Unua-pagho >> Socio >> Aktuala temo

 

 

 


Chinio kontribuas al la internacia
kontrauterorisma batalo

    Post la Evento de la 11-a de Septembro la china registaro plurfoje emfazis, ke ghi oponas kontrau chiuj terorismaj agadoj, kaj intensigis sian penadon batali kontrau terorismo. Ghi ne nur batalis kontrau la terorisma "Orienta Turkistan" en sia lando, sed ankau aktive partoprenis regionan kaj tutmondan batalon kontrau terorismo.

    En la lastaj tagoj en Shenyang naskighis la unua china kontrauterorisma speciala trupo, destinita por preventi kaj bati chian abruptan terorisman aktivadon en Chinio. Ghia naskigho refoje montras la firman decidon de la china registaro.

Internacia kunlaboro

    Jam antau la Evento de la 11-a de Septembro Chinio subskribis plurajn internaciajn kontrauterorismajn paktojn. Ghi subtenas kaj serioze praktikas chiujn kontrauterorismajn decidojn aprobitajn de UN kaj ghia Konsilio de Sekureco, kiaj "Internacia pakto kontrau terorisma eksplodigo" kaj "Internacia pakto pri malhelpo de la subteno al teroristoj", kaj faris kaj faras diskuton kaj dialogon pri batalo kontrau terorismo kun koncernaj landoj.

    Tuj post la Evento de la 11-a de Septembro china prezidanto Jiang Zemin telefonis al usona prezidanto Bush por forte kondamni la terorisman aktivadon kaj montri kondolencon al la viktimoj. Chinio klare montris sian subtenon al Usono en ghia kontrauterorisma batalo en Afganio.

    Por malhelpi la teroristojn forkuri al oriento post eksplodo de la usona kontrauterorisma milito Chinio intensigis sian defendon che la landlimo al Afganio kaj ghustatempe intershanghis informojn kun Usono. Krom tio la china registaro faris multe da efikaj laboroj pere de la internacia kriminala polico en rekognosko, aresto kaj aliaj laboroj.

    Post la Evento de la 11-a de Septembro Chinio aktive preparis la Shanhajan konferencon de la gvidantoj de APEK, proponis okazigi neoficialan kunvenon de la ministroj de eksteraj aferoj de la membrolandoj de la Shanhaja Kunlabora Organizo kaj publikigi komunan deklaron. Tio multe helpis Usonon en ghia kontrauterorisma armita agado.

    La 15-an de junio, 2001, Chinio, Rusio, Kazahhstano, Kirgizstano, Taghikstano kaj Uzbekistano kune fondis la Shanhajan Kunlaboran Organizon kaj subskribis la Shanhajan Pakton kontrau Terorismo, Splitismo kaj Ekstremismo por intensigi plurflankan regionan kunlaboron.

    Post la Evento de la 11-a de Septembro la Shanhaja Kunlabora Organizo plirapidigis siajn pashojn en establado de kontrauterorisma organo por pli efike batali kontrau "Orienta Turkistan", chechenaj teroristoj kaj uzbekistan-islamisma movado.

Leghodono

    Por efike batali kontrau enlandaj teroristoj la 29-an de decembro 2001 la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio aprobis revizion de la Kriminala Kodo de la China Popola Respubliko kaj faris klaran difinon pri venenado por pli severe puni la organizantojn kaj gvidantojn de teroristoj.

    En la printempo de 2002 en Xinjiang oni lanchis kampanjon kontrau nacia splitigo kaj perforta terorismo lau la spirito de la reviziita kriminala kodo de la China Popola Respubliko.

    La reviziita kriminala kodo estas grava revizio kaj kompletigo de la kriminala legho por kontentigi bezonon en batalo kontrau terorisma krimado en nova situacio.

    Krom la reviziita kriminala kodo, ankau la legho de civila aviado de Chinio faris klaran difinon pri rabokapto de aviadilo kaj aliaj terorismaj agoj. La Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Chinio faris specialan difinon pri iuj terorismaj krimoj per apartaj leghoj. Por batali kontrau terorismo Chinio alprenis serion da rimedoj en administrado, juro, ekonomio kaj sekureco. Antau nelonge Chinio plenumis enlandan leghan proceduron por subskribi la "Internacian Pakton por Malhelpi Terorisman Eksplodigon" kaj post nelonge ghi subskribos la "Internacian Pakton por Malpermesi Monhelpon al Teroristoj".

Rilata artikolo:
Neevitebla puno al la terorisma forto de "Orienta Turkistan"