Unua-pagho>> Socio >> Aktuala temo

 

 

 

 


Rezulto de la kvina censo de Chinio

    Chinio faris la kvinan censon ekde nul horo de la 1-a de novembro 2000. La censitoj estas tiuj, kiuj havas la shtatanecon de Chinio kaj konstante loghas sur la cheftero de Chinio. La nombro de Hongkong-anoj estis informita de la Speciala Administra Regiono de Hongkong kaj statistikita ghis la 30-a de junio de la jaro 2000. Kaj tiu de Maka-anoj - informita de la Speciala Administra Regiono de Makao kaj statistikita ghis la 30-a de septembro de la jaro 2000. La nombro de loghantoj de Taiwan-provinco kaj tiuj de Jinmen kaj Mazu de Fujian-provinco estis konita lau la informo publikigita de Taiwan-provinco en la jarfino de 2000. La metodo de kalkulado de loghantoj de la urboj kaj kamparo estis bazita sur la "Reguloj pri divido de loghantoj de la urboj kaj kamparo". Post la tutlanda censo oni faris enketon pri censa kvalito en 602 enketaj distriktoj kaj trovis, ke la necensita procentajho estas 1.81%.

Tutlanda
loghantaro
    La cheftero de Chinio nombras 1295.33 milionojn da loghantoj, inter kiuj estas 1265.83 milionoj da loghantoj de 31 provincoj, autonomaj regionoj kaj municipoj (escepte de Jinmen, Mazu kaj aliaj insuloj de Fujian-provinco, same por la sube menciitaj) kaj armeo, 6.78 milionoj da loghantoj de Hongkong, 0.44 miliono da Maka-anoj kaj 22.28 milionoj da loghantoj de Taiwan-provinco kaj Jinmen, Mazu kaj aliaj insuloj de Fujian-provinco.
Multigho de loghantaro
    Kompare kun 113.386 milionoj da loghantoj, la rezulto de la 4-a tutlanda censo farita ekde nul horo de la 1-a de julio de la jaro 1990, la loghantaro de la cheftero, inkluzive 31 provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn kaj armeon en la pasintaj 10 jaroj kaj kvar monatoj multighis je 132.15 milionoj, t.e. je 11.66%. Chiujare multighis meznombre 12.79 milionoj, kaj la meznombra jara kresko estis 1.07%.
Familianoj
    En la cheftero inkluzive 31 provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn kaj armeon, entute estas 348.37 milionoj da familioj kun 1198.39 milionoj da anoj. Chiu familio havas meznombre 3.44 anojn, je 0.52 persono malpli multe ol en la 4-a censo en 1990, kiam estis 3.96 personoj.
Seksoj
    En la loghantaro de la cheftero inkluzive 31 provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn kaj armeon, estas 653.55 milionoj da viroj, kiuj konsistigas 51.63% de la tutlanda loghantaro, kaj 612.28 milionoj da virinoj, kiuj konsistigas 48.37% de la tutlanda loghantaro. Kaj la proporcio de viroj kaj virinoj estas 106.74:100.
Aghoj
    La nombro de la loghantoj de la cheftero, inkluzive 31 provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn kaj armeon, en la agho de 0-14 jaroj estas 289.79 milionoj, kiuj konsistigas 22.89% de la tutlanda loghantaro, kaj la nombro de tiuj en la agho de 15-64 jaroj -- 887.93 milionoj, kiuj konsistigas 70.15% de la tutlanda loghantaro. La nombro de tiuj en la agho de pli ol 65 jaroj estas 88.11 milionoj, kiuj konsistigas 6.96% de la tutlanda loghantaro. Kompare kun la 4-a censo en 1990, la procentajho de tiuj en la agho de 0-14 jaroj malaltighis je 4.8 %, kaj la procentajho de tiuj en la agho de pli ol 65 jaroj altighis je 1.39%.
Nacioj
    En la loghantaro de la cheftero, inkluzive 31 provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn kaj armeon, estas 1159.4 milionoj da han-oj, kiuj konsistigas 91.59 % de la tutlanda loghantaro, kaj estas 106.43 milionoj da nacimalplimultanoj, kiuj konsistigas 8.41 % de la tutlanda loghantaro. Kompare kun la 4-a censo en 1990, han-oj multighis je 116.92 milionoj, t.e. je 11.22 %, kaj nacimalplimultanoj multighis je 15.23 milionoj, t.e. je 16.7 %.
Eduko
    En la loghantaro de la cheftero, inkluzive 31 provincojn autonomajn regionojn kaj municipojn kaj armeon, 45.71 milionoj da homoj ricevis altgradan edukon, 141.09 milionoj --supermezgradan edukon, 429.89 milionoj -- malsupermezgradan edukon kaj 451.91 milionoj -- elementan edukon (la supre menciitaj ciferoj inkluzivas ne nur diplomighintojn, sed ankau tiujn, kiuj nun estas en lernejoj). Kompare kun la 4-a censo en 1990, la nombroj de edukatoj de diversaj niveloj shanghighis kiel jene (kalkulate je chiu centmilo da homoj): en 1990 estis 1422 homoj ricevintaj altgradan edukon, sed nun 3611; en 1990 estis 8039 homoj ricevintaj supermezgradan edukon, sed nun 11146; en 1990 estis 23344 homoj ricevintaj malsupermezgradan edukon, sed nun 33961; kaj en 1990 estis 37057 homoj ricevintaj elementan edukon, sed nun 35701. La procentajho de analfabetoj en agho de almenau 15 jaroj en la tutlanda loghantaro chi-foje estas 6.72% (85.07 milionoj), t.e. je 9.61 % malpli alta ol en 1990.
Urbaj kaj
kamparaj
loghantaroj
    Sur la cheftero, inkluzive 31 provincojn, autonomajn regionojn kaj municipojn, estas 455.94 milionoj da urbaj loghantoj, kiuj konsistigas 36.09 % de la tutlanda loghantaro, kaj estas 807.39 milionoj da kamparaj loghantoj, kiuj konsistigas 63.91 % de la tutlanda loghantaro. Kompare kun la 4-a censo en 1990, la urba loghantaro kreskis je 9.86%.