Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 

 

 


Shi kortushas gejunulojn

de ZHANG QINGZHEN

"Bonan tagon!"
"Bonan tagon!"
"Kiel vi fartas?"
"Bone, dankon !"
...

    Ni tiel nin salutis en Esperanto, sed tiuj ordinaraj vortoj estigis en mi fortan emocion. Mi ne atendis, ke la junulino, kiu venis el urbeto kaj¡­ kaj trafita de ampleksigita paraplegio povas paroli Esperante dank' al memlernado. Kiam mi diris, ke shi bone parolas la lingvon , shi preskau saltis de sur sia rulsegho pro ghojo. Esperanto, tiu magneta lingvo, tuj proksimigis nin unu al la alia kiel du malnovajn amikojn, kaj ni komencis interbabili senghene. Kompreneble, shiaj malfacilaj travivajhoj farighis la chefa temo de nia konversacio.

HAZARDA FALO -- DUMVIVA MALFELIChO
    Shi el Shandong-provinco, Chinio, nomighas Zhang Haidi. Shi estas 28-jara, sed malsupraj membroj paralizighis antau 23 jaroj. Malgrau la longa turmento de la malsano, shi montrighas energioplena kaj serena. Kun violkadraj okulvitroj sur la nazo kaj bela hararo pendanta sur la shultroj, shi de tempo al tempo interrompis sian rakonton per arghentaj ridoj. Kiu ja povus kredi, ke shi estas paciento, al kiu oni faris ablacion de ses vertebroj kaj kies korpon la malbeninda paraplegio invadis ghis la brusto, se oni ne propraokule vidus shin senkompate katenata al shia rulsegho!

    Shi estis vigla kaj petolema knabineto. Iun tagon en 1960 shi, apenau kvinjara, falis teren, kiam shi kuris el ludilo-chambro de infanghardeno, kaj shiaj du gamboj tuj perdis movkapablon. Shi tute ne atendis, ke de tiam la minaco de malsano kaj morto nedisigeble ligighos kun shia sorto. Ekde sia sesa jaro, shi ricevis kvar grandajn kirurgiajn operaciojn kaj spertis malfacile elteneblajn dolorojn kaj turmentojn. Shi tamen neniam ploris nek kriis, malgrau ke iafoje pro netolerebla doloro shi ghisshvele mordis al si la lipojn au shiris sian litkovrilon per la dentoj. Shi venkis la malsanon per sia fera volo.

LIBROJ -- LA FONTO DE FORTO
    Depost tiam shi strikte katenighis al sia lito. Lito kaj malgranda chambro -- shia tuta mondo. Chiufoje kiam shi vidis tra la fenestro aliajn infanojn irantaj al lernejo kun la shultrosako, shi elkore ilin enviis. Foje ekscitite, shi forte batis al si la rigidajn femurojn kaj kriis kun larmoj en la okuloj: "Mi volas iri! Mi volas viziti lernejon!"

    La forta soifo al scioj insitigis shin al memlernado. Shi kushis surventre kaj apogis sin sur la kubutoj por fari skribadon. Tiamaniere shi finlernis chiujn lernobjektojn de la elementa lernejo kaj mezlemejo sur sia malgranda lito. Kompreneble, shia lernado iris pli zigzage kaj shi elspezis pli multe da tempo tiuflanke ol sanaj infanoj. Foje por unusola aritmetika problemo shi trovis 12 malsamajn solvojn pro sia miskalkulo, sed anstatau deprimighi shi prenis tion kiel provon al sia volo.

    Pro konstanta kushado aperis sur shia korpo granda areo da litulcero kaj la infektado ofte kauzis febron. Por mildigi sian doloron shi komencis legi literaturajn verkojn pri diversaj herooj, kiuj plivastigis shian horizonton kaj donis al shi forton, tiel ke shi vidis antau si esperigan mondon. Paul Korchagin, heroo en la sovetia romano "Kiel Hardighis Shtalo", kiu neflekseble batalis kontrau sia paralizo, forte shin impresis, kaj shi ekkomprenis, ke timinda ne estas malsano, sed perdo de memfido kaj forto por sin progresigi, kaj ke oni povas venki chiajn malfacilojn kaj krei al si novan felichan vivon, se nur lia spirito ne disfalas.

