Unua-pagho>> Socio >> Vivo de chinoj

 

 

 

 


Kuirejoj de chinoj

Rapida ritmo kaj familia etoso

de HOU RUOHONG kaj FENG JIN

    Memservejoj liveras duonpreparitajn legomojn, kiujn oni ne bezonas purigi kaj dispecigi, kaj tio estas tre oportuna por profesiaj geedzoj.

    Zhang Wenhua havas grandan stakon da ladmanghajhoj kaj tujvermicheloj en sia kuirejo. Shi diris: "Mi detale dekoris mian kuirejon, sed mi ofte manghas tujvermichelojn. Mia edzo shatas viandojn, kaj tiuj ladmanghajhoj estas rezervataj por li."

    Zhang Wenhua prenas simplan manghajhon, sed tio ne signifas, ke shi ne estas lerta en kuirado. Shi naskighis en Shandong-provinco kaj en la infaneco shi jam lernis de sia avino preparadon de mantoo kaj flano. La avino diris al shi, ke knabinoj devas esti kapablaj en kuirado, alie ili estos mokataj de la edza familio post la edzinigho. Sed shi malofte preparas mantoon kaj flanon, kaj ilin faras nur en festoj, kio ofte ghojigas la edzon. Virinoj havantaj profesion ne havas tempon por acheti legomojn chiutage, kaj ne estas dece postuli ilin tion fari. Estas feliche, ke nun la vendejoj multe oportunigas ilian chiutagan vivon.

    En grandaj vendejoj kaj memservejoj oni vendas duonpretigitajn pladojn kaj ankau rizajhon kaj farunajhojn. En tiuj vendejoj estas areo apartigita per vitro, kaj la klientoj povas klare vidi la faradon de manghajhoj. Oni vendas diversajn farunajhojn kaj kelkajn specojn da rizajhoj.

    En la tagoj, kiam Zhang Wenhua ne povas akurate reveni hejmen por prepari vespermanghojn, la edzo ofte achetas flanon au aliajn farunajhojn, mem faras unu au du pladojn kaj elprenas ladmanghajhon por havigi al si "abundan" vespermanghon.

    Mia amikino s-ino Shao shatas kuiradon. Shi vivas kune kun la 80-jara bopatrino. La bopatrino pasigis multajn jarojn en Pekino, sed shi preferas pladojn Sichuan-stilajn, do la bonkora bofilino lernis kuirarton de Sichuan-provinco por kontentigi la bopatrinon. Antaue en Pekino estis malfacile akiri spicajhojn de Sichuan, sed nun ili estas tre facile acheteblaj. Kaj s-ino Shao povas fari pli kaj pli bongustajn pladojn por la bopatrino.

Solecaj kuirejaj elektraj aparatoj