Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

SARS sukcese regata en Chinio

    La 18-an de majo, la Monda San-Organizo (MSO) komunikis en Ghenevo, ke antau nelonge en Chinio reaperis SARS, sed la epidemio estas regata nun, tamen chiuj membroj de MSO devas daure doni grandan atenton al la sekureco de biologia esplorado.

    La komuniko diras, ke forpasis 3 semajnoj de tiam, kiam la lasta china SARS-malsanulo estis izolita. Faktoj pruvis, ke la virusa zono inter homoj estis rompita kaj nun fakuloj de MSO intime kunlaboras kun siaj chinaj kolegoj por esplori kaj serchi la veran kauzon de la chi-foja eksplodo de SARS.

    MSO alvokis, ke chiuj ghiaj membroj donu grandan atenton al SARS-malsanuloj infektitaj en laboratorio kaj faru kontroladon pri la sekureco de siaj laboratorioj. Ghi postulis, ke chiuj biologiaj laboratorioj severe observu la gvidan principon de MSO pri traktado de SARS-specimenoj.

Rilata artikolo:
Vigla kaj aplomba Pekino antau SARS