INTER VILAGhANOJ
    En aprilo 1970, la tuta familio de Haidi provizore transloghighis al vilagho malproksima de la gubernia urbo, kie ili antaue loghis. La loghantoj tie estis malrichaj, sed bonkoraj. Shi skribis en sia taglibro: Chi tie chiuj amike min traktas, tiel ke mi ilin pli amas. Karaj vilaghanoj, kiel mi deziras ion fari por vi!"

    En la vilagho estis knabeto nomata Meng Fang. Pro kompato al tiu kripla fratino, li ofte venis shin akompani. Li foje alportis hirundon, kiu ne povis flugis pro vundo sur la kruro. Haidi ekhavis simpation por ghi. Shi aplikis topikon sur ghia vundita kruro, faris bandaghon kaj bredis ghin sur la fenestrobreto. Kiam la birdo resanighis, shi lasis ghin reflugi en la aeron. La knabeto Meng Fang ghoje diris: "Franjo Haidi, vi resanigis la hirundon,vi ja estas kuracistino."

    Tamen, post nelonge, okazis io neatendita, kio terure skuis la animon de Haidi: pro manko de tauga medicina kuracado la knabeto mortis de malsano. Shi unuafoje ekkomprenis, kian malfelichon alportas la malricheco kaj postighinteco, kaj sekve shin pikis la memriprocho: kial mi ne lernis medicinon? Se mi estus kuracistino, la knabeto eble ne mortus...

POR MILDIGI LA SUFERON DE LA AMASOJ
    "Mi volas lerni meldicinon por mildigis la suferon de la amasoj, kaj por ke tragedioj kiel tiu pri la knabeto Meng Fang neniam okazu plu en la vilagho!" - jen la forta deziro de Haidi. Shi shparis chiujn monerojn, por acheti medicinajn librojn, klinikan termometron, stetoskopon, manekenon kaj medikamentojn. Shi komencis lerni akupunkturon kaj, gvidate de koncernaj libroj, provis praktiki ghin sur sia propra korpo por sin spertigi. Shi esplore dissekcis ranojn, kokojn, anasojn, kuniklojn ktp. En la dauro de dekkelke da jaroj shi legis "Akupunkturo kaj Mokso", " Antroptomio", "Fiziologio", "Malsanoj", "Ghenerala Skizo pri Kirurgio", Manlibro de Klinika Medicino" kaj aliajn sume pli ol dek medicinajn librojn kaj, sub la helpo de aliaj, ellernis parton da lernolibroj de medicina instituto, tiel ke shi nun povas kuraci iujn ordinarajn kaj ofte okazantajn malsanojn.

    Maljuna vilaghano Geng paralizighis jam tri jarojn, rezulte de cerba trombo. Cetere, lia edzino mortis, lasinte al li tri infanojn. La familio vivis tre malfacile. Haidi ne nur kuracis lin per akupunkturo, sed ankau skribis al diversaj lokoj por informighi pri taugaj kuracrimedoj. Kiam la maljunulo ekkapablis denove piediri post periodo da kuracado, shi tre ghojis, ke nun shi estas homo utila al la popolo.

    Post kiam disvastighis la novajho pri la resanigho de Geng, venis al shi multe da pacientoj el najbaraj vilaghoj, iafoje ech kelkdek en unu tago. Shia malsana vertebraro ne permesis al shi longe sidi, kaj tial shi povis nur sin apogi sur la brakapogilo de sia segho por praktiki al la pacientoj akupunkturon, kio ofte ghisshvite shin lacigis. Foje shi falis en fortan febron pro lacego. Vilaghanoj maltrankvile svarmis antau la pordo de shia loghejo por informighi pri shia farto. Inter la popolamasoj shi, kripla knabino, neniom sentis solecon.

