Antau
ellaborigho de la projekto "Lumo" por trejni kamparajn
laborulojn cele ilian transpostenighon, superfluaj kamparaj laboruloj
jam akiris sciojn de la projekto de lokaj registaroj. Trejnite je
diversaj teknikoj, ili iris al urboj kaj tie sin ekokupis pri diversaj
laboroj kaj ekhavis fiksitan enspezon. Ilia praktiko pruvis, ke
la trejnado utilas al levo de la teknika nivelo de la trejnatoj,
kio estas unu el la efikaj rimedoj por solvi la problemojn de agrikulturo,
kamparo kaj kamparanoj.
Fang
Ju'e, kamparanino de Quzhou, Zhejiang-provinco, laboris aliloke
jam 3-4 jarojn. Informighinte, ke oni funkciigos en shia hejmloko
la duan kurson pri dommastrumado kaj flegado, shi tuj revenis hejmen.
Shi diris, ke antaue shi sin okupis chefe pri dommastrumado kaj
iafoje terkulturado, sed en multaj tagoj shi estis libera. Fininte
la unuan kurson, shi trovis laboron de hejma servistino kaj laboris
en la proksima urbo Wenzhou, chiumonate enspezante 700 juanojn.
"Mi
scias, ke krom dommastrumado, mi povas fari ankau aliajn laborojn
por kontribui al la familio. En tio mi estas fiera," shi diris.
Shi deziris ricevi post la trejnado mil juanojn chiumonate por kiel
eble plej baldau realigi sian domkonstruadon.
Liu
Xiao havas la saman deziron. Shi estas 20-jara knabino. Post kelkaj
monatoj shi diplomighos el la senpaga kurso de speciala trejnado.
Shi deziras, ke tiam shia monata enspezo atingu 800-1500 juanojn.
"Mi
deziras, ke poste mi farighu profesia automobilistino. Mi scias,
ke nun en la urboj mankas stiristoj, kaj mi kredas, ke la lernejo
aranghos por mi tian laboron," shi diris.
Oni
diris, ke Quzhou estas malricha loko de Zhejiang-provinco. En 2002
ghi komencis praktiki la projekton "Lumo" lau la penslinio
"trejni kamparanojn, levi ilian laborkapablon, transpostenigi
kaj bonhavigi ilin". La loka registaro senpage trejnis kamparanojn
en la unua kurso. Fininte la kurson, la administrantaro aranghis
ekzamenon, disdonis al la trapasintoj diplomon kaj rekomendis al
ili okupon.
La
koncernaj departementoj de Quzhou jam subskribis plurajn kontraktojn
pri labordonado kun Hangzhou, Ningbo, Wenzhou, Jiaxing kaj aliaj
proksimaj urboj. La de Quzhou devenintaj servistinoj, gardistoj
kaj teknikistoj estas tre bonvenaj en tiuj urboj.
Zhang
Youyun, supera konsilisto de la Internacia Laborula Organizo, opinias,
ke se Quzhou bone konas la kauzon de malricheco de la kamparanoj
kaj penos liberigi ilin el malricheco, ghia tiuflanka plano estos
facile efektivigebla. Zhang opinias ankau, ke Quzhou kombinis plurajn
departementojn en unu harmonian tuton por kontentigi la bezonon
de la dungantaj entreprenoj kaj garantii la leghajn interesojn de
la kamparanoj.
Projekto
"Lumo" favoras cent milionojn da chinaj kamparanoj
|