La china shako evoluis 
                el Boshi (shako ludata de du homoj chiu kun ses shakpecoj) 
                de la antikva Chinio kaj havas historion de pli ol mil jaroj. 
                Dum la regado de imperiestro Wudi (561-578 sur trono) de la Norda 
                Zhou-dinastio aperis "Shaka Klasikajho" kaj shakludo furoris en 
                la palaco kaj inter intelektuloj. En la erao Baoying (762-763) 
                de Tang-dinastio aperis Baoying-shako, kies strukturo tre similis 
                al la nuna. En la Suda Song-dinastio (1127-1279) la china shako 
                ekhavis unuecajn regularon kaj formon. 
                   Shaktabulo 
                de la china shako estas oblonga au kvadrata, kaj sur ghi krucighas 
                nau vertikalaj kaj dek horizontalaj linioj, kiuj formas 90 krucajhojn, 
                sur kiuj movighas ghiaj 32 shakpecoj. La spaco inter la kvina 
                kaj sesa horizontalaj linioj netrapasita de la vertikalaj linioj 
                nomighas "limrivero", kiu dividas la tabulon en du egalajn partojn. 
                Chiu parto havas unu kvadraton kun du diagonaloj nomatan "palaco", 
                en kiu movighas la generalo kaj gvardianoj. 
                   Estas 
                32 shakpecoj dividitaj en du grupojn rughan kaj nigran, chiu kun 
                16 pecoj. Chiu grupo konsistas el unu generalo £¨Ž›¡¢½«£©, 
                du gvardianoj £¨ÊË¡¢Ê¿£©, 
                du elefantoj £¨Ïà¡¢Ïó£©, du chevaloj 
                £¨ñR ¡¢ñR £©, du charoj 
                £¨Ü‡¡¢Ü‡£©, du kanonoj £¨³h¡¢ÅÚ£© 
                kaj kvin soldatoj £¨±ø¡¢×䣩.
                  La shakpecoj 
                en la antikveco plejparte estis faritaj el eburo. Estis valorega 
                china shako, kies rughaj pecoj estis faritaj el verda jado kun 
                inkrustitaj ideogramoj el koralo kaj nigraj pecoj el blanka jado 
                kun inkrustitaj ideogramoj el sukceno. La ordinaraj shakpecoj 
                estis faritaj el ligno. 
                  La china shako 
                estas intelekta, konkursa ludo kun difinitaj reguloj. Je la komenco 
                de matcho la 32 shakpecoj devas esti metitaj chiu en sia loko. 
                Tiu, kiu uzas la rughajn pecojn, rajtas la unua fari shakmovon, 
                poste la du ludantoj movas sian pecon alterne. La matcho dauras 
                ghis unu ludanto matigis la generalon de la rivalo au unu ludanto 
                anoncas sin venkita. Kiam la ludantoj ne povas matigi la generalon 
                de la rivalo reciproke, aperas egaligho post propono de unu ludanto 
                kaj alies konsento.
                  La shakpecoj 
                estas movataj lau rigoraj reguloj  < Iru 
                al REGULOJ (I) 
                kaj REGULOJ (II)>. 
                
                  Estas malpermesite 
                movi shakpecon sur la lokon okupatan de siaflanka peco. Se tie 
                estas shakpeco de la rivalo, oni povas ekstermi tiun per la sia 
                kaj okupi la lokon. Escepte de generalo, chiuj pecoj povas esti 
                ekstermitaj de la rivalo. Sed se la generalo de unu ludanto estas 
                ekstermita de la rivalo, li estas venkita kaj perdas la matchon. 
                
                  En la historio 
                de la china shakludo aperis multaj famaj majstroj, kiuj faris 
                profundan esploron pri la shakludo kaj kompilis multajn verkojn. 
                La plej frua shakluda gvidlibro estas "Meng Ru Shen Ji" (Sekreto 
                Trovita en Songho) de Ming-dinastio (1368-1644). La unua komplete 
                konservata libro estas "Shanghighema Shakludo" eldonita en 1522. 
                Estas vaste konata la shakluda libro "Ju Zhong Bi" eldonita en 
                1632. Ghi heredis kaj sintezis la atingojn de la ludarto pri la 
                china shako en la periodo de la 11-a jc. ghis la 17-a jc. Poste 
                multaj shakmajstroj faris dauran, profundan esploron kaj evoluigis 
                la chinan shakludon. 
                  En 1956 la 
                china shakludo farighis oficiala sportobrancho en Chinio, preskau 
                chiujare oni okazigas landskalan konkurson de la china shako. 
                Multaj provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj fondis sian 
                shakludan asocion. Iuj grandaj urboj funkciigas shakludajn klubon, 
                societon, domon kaj lernejon. Havante shaktabulon kaj 32 shakpecojn, 
                oni jam povas fari ludon. Ghi entenas richan filozofion, povas 
                shanghighi senfine, klerigi homan penson kaj hardi homan psikon, 
                tial ghi estas multe shatata de la popolo. Chie en Chinio videblas 
                shakludo kun multaj rigardantoj. Shakistoj en ludo faris diversajn 
                lertajn manovrojn admirindajn. Estas malfacile farighi shakmajstro. 
                Iu fama antikva shakisto diris: "Ech per dumviva klopodo oni ne 
                povas posedi ghian tutan sekreton."