AL LABORO
    Marton 1973 Haidi revenis al sia urbeto kune kun siaj gepatroj. Tiam shiaj iamaj amikoj au laboris en fabrikoj, au lernis en altaj lernejoj, kaj shi pensis, ke ankau shi devas serchi al si novan vojon de vivo, anstatau chiam sin fermi en malvasta chambro.

    Shi komencis lerni pentradon. Kiam shi faris skizon kaj ghin montris al sia amiko, tiu shin admonis: Pentristo devas teni sian paletron per unu mano kaj sian penikon per la alia. Chu vi vere kredas, ke vi sukcesos en tio, dum vi apenau povas vin teni en sidanta pozo?"

    Shi do turnis sin al muziko. Kiam shi ellernis bivoludon, iu onklino diris, skuante la kapon: Chu vi foje vidis, ke aktoro prezentas en sia rulsegho sur scenejo?"

    Kion do fari? Shi skribis al diversaj entreprenoj por peti la-boron. Fine la gubernia hospitalo konsentis, ke shi laboru tie portempe kiel akupunkturisto. Char shi estis fervora kaj afabla, multaj pacientoj volonte sin turnis al shi por kuracado.

    Post taga laboro shi ofte revenis hejmen laca kaj elcherpita, ke shi ech perdis apetiton por vespermangho. Kian malfacilon shi renkontis, shi tamen chiam tenis en si la aspiron: laueble servi al la socio kaj ne esti ties balasto. En la dauro de la pasintaj kelkaj jaroj shi donis akupunkturon al pli ol dek mil pacientoj. Dank' al shia kuracado, knabino, muta kaj surda, iom post iom reakiris parolkapablon kaj poste farighis felicha edzino kaj patrino. Ankau alia du knaboj, kiuj suferis de infana paralizo, ekpovis piediri post shia kuracado.

    En la jaro 1981 Haidi havis oficialan laboron en la disaudiga stacio de la gubernio. Kia ghojo ekkaptis shin! Shia ampleksigita paraplegio portis al shi grandan maloportunecon en shia laboro, sed shia chiam fresha kaj neniam malfortighanta entuziasmo paligis chiujn suferojn. Kiam shi laboris, sidante che tablo, shi provis sin teni kun la abdomeno apogita sur tirkesto por ne gliti malsupren. Estis apenau tolereble sidi tiamaniere por longa tempo, sed shi persistis tagon post tago. Iuj shin demandis: "Ej, kial vi, paralizulo, tiel laboregas kontrau kelkdek juanoj chiumonate?"

    En tiaj okazoj shi shatis respondi per la vortoj de Helen Keller, usona verkistino blinda kaj surda: Se mi povus rigardi tri tagojn, kian charman spektaklon mi do vidus per miaj okuloj! Sed tiuj, kies okuloj normale funkcias, ghin neglektas. Che ili chiuj kolorrichaj grandiozaj spektakloj en la mondo ekzistas tute nature. Shi diris, ke same tiuj, kiuj prenas sian laboron kiel ion rutinan kaj ordinaran, ne scias bone taksi sian rajton de laboro, sed por shi estas la plej granda felicho ion fari por la socio kaj popolo.

LERNO DE FREMDAJ LINGVOJ
    Shi, kiu neniam vizitis lernejon, legis grandan kvanton da libroj de la gubernia biblioteko, utiligante la postlaborajn horojn en du jaroj. Ju pli profunde shi penetras en sian lernon, des pli forta farighas shia deziro por akiri novajn sciojn. Hazarda okazo instigis shin eklerni fremdajn lingvojn, kaj shi tuj absorbighis en tio. En la dauro de kelke da jaroj shi mem lernis la lingvojn anglan, germanan kaj japanan kaj Esperanton.

