La
alloga personeco de Ma Hua konsistigis kernon de shia instrua stilo,
kaj la kerno brilas per la homa brilo de vereco, humaneco kaj beleco.
Oni
estimis Ma Hua pro shia kompleta sindonemo al la kariero. Shi diris,
ke shi ne havas apetiton nek dormemon antau ol plenumi la planitan
laboron. Shi tre akcentis memkulturon kaj legis "Fundamento
de Fizika Kulturo", "Anatomio", "Nutrologio",
"Fiziologio de Sporto" k.s. Konforme al la korpotrajtoj
kaj kutimoj en manghado de la chinoj, shi ellaboris trejnan planon.
Shi multe prizorgis la projekton de la movoj, la fortecon de la
movoj kaj muzikon akcentante sciencecon. Sed shi kontrauscience
antaupagis sian energion. En la fino de 2000 shi partoprenis en
filmado de "Bonan matenon, Chinio". Post nelonge shin
atakis febro. Mark diris, ke filmado en tri monatoj tro lacigis
shin kaj li volis chesigi shian partoprenon de la filmado. Sed shi
persiste laboris ghis la fino de la filmado en la 18-a de februaro
de 2001. En la sekvanta tago shi vizitis kuraciston kaj ekzameno
estis terura: Shi suferis leukemion de malfrua periodo kaj ankau
infektighon de pulmo. Kvankam mjelo de shia frato estis tauga por
grefto, tamen la shanco de grefto jam preterglitis.
Che
la forpaso Ma Hua montris grandan zorgon pri la 3 kriplaj katetoj
atentigante, ke la familianoj bone prizorgu ilin. Denaske shi estis
simpatia. Kiam shi estis knabineto kaj vidis malsatan infanon en
filmo, shi plore petis la patrinon, ke tiu manghu en ilia hejmo.
Shi estis amika al la vivo kaj esperis ke chiuj egale ghuos sanan
kaj belan vivon. Pro tio shi ekstreme simpatiis bestetojn forjhetitajn
pro sia kripleco. Kaj la surda kato, kiu kvazau antausentis ion
malfelichan, mortis antau shi. Ghi ne povis elteni vivon sen shia
prizorgo kaj iris akompani shin.
Gimnastika
klubo de Ma Hua
|