Novembre
de 2001 fama china aktoro Pu Cunxin ricevis la titolon "
Kontrau-aidesa propagandanto" donitan de la Higiena Ministerio
de Chinio. Li estas la unua homo, kiu ricevis tiun honoron.
Li sincere vershis sian koron, kiam oni donis al li la titolon:
"Por
tio mi faris nur bagatelon. Mi opinias, ke preventi aideson
estas granda afero, granda bonfarado. Mi volonte kontribuos
iom al ghi.
"Oni
invitas min fari tiun laboron, eble pro mia aktoreco. En la
imago de la publiko mi povas ligighi kun propagando kontrau
aideso, kiu utilas al popularigo de koncernaj medicinaj scioj
kaj ghusta traktado de aidesuloj.
"Mi
scias, ke miaj laboroj, kiaj prelego kaj afishado, chiuj estas
destinitaj por preventi aideson, tamen tio ne sufichas. Mi
vere volas kontakti aidesulojn, kiuj suferas diskriminacion.
Ekz. sur afishoj mi babilas kun aidesuloj, manpremas ilin,
helpas ilin surmeti pantoflojn kaj aranghas por ili litajhojn.
Se estas eble, mi volas vivi kune kun ili tutan tagon. Mi
volas konigi al chiuj, ke kvankam aideso infektas tre rapide
kaj facile kauzas morton, tamen ili infektas nur per sango
kaj korpa likvajho, sed la ordinara kaj ceremonia kontakto
ne estas infekta kanalo.
"Mi
pensas, ke timo al aideso estas komprenebla. Kiam mi informighis,
ke la Higiena Ministerio
de Chinio invitas min propagandi kontrau aideso, mi hezitis,
char mi timis, ke tio damaghos mian aktoran karieron.
"Sed
mi hezitis nur 10 minutojn kaj akceptis la inviton. Mi opiniis,
ke tiu afero estas malsama ol aliaj bonaj aferoj, faritaj
de mi en la pasinteco. Tio estas malsama ol donacado de miloj
da juanoj por subvencii malrichajn lernantojn.
"Informighintge
pri tio, preskau chiuj miaj amikoj admiris, ke mia decido
estas bona.
"Mi
nun ghojas pro la decido kaj mia vivenhavo richighis pro tio.
Mi faris ankau afishojn por komercado. Kaj tiam chiuj, similaj
al mi au pli bonaj ol mi, deziras fari ion bonan por la socio,
au alivorte rekompenci la socion, ekz. se vi multe profitis
de via kariero, vi do devas memkonscie pagi imposton, char
vi sukcesis en la socia medio, kiu ebligis al vi la sukceson.
"Char
la registaro metis min sur la lokon de unua kontrauaidesa
propagandanto, mi do devas fari ghin solide por la longa tempo
kaj ne sole babili. Mi volas kolekti pli da mono per prezentado
por propagandi kontrau aideso.
"Por
malkashe diri, mi ja volis pagi por kuraci iun ajn aidesulon,
sed tio estas ekster mia povo. Tamen
mi elmetis por mi sloganon 'For de aideso manon en mano kaj
zorgu pri la malfelichuloj.'
"Efektive,
rapide disvastighas aideso en Chinio pro diversaj kauzoj,
el kiuj unu estas manko de sango en la sangobankoj. Pro tio
iuj malgrandaj hospitaloj en la landlimaj regionoj uzis sangon
kaj oni ne sciis de kie ghi estas akirita. Tio kauzis aideson
al multaj. Mi volonte kontribuos mian sangon kaj medolon."
________________
* Pu Cunxin estas aktoro de la China
Popola Arta Teatro kaj ankau filma kaj televizia aktoro tre
shatata de chinoj. La de li ludita filmo "Bano"
estis premiita en la internacia filma festivalo.
Rilata
artikolo:
Batali
kontrau aideso -- misio de la homaro
|