    Shi havas apartan amon por Esperanto. Foje shia patro portis hejmen libron pri Verda Majo, internaciistino kaj fama japana esperantistino, kiu kontribuis sian tutan vivon al la Esperanto-movado. La tutan libron shi legis unuspire kaj estis forte kortushita. Shi decidis lerni Esperanton, pensante, ke se shi efektive ghin ellernos, shi do havigos al si kvazau plian paron da okuloj por observi kaj koni la mondon. Shi lernis nian lingvon per koresponda kurso duonjare kaj poste ghin daurigis per si mem. Shi ech kunportis la lernolibron kiam shi iris labori. Kiam al shia hejmo venis gastoj, kiuj scias fremdan lingvon, shi tuj sin turnis al ili por peti helpon. Por pli bone parkerigi novajn vortojn, shi skribis ilin au sur slipojn, kiujn shi gluis al la muro kaj librobretaro, au rekte sur la manojn kaj brakojn. Shi ech destinis por si la taskon memori dek novajn vortojn antau sia enlitigho chiuvespere.

    La konstanta prenado de analgeziko foje kauzis al shi drogan toksighon. Shia spirado haltis unu horon kaj kvindek minutojn kaj shi kushis senkonscie kvin tagojn. Kiam shi rekonsciighis, shi trovis, ke en la urgha kuracado la kuracistoj aplikis al shi medikamenton iritantan la centran nervan sistemon. Por konstati, chu la kuracilo difektis shian memoron, shi tuj lernis 16 fremdlingvajn vortojn. Kaj kiam shi trovis en la sekva tago, ke shi ilin klare memoras, shi ekridis, char ankoraufoje shi reprenis sian rajton de lerno el la mano de la Morto.

    Post sia kvara operacio, shi tremadis de doloro, mordante sian litkovrilon. Kiam shi sukcesis iom sin kvietigi, shi tamen tuj petis siajn familianojn, ke ili donu al shi libron. Tiam shi povis nur kushi surdorse, kaj chiu moveto de la kolo tuj kauzis al shi grandan doloron. Char nenia malkonsilo efikis, oni povis nur meti che shia kapo spegulon, dank' al kies refekto shi atenteme eklegis fremdajn lingvojn. Chiuj cheestantaj parencoj kaj amikoj estis ghislarme kortushitaj de shia nefleksebla karaktero. Shi chiam diris: Mi nepre lernos kaj laboros, mi nepre batalos kontrau la malsano, nur se mia koro batos. Mi kredas, ke mi estos venkanto."

ShI SIMILAS AL MAGNETO
    Post kiam shi paralizighis, ne nur shiaj familianoj pacience shin flegas, sed ankau la socio turnas al shi sian prizorgon, kiu aparte shin kortushas. Kiam shi estis en hospitalo, flegistinoj helpis shin en lavado kaj kombado, ech shin trinkigis kaj manghigis. En liberaj tagoj shiaj bonkoraj amikoj venis kaj per shia rulsegho veturigis shin al parko au kinejo. Dum pli ol unu jaro iu onklo veturis chirkau 15 kilometrojn chiutage por fari al shi akupunkturon kaj masaghon.

    Shia hejmo farighis plej vigla angulo de la loko. Shi kvazau magneto altiras al si multe da junaj laboristoj, lernantoj, instruistoj, kuracistoj kaj aktoroj. Ili senghene babilas, kantas, lernas kaj diskutas che shi, kiel intimaj gefratoj el unu familio.

    En 1983 la Centra Komitato de la Komunista Junulara Ligo de Chinio honoris shin per la titolo "Eminenta Membro de KJL" kaj alvokis la gejunulojn de Chinio lerni de shi la senegoisman sindonemon. Post kiam jhurnaloj kaj gazetoj de diversaj lokoj sinsekve raportis pri shiaj agoj, kiuj forte tushas la koron de gejunuloj, shi ricevis de ili pli ol 6000 entuziasmajn leterojn, kaj shiaj amikoj nun pli kaj pli multighas.

Revizito al Zhang Haidi