Verspere
de la 1-a de septembro, malrapide estingighis la fajro de la 21-a
Monda Universitata Sportkunveno, lumanta 11 tagojn en la Pekina
Laborista Stadiono. Chinio sukcese gastigis la unuan internacian
sportkunvenon en la nova jarcento per siaj propraj manieroj de
la granda lando kun 5000-jara historio.
La
ferman ceremonion cheestis Li Lanqing, vicchefministro de la China
Shtata Konsilantaro, George Killian, prezidanto de la Internacia
Federacio de Universitata Sporto, Liu Qi, prezidanto de la organiza
komitato de la 21-a Monda Universitata Sportkunveno kaj urbestro
de Pekino, kaj aliaj gravaj personoj.
G.
Killian faris ferman paroladon kaj proklamis fermon de la 21-a
Monda Universitata Sportkunveno. En la nomo de la Internacia Federacio
de Universitata Sporto, li esprimis koran dankon al chiuj sportistoj,
trejnistoj, jughistoj kaj organizantoj de la kunveno. Li diris:
"Vi estas steloj de la Universitata Sportkunveno. Via senlaca
penado faris la sportkunvenon plej bona en la historio de la universitata
sportkunveno." Li dankis ankau la 46 mil volontulojn de la
sportkunveno kaj la popolon de Pekino kaj la tuta Chinio pro ilia
subteno al la sportkunveno.
La
sportkunvenon partoprenis 6800 sportistoj, trejnistoj kaj oficistoj
el 169 landoj kaj regionoj, kio kreis rekordon en la historio
de la universitata sportkunveno. Ili intershanghis sportajn teknikojn
en 12 sportoj kaj profundigis amikecon inter si. En la 168 finaj
konkursoj naskighis 171 oraj medaloj. En la nagha kaj atletika
disciplinoj 20 sportistoj kaj 3 teamoj rompis 21 rekordojn de
la universitataj sportkunvenoj kaj unu sportisto kreis la plej
bonan rezulton. La china teamo okupis la unuan lokon per 54 oraj,
25 arghentaj kaj 24 kupraj medaloj. Tio estas la plej bona sukceso
akirita de Chinio en la universitataj sportkunvenoj. Usono, kiu
gajnis 21 orajn, 13 arghentajn kaj 13 kuprajn medalojn; Rusio,
kiu gajnis 14 orajn, 19 arghentajn kaj 20 kuprajn medalojn; Japanio,
kiu gajnis 14 orajn, 14 arghentajn kaj 25 kuprajn medalojn; Ukrainio,
kiu gajnis 13 orajn, 14 arghentajn kaj 7 kuprajn medalojn; kaj
Italio, kiu gajnis 8 orajn, 8 arghentajn kaj 6 kuprajn medalojn,
okupis la 2-an, 3-an, 4-an, 5-an kaj 6-an lokojn respektive.
Ghuste
kiel oni antauvidis, la Pekina Universitata Sportkunveno estis
sukcesa provo de la Olimpikoj en 2008. Ghi montris al la tuta
mondo, ke Pekino estas kapabla bone gastigi la Olimpikojn. Pekino
atendas lumighon de la Olimpika fajro en 2008.