 La 
                28-an de marto 2001, Zhu Zhixin, estro de la China Shtata Statistika 
                Buroo kaj estro de la gvid-grupo de la kvina censo de Chinio, 
                anoncis, ke lau la 
                rezulto de la kvina censo de Chinio (kiu 
                iris ekde la 1-a de novembro de la jaro 2000), la china loghantaro 
                havas 6 shanghighojn:
    La 
                28-an de marto 2001, Zhu Zhixin, estro de la China Shtata Statistika 
                Buroo kaj estro de la gvid-grupo de la kvina censo de Chinio, 
                anoncis, ke lau la 
                rezulto de la kvina censo de Chinio (kiu 
                iris ekde la 1-a de novembro de la jaro 2000), la china loghantaro 
                havas 6 shanghighojn:
             
            
              1. Tro 
                rapida multigho de loghantoj estas regata. Chinio eniras en malmultnaskan 
                periodon.
                2. La kvalito de loghantoj multe altighas. Tio estas frukto 
                de 10-jara ekukado al junaj analfabetoj, popularigo de la nau-jara 
                deviga eduko kaj energia disvolvo de altgrada eduko.
                3. Multighas maljunaj loghantoj, kio rezultas el bonigho 
                de kuracado kaj altigho de vivnivelo dank' al la reformado de 
                Chinio kaj disvolvigho de ekonomio.
                4. Kompare rapida multigho de loghantoj de nacimalplimultoj 
                montras, ke ilia tiuflanka rapideco estas pli alta ol tiu de Han-nacio. 
                La loghantoj de la nacimalplimultoj konsistigas 8.41% de la tutlanda 
                loghantaro (8.04% en 1990).
                5. Malmultigho de membroj de familio pro la politiko regi 
                loghantaran kreskon.
                6. La rapida urbanizo kauzita de la rapida disvolvo de 
                la china ekonomio en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.