En
la 21-a de novembro de 2003, silento regis en Foshan-tombejo de
Pekino. Tie ripozas Ma Hua. Sur la tomboshtono estas skribo "Tombo
de amata edzino Ma Hua, akompanata de Guo Mingjie". Iu proksimighis
al la tombo. Li estis Guo Mingjie. Li sentis, ke Ma Hua renkontas
lin en pinaro. Li metis antau la tombon fruktojn, chokoladon, rughan
vinon kaj naskightagan torton, kiujn shatis la edzino. La sekvanta
tago estis la 43-a datreveno de la naskigho de Ma Hua kaj la 5-a
datreveno de la fondigho de la Gimnastika Klubo de Ma Hua. Li alvenis
por konversacii kun la edzino pri la klubo. En la pasinteco la edzo
decidis chion en la familio, kaj Ma Hua aprobis chion faritan de
la edzo. Nun Guo Mingjie bezonis prizorgon de la edzino, kaj li
sentis, ke nun la edzino chiam prizorgas lin. Li ofte audas parolon
de la edzino: "Mark, ne hastu, la vojo en pluvo estas glitiga."
"Mark, prenu pli da fruktoj." "Mark, recitu sutrojn,
se vi sentas lacon."
Guo
Mingjie diplomighis de la ekonomika fakultato de la China Popola
Universitato. Kelke da jaroj post diplomigho lia kunlernanto menciis
al li la nomon Ma Hua. Tio okazis antau 10 jaroj. Tiam Ma Hua estis
trejnistino en gimnastejo kaj adorata de miloj da trejnighantoj.
Guo Mingjie estis altirata de Ma Hua je la unua vido. Plena de juneco
kaj vigleco, shi gimastikis lau gaja takto, same kiel saltanta muziknoto.
De
tiam Ma Hua havis novan trejnaton. "Mi iras al gimnastejo sole
pro Ma Hua." Post trejnigho li alpushis sian biciklon por atendi
Ma Hua en ajna vetero. "Mi nomighas Mark." Guo Mingjie
diris al Ma Hua. Shi ekridis dirante, ke ankau shia nevo nomighas
Mark. Kaj Mark diris, ke lia kromnomo estas Lele. Ma Hua ekridegis
dirante, ke filo de shia fratino nomighas Lele. Kaj poste pli miris
Ma Hua: Shia surda kato chiam singardema kaj ech malamika al nekonatoj
estas tre amika al Guo Mingjie.
Ili
geedzighis post duonjaro. Antau tio multe da richuloj kaj famuloj
volis enamighi al shi, sed shi edzinighis al sinjoro biciklanta,
kvankam shian manon petis richaj frauloj havantaj luksan automobilon
ekzemple kun marko Benz.
Biciklanto
Mark lasis Ma Hua lauplache disvolvi la karakterojn de vigleco,
parolemo kaj ridemo. Ma Hua estis malatenta kaj "ne havis koncepton
de vivo", kaj Mark ghustatempe laudis shin. Ekzemple, Ma Hua
ne bone memoris adresojn, kaj li sherce nomis shin "prezidanto
de asocio de vojperdemuloj". Kaj li mem funkciis kiel ekonomo,
shoforo kaj peranto de Ma Hua. Li diris al la edzino: "Vi zorgu
nur pri via gimnastiko." Li volis, ke la edzino plene disvolvu
sian talenton. Do shi gimnastikis pli kaj pli fervore, dum li ghojis
pro shia ghojo...
Estis
trafa la diro, ke la vivo de dek jaroj post ilia geedzigho estis
plena de ilia kuna penado kaj interhelpado. Dum la 10 jaroj ili
neniam kverelis, kaj chiam iris brako en brako. Kia felicho! Ma
Hua kaj Mark akiris amon trans vivo kaj morto. Nun Ma Hua ofte aperas
en la songho de Mark interparolante kun li kaj gimnastikante por
li. En festotagoj Mark fordankis chiajn renkontighojn por ke Ma
Hua kviete eniru en lian koron. Li diris, ke Ma Hua chiam estos
reala ekzisto por li.
Vivi
por la sano de la publiko
|