En
grandaj urboj aperadas novaj restoracioj kaj pli kaj pli multaj
homoj festenas en restoracioj kune kun familianoj au amikoj. Antaue
oni diris, ke kuirejo estas proprietajho de virinoj, kaj nun eksmodighis
tia diro. Nun multaj geedzoj havas profesion, kaj edzo kaj edzino
kuiras hejme. Multaj viroj kutimighis al kuirado. Multaj opinias,
ke kuna dommastrumado de geedzoj firmigas la amon. S-ino Zhang Wenhua
diris, ke shi revenas de la laboro malpli frue ol la edzo, kaj shi
chiam sentas felichon, kiam shi revenas hejmen kaj vidas la edzon
okupatan de kuirado.
En
la lastaj jaroj pli kaj pli multaj malgrandaj elektraj aparatoj
estis ekuzataj en la kuirejoj de la chinoj. Oni uzas sukopremilon,
bakfornon, dispecigilon, mikroondan fornon kaj elektromagnetan fornon.
Nun pli kaj pli multaj shatas uzi elektran poton por kuiri rizon
kaj elektran varmpoton anstatau karban fornon. Elektraj potoj estas
pli facile uzeblaj. Tiuj aparatoj rapidigas kaj faciligas la kuiradon
kaj iom shanghis la kulinaran kutimon de la chinoj.
Kvankam
oni ne povas havi chiajn kuirejajn aparatojn, tamen ili shatas apreci
belajn servicojn kaj aparatojn, kun granda intereso provi diversajn
aparatojn malgrau ke ili ankorau ne kapablas manipuli ilin.
Estas
stranga fenomeno, ke multaj familioj havas novajn aparatojn, sed
post nelonge ili apudmetis ilin, ekzemple aparaton por preparado
de sojfaba suko, sukopremilon kaj similajn. Post uzo de kelkaj fojoj
oni trovis, ke uzado de tiuj aparatoj estas komplika en kunmetado,
malmuntado kaj purigo, kaj apudmetis ilin. Estas pli oportune acheti
pretigitajn sojfaban sukon, fruktosukon k.a. Iuj aparatoj, ekzemple
dispecigilo, estas interesaj che la komenco. Sed post nelonge oni
trovis, ke uzado de ordinara tranchilo estas pli facila. En la epoko
de rapida ritmo de la vivo, oni ne shatas doni multan tempon por
kuirado. Por profesiuloj facileco kaj rapideco de kuirado estas
pli gravaj.
Oni
povas diri, ke vivkutimo estas malfacile shanghebla. Ni ekzemplu
per mikroonda forno. Preskau chiuj familioj havas mikroondan fornon,
sed oni uzas ilin nur por varmigi restajhon de la antaua mangho
au varmigi lakton che matenmangho. Malmultaj chinoj kapablas uzi
mikroondan fornon por prepari pladojn. Broshuroj por kuirarto per
mikroonda forno ne estas malfacile troveblaj, sed oni diras, ke
manghajhoj preparitaj per mokroonda forno estas malpli bongustaj
ol tiuj preparitaj per ordinaraj metodoj. Eble tion decidas manghkutimoj
de la chinoj.
Rapida
ritmo kaj familia etoso
|