Tajghichuan
estas brancho de china gongfu-o. Ghi estas aplikata por memdefendo,
vivlongigo, amuzo, prezento, prevento kaj kuraco de malsanoj. Ghi
estas ankau konkursa sporto. Ghi, tre amata de la china popolo,
havas trajtojn de profunda kulturo.
Popularigho
Meze
de la 20-a jarcento la Sporta Komisiono de la China Popola Respubliko
kaj koncernaj departementoj de la china registaro ellaboris tajghichuan-ojn
24-movan kaj 88-movan kaj tajghi-spadadon por popularigi. Tajghichuan
estas facile lernebla. En la pasintaj 20-30 jaroj ghi rapide popularighis
tra la tuta lando. Multe da homoj lernis ghin kiel fizikan ekzercadon
por sanprotektado. Jam antau longe ghi farighis chefa matena ekzercado
por mezaghaj kaj maljunaj homoj. Ghi estas tre shatata ankau de
la vastaj popolamasoj.
Nun
ankau Usono, Kanado, Japanio kaj iuj aliaj landoj havas lernejon
por instrui tajghichuan kaj multaj eksterlandanoj venis al Chinio
por lerni ghin.
Konkurso
kaj prezento
Chinio,
kiel gastiganto de la Olimpikoj en 2008, jam prezentis peton al
la koncerna internacia sporta organizo, ke la Olimpikoj prenu tajghichuan
kiel unu el siaj sportaj branchoj en 2008.
Estas
du specoj de tajghichuan, t.e. la prezenta kaj konkursa. La prezenta
povas esti farata de unu homo au de kelkaj homoj kune, dum la konkursa
estas farata de du rivaloj. Tiu estas defia konkurso pri la homa
volo, kvalito, tekniko kaj forto. Ghenerale oni ne vidas lukton
inter la du homoj, sed la venkinto chiam estas eminenta popola tajghichuan-isto.
La
konkurso ankau celas popularigon. Tio ludas gvidan rolon por tajghicuan-amatoroj
kaj havas grandan signifon por disvolvi ghin.
Fizika
kaj spirita ekzercado
La
populara tajghichuan estas destinita por sanprotektado kaj vivlongigo.
Ghi ludas gvidan rolon hodiau en la rondo de tajghichuan.
Ghi
estas malpli facile posedata ol aliaj specoj de china gongfu-o,
char ghi estas spirita kaj fizika ekzercado en kombino. Oni faras
ghin ne nur pro ghiaj belaj movoj, sed ankau por firmigi al si la
vitalan energion.
Koncerne
la eksterajn movojn de tajghichuan, oni postulas, ke la ekzercantoj
devas stari rekte kaj fari la movojn nature kaj glate.
Ghi
estas utila al la homaj muskoloj kaj ostoj. Dank' al la ekzercado
chiuj homaj organoj laboros harmonie kaj la ekzercantoj fine atingos
la celon firmigi la korpon kaj sanigi la spiriton.
Dum
ekzercado de tajghichuan oni devas esti tre atentema, sed ne vane
malshpari la forton. La movoj de tajghichuan estas elastaj, ne drastaj.
Dum ekzercado la vitala energio kaj sango de la ekzercantoj bone
cirkulas, tial tajghichuan tre utilas al kuracado kaj sanprotektado.
Dum
ekzercado oni nature koncentras sian vitalan energion al la ostoj,
por ke ghi regu la tutan korpon. Nur sciante utiligon de la vitala
energio, oni konos la utilecon de tiu ekzercado.
Ekzercado
de tajghichuan estas utila ne nur al la korpo, sed ankau al la spirito.
Ghi utilas ankau al kulturado de sagho kaj vigligo de la menso.
Materialo:
La
interna gongfu-o estas termino de china gongfu-o.
Ghi montras ekzercadon de la homaj internaj organoj kaj sekve
de tio ghi estas aparte utila al gongfu-istoj en reguligo
de la vitala energio. Vidate suprajhe, la ekzercantoj estas kvietaj,
ne rapidmovaj. Ili per aparta tenigho sidas au staras (iam kun
fermitaj okuloj) tamen kun vitala energio regule movighanta en
la korpo.
Por
bone utiligi sian vitalan energion oni devas doni grandan atenton
al tiu ekzercado, tamen tio devas esti farata sub gvido de instruisto,
alie ege malutilos al la ekzercantoj.
Chinaj
gongfu-istoj alte taksas kombinighon de movado kun kvieto,
kiu montras la internan gongfu-on.
La
interna gongfu-o havas profundan signifon kaj estas ofte
uzata por spirita memkulturo.
Rilata
artikolo:
En griza printempo
|