 Je 
                la 11-a horo de la 28-a de augusto, 2001, Zhang Jian, kiu transnaghis 
                antau nelonge la Anglan Markolon, enakvighis che la nordorienta 
                bordo de Tianchi-lago (Tianchi en la china lingvo signifas chielan 
                lagon) sur Changbai-monto, naghis 65 minutojn kaj 17 sekundojn 
                kaj atingis la transan bordon.

               Antau 
                tio li sukcese transnaghis Qiongzhou-markolon, Bohai-markolon 
                kaj la Anglan Markolon. La rekta distanco de lia nagho en Tianchi 
                estis 3370 metroj, mallonga kompare kun liaj antauaj naghoj. Sed 
                la akvo de la lago estas tre malvarma. Ech en augusto ghia temperaturo 
                estas nur 7 oC, kaj tiu de la aero de la loko estis nur 16 oC, 
                kaj la ventorapideco tiam estis 2-3 gradoj.

                  Zhang 
                Jian diris, ke li neniam naghis tiom longe en tiel malvarma akvo. 
                Li atribuis sian sukceson al kvieteco de la animstato kaj nefleksebleco 
                de la volo.