La
Ushu-festivalo de Shaolin, kiu okazas chiun duan jaron, estas
bona shanco por amikigho de diverslandaj ushu-istoj. La chi-fojan
festivalon partoprenis pli ol 600 homoj de 71 teamoj el 26 landoj
kaj regionoj.
La
festivalo okazis post sukcesa invito de Chinio por gastigo de
la Olimpikoj en 2008, tial dum la festivalo oni multe diskutis
pri tio, kiamaniere la china ushu-o estu ludata en Olimpikoj.
Tio estas deziro ne nur de chiuj sportistoj kaj trejnistoj, kiuj
partoprenis la festivalon, sed ankau de chiuj chinoj.
En
la pasintaj 10 jaroj Luc Bendza, prezidanto de la Gabona Ushu-a
Asocio, partoprenis chiujn festivalojn de Shaolin. Li komencis
lerni la chinan ushu-on en la agho de 14 jaroj. Li amas ushu-on
kaj rigardas Chinion kiel sian duan hejmlandon. Kvankam afrikano,
li parolas chine tre flue. Li diris: "Chinio akiris la rajton
gastigi Olimpikojn, tio estas utila al ushu-o por esti ludata
en la Olimpikoj, char jhudo kaj taekwondo ambau estis akceptitaj
de Olimpikoj en Tokio kaj Seulo respektive." Demandite pri
sia edzeco, li respondis humure: "Mi ne edzighos, se ushu-o
ne estos akceptita de Olimpikoj."
Italino
Filosa Carmela akiris la championecon de tajghichuan-luktarto
en la chi-foja festivalo. Shi diris, ke shi estas duonchinino,
char en china universitato shi ellernis paroli chine kaj tajghichuan.
Shi ofte vizitis Chinion, tial shiaj mieno, esprimmaniero kaj
ech kutimoj chinighis. Shi diris, ke jam de la infaneco shi shatas
ushu-on. Shi opinias, ke tiu senghena, brava luktarto estas perfekta
sporto en la mondo, tial shi ekscitighis, parolante pri la ebleco,
ke ushu-o estos akceptita de Olimpikoj. Shi diris, ke jam antau
longe shi deziris tion, kaj shi kredis, ke ushu-o multe disvolvighos
en la tuta mondo.
Parolante
pri tiu problemo, Li Jie, prezidanto de la China Ushu-a Asocio,
diris, ke chinaj kaj alilandaj ushu-istoj faris grandan penadon
por la komuna deziro, ke ushu-o estu akceptita de Olimpikoj. En
1994 la Internacia Ushu-a Federacio farighis oficiala membro de
la Internacia Olimpika Komitato, sed tiam ne estis eble por ushu-o
havi la lokon sur ludkampo de Olimpikoj. La sukceso de la pekina
invito de Olimpikoj liveros bonan shancon por realigi tiun deziron.
Parolante
pri la favoraj kondichoj enkonduki ushu-on en Olimpikojn, Li Jie
diris: "Post fondigho de la Internacia Ushu-a Federacio en
1990, pli ol 80 membrolandoj kaj regionoj ekhavis la kondichojn
difinitajn de la Internacia Olimpika Komitato (IOK). Nun ni havas
alian favoran kondichon, ke nia belga kolego, membro de la plenuma
komitato de la federacio, estas samlandano de IOK-prezidanto Jacques
Rogge. Li diris, ke li liveros pli da materialoj pri ushu-o al
Rogge en la estonteco, por ke li pli multe konu la chinan ushu-on.
Li diris ankau: "Mi deziras, ke en la 21-a jc. la Olimpikoj
envolvu la chinan ushu-on."
Li
Jie diris, ke nun la Olimpikoj jam ampleksas multe da sportbranchoj,
tial aldoni novan sporton estas kompreneble malfacile. Kaj krome,
ankorau estas kelkaj konkretaj solvendaj problemoj, ekz. kiel
difini la disciplinojn de ushu-o, kiamaniere decidi ghiajn malfacilecon,
regulojn kaj jughajn metodojn. Li deziris, ke la ushu-ista rondo
faru konkretajn laborojn, serioze studu pri la ebleco enirigi
ushu-on en la Olimpikojn kaj aliaj problemoj. Li diris, ke Chinio
ne rajtas decidi tion, sed ech se estos centono da ebleco, ghi
chiamaniere penados por ghin realigi.