Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

Projekto "Lumo" favoras cent milionojn
da chinaj kamparanoj

de ZUO YAN

    La 7-an de aprilo, 2004, mi renkontis Zhang Baowen, vicministron de la Ministerio de Agrikulturo de Chinio, en la Popola Halo, Pekino. Antau komputilo li movis muson kaj malfermis la retejon www.nmpx.gov.cn/ kaj sur la ekrano tuj aperis bela retpagho de la China Reto por Trejnado de Kamparaj Laboruloj Cele Ilian Transpostenighon. Tio markis, ke oficiale komencighis la projekto "Lumo" aranghita kune de la chinaj Ministerioj de Agrikulturo, Financo, Laboro kaj Socia Garantio, Edukado, Scienco kaj Teknologio kaj Konstruado.

    Sub la financa helpo de la registaro la projekto "Lumo" prenis la grenajn produktejojn, lokojn, de kie multe elmigris laboruloj, malrichajn regionojn kaj iamajn revoluciajn regionojn kiel gravajn lokojn, gvidatajn de la merkata bezono. Lau la projekto oni trejnos chefe kamparanojn por transpostenigi ilin al alia okupo kaj lau la principo "akcelo de la registaro, administrado de lernejoj, kontrolado de diversaj departementoj kaj favorigo al la kamparanoj" faros chion eblan por levi la laborkapablon kaj teknikon de la kamparanoj por ilia refoja sinokupado, ilia transiro al la urboj kaj levigho de ilia enspezo, kaj akceli la harmonian ekonomian disvolvighon de la urboj kaj kamparo.

    La projekto "Lumo" estos praktikata en 3 periodoj: En 2004-2005 la registaro dedichos grandan atenton al mallongtempa trejnado pri teknikoj kaj al esplorado de labormetodoj pri la trejnado por meti firman bazon por grandskala transposteniga trejnado en la estonteco. En tiu periodo oni trejnos 5 milionojn da kamparanoj, alivorte en chiu jaro 2.5 milionojn da kamparanoj. En 2006-2010 estos farata grandskala trejnado pri teknikoj tra la tuta lando kaj fondighos trejna sistemo por transpostenigi la kamparanojn. La registaro intensigos disvolvon de la kampara laborforto kaj trejnos 30 milionojn da kamparanoj por ilia transpostenigho. Post 2010 postulate de la harmonia ekonomia kaj socia disvolvigho de la urboj kaj kamparo, la registaro pluapashe dilatos la trejnan skalon kaj levos la trejnan nivelon, por ke la ghenerala scienc-teknika kaj kultura kvalitoj de la kamparaj laboruloj konformu al la moderniga postulo de Chinio.

Materialo

    Chinio nun havas 480 milionojn da kamparaj laboruloj, inter kiuj 160 milionoj laboras en vilaghaj entreprenoj kaj aliaj neagrikulturaj aferoj kaj 320 milionoj sin okupas pri terkulturado. Enketo montras, ke terkulturado bezonas nur 150 milionojn da laboruloj, kaj forstumado, pashtado kaj fishado 20 milionojn da laboruloj, tial agrikulturo bezonas nur 170 milionojn da laboruloj, kaj la superfluaj laboruloj en la china kamparo estas 150 milionoj, kaj plie chiujare aperos 6 milionoj da novaj laboruloj.

    Nun el la kamparaj laboruloj 38.2% havas klerecon de elementa lernejo au iom malpli alte, 49.3% tiun de malsupera mezlernejo kaj 11.9% tiun de supera mezlernejo, dum nur 0.6% tiun de kolegio kaj iom pli alte, tial trejni la kamparajn laborulojn por ilin transpostenigi estas malfacila kaj urgha tasko por Chinio.

Trejni kamparanojn por transpostenigi ilin en urboj