Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 

 

 


Revizito al Zhang Haidi

de ZHANG QINGZHEN

    En 1983 mi intervjuis Zhang Haidi kaj publikigis mian raporton "Shi kortushas gejunulojn" en EPCh por konigi shian faron kaj shian inklinon al Esperanto. Malgrau sia grava malsano kaj paralizigho je malsupraj membroj, shi restis optimisma en malfacila vivo.

    De tio jam pasis 19 jaroj, kaj shiaj okuloj estis ankorau tiel brilaj kiel antaue, la haroj ankorau tiel graciaj kaj nigraj, shi ankorau tiel parolema kaj optimisma al la vivo.

    Aspekte shi neniom shanghighis, sed shi farighis pli sobra. Antau 19 jaroj shi jam estis vaste konata de la china popolo, precipe gejunuloj kaj geknaboj. Shi loghas en Jinan, chefurbo de Shandong-provinco. Antau dek jaroj shi publikigis sian unuan romanon "Songho sur rulsegho". Ni komencis nian interparolon de tiu romano. La romano vivece priskribas la heroinon Fang Dan en malfacilaj jaroj. "La heroino en la romano estas mi, sed ne tute. Mi metas grandan esperon sur Fang Dan." Shi komencis verki la romanon en 1985 kaj finis en 1990.

    Zhang Haidi sidis en rulsegho jam 40 jarojn. Malgrau serioza malsano, shi sukcesis trapasi la ekzamenon de Jilin-universitato por farighi esplorstudentino. Shi bone lernis kaj farighis magistro. Ghis nun shi jam eldonis 7 librojn, publikigis pli ol 300 artikolojn en gazetoj kaj jhurnaloj, kun 4 milionoj da ideogramoj. Shi okazigis trifoje ekspozicion de siaj olepentrajhoj kaj gajnis oran medalon de la unuafoja konkurso de MTV de Chinio. Multaj el shiaj sukcesoj estis neeblaj ech por sanaj homoj.

    Al mia demando pri shia "komercista kariero", shi ekridetis kaj respondis: "La Verkista Asocio de la provinco postulas, ke la verkistoj sin profundigu en la socian vivon, kaj iuj el ili estis postenigitaj kiel vicestroj de urbo au gubernio. Sed mi ne trovis tion tauga por nia karaktero kaj kapablo. Ghuste tiam kompanio de la Provinca Komitato de la China Komunista Junulara Ligo volis nomumi min direktoro de la kompanio. Post hezito mi akceptis ilian nomumon pensante, ke tio estas bona shanco por mi. Komercado estas kariero tute nova kaj peniga por mi, sed interesa. Tamen mi komercas ne por mi mem, sed por la provinca komitato. Dum tiu laboro mi povas konatighi kun homoj de diversaj okupoj. Mi ne profitos por mi el mia famo."

    Haidi diris al mi, ke antau nelonge shi interkonatigis koreajn kaj australiajn amikojn kun la Kriplula Federacio de la Ningxia-a Huj-nacia Autonoma Regiono, ke ili helpu la lokon en ghia ekonomia disvolvo kaj subtenu la filantropian aferon. Ili faris monhelpon al Ningxia.

    "La signifo de la vivo estas ofero, sed ne postulo." Antau dekkelke da jaroj Haidi impresis homojn per juneco kaj vigleco, kaj nun per firmvoleco, memfido kaj maturigho. Shia serena rido estas infektema. Shi estas katenita al rulsegho, sed shia koro plena de prizorgo al la infanoj de malrichaj lokoj. Antau 2 jaroj shi donacis sian honorarion de 50 mil juanoj al la Fonduso de Chinaj Knaboj kaj Infanoj (en grandaj urboj de Chinio la meznombra jara enspezo de salajruloj estas iom pli ol 10 mil juanoj). Demandite pri la plano por la estonteco, shi diris, ke shi estas verkanta du romanojn. Unu temas pri shia autobiografio kaj la alia rakontas pri kripla knabino en granda familio antau 70-80 jaroj. Nun Haidi estas studanta por doktorigho en literaturo.

    Mi adiauis shin per manpremo kaj mi longe restis en emociigho. Haidi, mi deziras al vi felichon kaj porchiaman junecon.

Shi kortushas gejunulojn