Unua-pagho>> Socio >> Sporto

 

 

 

 


Senmorta Ma Hua (I)

Vivi por la sano de la publiko

de CHEN YANG

    Ma Hua havis altan staturon, sveltajn membrojn, graciajn liniojn de la korpo kaj eburan hauton. Krome shi havis plachan vochon. Chio tio shajne estis pretigita por alveno de misio. En 1985 Ma Hua estis transpostenigita de iu arta trupo al esploro kaj kreado de saniga gimnastiko. De tiam shi chiam brave iris en la fronto de tiu kampo. Shi disvastigis sanigan gimnastikon furorantan en Europo kaj Usono sed tute fremdan al la chinoj.

    Videobendo pri shia saniga gimnastiko disvastighis unue en lernejoj kaj infanghardenoj. En 1986 shi farighis chefinstruistino de la unua instruista trejna kurso de la Pekina Sporta Universitato, kaj tio estis la unua leciono pri saniga gimnastiko en Chinio. Shi estis plej frue invitita kiel honora konsilanto de la Asocio de Saniga Gimnastiko de la Pekina Universitato. Poste shi estis trejnistino en la Gimnastejo Yuetan, kio forigis la monotonecon de Chinio, ke en Chinio oni nur faris gimnastikon sub disaudigita muziko. En 1991 shi aperis en la programero "1 Minuto por Saniga Gimnastiko" de la Pekina Televizio. En 1992 shi estis la unua homo aperinta en la rubriko "5 Minutoj por Saniga Gimnastiko" de la Centra Televizio de Chinio. En 1998 shi ludis gimnastikon en la Vespero de la Printempa Festo. En la sama jaro fondighis en Pekino la Gimnastika Klubo de Ma Hua, la unua en Pekino.

    Ma Hua bone konsciis pri sia misio. Shi opiniis, ke shia sano kaj beleco servis por la felicho de la publiko, sed ne por parado. Shi opiniis ankau, ke shi estas inicinto kaj misiisto de la gimnastiko de la publiko. Tial shi neniam ebriighis vulkane eksplikante per membra lingvo sanon kaj belecon. Anstataue shi chiam ekscitis la humoron de la trejnatoj per serena rideto, varma rigardo kaj kategoria ordono por veki iliajn perceptadon kaj soifon al beleco, por ke ili rompu sian pigrecon kaj kune ghuu la ghojon de la sporto de la vivo.

    Wang Jun, kiu lernis plurajn jarojn che Ma Hua, diris: "Shia sola staro sur la podio jam infektas aliajn per beleco, kaj chiuj volas farighi svelta kiel shi." Jes, Ma Hua estas homo, pro kiu oni mem brulas. Shi estis talenta krei la atmosferon por perfekte kaj maksimume ellasi la artan infektan forton de gimnastiko kaj sian koheran povon. Bruligi patoson per patoso, eksciti vivecon per viveco, elvoki sanan belecon per sana beleco, jen la trejna stilo de Ma Hua.

    Ma Hua postulis, ke chiuj trejnatoj faru gimnastikon serioze, kaj pacience korektis erarojn en ilia ekzercado. Sed shi neniam opiniis, ke gimnastika trejnado estas nur eksplikado de la movoj kaj demonstrado de movoj. Shia koncepto de sanigado estis paraleligo de sano kaj beleco, samtempa kulturado de la korpo kaj psiko, harmoiigo de la interno kaj ekstero de la korpo, sekve akiro de memfido kaj ghojo de la vivo. Shia koncepto multe influis la trejnatojn.

    La kursanoj de Ma Hua havis malsamajn motivojn por la gimnastikado. Iuj venis por forigi lacon pro troa shargho de lernado au profesio, aliaj pro tro granda korpopezo kaj triaj pro chagreno en la vivo. Trejnante ilin Ma Hua donis al ili sinceran prizorgon, kio multe faciligis ilian animstaton. Ili diris, ke gimnastika praktikado che Ma Hua povis ne nur forigi lacon, sed ankau sveltigi la korpon.

    Ma Hua ofte partoprenigis la kursanojn en konkurso, ekskurso kaj publika servado. Shi estis humura, kaj kie estis shi, tie estis rido. Shi neniam tenis sian nazon supren, kaj la kursanoj prenis shin intima amikino.

Eterna amatino