefe en la "softvaro". Jughate lau la utiligita kvanto
de fremdaj valutoj tiu de la tuta provinco Liaoning, kiu estas kompare
avangarda inter la tri provincoj, estis ech malpli granda ol tiu
de suda urbo Suzhou. En 2002 Liaoning utiligis entute 4 miliardojn
da usonaj dolaroj (chefe en la du urboj: Shenyang kaj Dalian), dum
Suzhou utiligis 4.8 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la chefa kauzo
estas la investa medio.
Liaoning
faris specimenan enketon pri la investa medio al alilandaj entreprenistoj.
La rezulto montras, ke la tiea "softa" medio por investado
estas plibonigenda, char tie la procedo de investado, administrado
de alilanda investado, merkata ordo, legha medio, sistemo de socia
garantio kaj mon-kolektado devas esti plibonigitaj kiel eble plej
rapide. Samtempe kun tio la laborstilo de la registaro iagrade rilatas
al la koruptigho. En la pasintaj jaroj en la nordoriento estis pluraj
prikoruptaj kazoj, kio kauzis negativan influon al la digno de la
regiono. Nun oni atentas pli pri la firma volo kaj laborintensigo
kontrau koruptigho, kio estas utila al alilandaj investantoj en
ilia decido. Por reprosperigi la nordorienton oni devas plirapidigi
la merkatigon kaj shanghon de la registaraj funkcioj kaj intensigi
la batalon kontrau koruptigho kaj preni tion kiel gravan enhavon
por plibonigi la investan medion kaj reprosperigi la nordorienton.
R:
La nordoriento estas abunda je naturaj richfontoj, sed iuj provincoj
de suda Chinio estas multe malpli abundaj ol ghi tiukampe, ekz.
Guangdong-provinco. Ankau la geografia situo de la nordoriento ne
estas malbona kaj ghi havis prosperan historion, sed en la pasintaj
25 jaroj ghi postighis. Mi volus scii, kio estas la esencaj kauzoj,
chu tio rilatas iagrade kun la tiea kulturo? Kio mankas al la tieaj
loghantoj?
F:
Ja estas multaj faktoroj, kiuj malhelpis la ekonomian disvolvighon
de la nordoriento. Ili estas geografia situo, naturaj richfontoj,
strategio pri disvolvo, politika medio, sistemaj trajtoj kaj kulturo.
Krom tio la ekonomia disvolvigho havas rilaton ankau kun la tiea
penslinio pri disvolvo. En 1953-1957, kiam Chinio praktikis la Unuan
Kvinjaran Planon, la centra registaro decidis meti en la nordorienton
58 el la 156 gravaj projektoj de la tuta lando. Pere de la grava
investado tie aperis industria bazo kun energia, krudmateriala kaj
instalajha industrioj kiel la chefa enhavo kaj la loko estis honorita
kiel "industria lulilo de la nova Chinio".
Tiam
la industria sistemo karakterizighis chefe per forta planizo, granda
skalo de entreprenoj kaj alta produktokosto, pro kio la ekonomia
strukturo estis dependema, la struktur-shangho multekosta kaj malfacila.
Tial post ekpraktikado de reformado kaj pordmalfermo, kiam la chemaraj
regionoj de sudorienta Chinio rapide sin turnis al merkata ekonomio,
la reformado, struktur-shangho kaj disvolvo de la nordoriento postighis.
 Mi
opinias, ke postigho de la nordoriento estis kauzita de la reciproka
influo de pluraj faktoroj de la sistemo. Ghuste kiel vi diris, ankau
tio intime rilatas kun la kulturaj faktoroj, tamen la kulturo, medio
kaj sistemo influas unu alian. Ekz. la loghantoj de la nordoriento
estas kompare bravaj kaj malkashemaj. Kompreneble tio estas bona
kvalito en la socia vivo, sed povas kauzi malbonan rezulton en la
laboro. Char la merkata ekonomio emfazas pli la regulojn kaj racion,
tial por reprosperigi la nordorienton oni nepre devas fari reformadon
en la koncepto, sistemo, politikoj kaj ech kulturaj trajtoj de la
tieaj loghantoj.
R:
Fabrikada kaj instalajha industrioj estas industria bazo de chiu
lando kaj koncernas ankau la industrian nivelon en la tuto. Kiamaniere
oni reprosperigos la instalajhan industrion de la nordoriento? Chu
oni povas diri, ke la reprosperigho de la tiea instalajha industrio
markos rapidan disvolvighon de la tiea ekonomio?
F:
La nordoriento havas bonan medion internan kaj eksteran por disvolvigho
de la fabrikada industrio. Tio montras sin chefe en la jenaj punktoj:
Unue, la fabrikada industrio transiras de eksterlando al Chinio.
Rapida disvolvigho de la prilabora industrio de Chinio donis brilan
perspektivon por pligrandigi merkaton de la investajha industrio.
Due, disvolvi la investajhan fabrikadon ludos gravan rolon por plialtigo
de la nivelo de la fabrikada industrio de Chinio kaj internacia
konkurencpovo kaj havas strategian signifon por la shtato. Trie,
la nordoriento havas bonan industrian bazon kaj superecon por disvolvo
de la investajha fabrikado. Tamen chu ghi sukcesos reprosperigi
sin kaj rehavigos al si superecon en konkurenco, tio dependas ankau
de la penslinio kaj disvolva vojo, projekto de la politiko, shangho
de la koncepto, konstruo de la disvolva medio, regiona kunlaboro,
china kaj internacia medio, tamen jughate lau tuto la reprosperigho
de la nordoriento nun jam havas bonan komencon, tamen sharghite
de multe da historiaj malfaciloj, oni devas venki ankorau multe
da malfaciloj, tial la vera reprospero aperos post kompare longa
tempo, sed reprospero de la investajha fabrikado estas nedubebla.
Rilataj
artikoloj:
Vekighis "nordorienta tigro" (I)
kaj (II)
|