La
chinoj neniam forgesos la 13-an de julio 2001, char en tiu tago
Chinio sukcesis en invito de la Olimpikoj de 2008 en Pekino.
Tiam ne povis
sin deteni de larmoj iu maljunulo. Li estas He Zhenliang, gvidanto
de raportado de la Pekina Delegacio por Inviti la Olimpikojn en
2001. Neniu povas forgesi lian paroladon en la raportada kunveno.
Li diris: "Kiu ajn elekto estos farita hodiau, ghi kreos
historion. Sed la historion povas shanghi nur unu decido, kiu
enkondukos Olimpikojn en la landon kun plej granda loghantaro
unuafoje en la historio de Olimpikoj.Tiam chinoj servos al la
Olimpikoj per siaj kreivo kaj sindedicho. La decido momente diskonighos
tra la mondo, ghi signifas komencon de nova jarcento kaj unuigho
de la terglobo." Lia parolado profunde kortushis personojn
zorgantajn pri Olimpikoj.
He
Zhenliang estas la unua chino, kiu havas gravan oficon en la Internacia
Olimpika Komitato (IOK). Liaj influo, sperto kaj lingva nivelo
havas grandan reputacion. Por inviti la Olimpikojn al Pekino li
dedichis sian tutan energion. La sukceso malfacile akirebla estas
la plej alta laudo al la maljunulo.
He
Zhenliang konigis la Olimpikojn al Chinio kaj kunligis Chinion
kun la Olimpikoj. Kiam la nacia flago de Chinio estis hisita en
la Olimpika sportejo, nereteneblaj larmoj fluis el liaj okuloj;
kiam li pendigis la oran medalon sur la kolo de china sportisto,
li konsciis la valoron de Chinio en la Olimpikoj.
Dum
sia laborado en IOK He Zhenliang chiam propagandis chinajn kulturon
kaj filozofion pavimante vojon por pekina invito de Olimpikoj.
Antau la pekina invito de Olimpikoj en 1993 li vizitis diversajn
landojn propagandante Pekinon kaj la Olimpikojn tra la mondo.
Por tio li flugis entute 16-foje chirkau la terglobo. Lia prediko
pri Pekina invito de Olimpikoj altigis reputacion de Chinio en
la mondo. Kvankam Pekino ne sukcesis en 1993 kaj s-ro He tre malghojis,
tamen li kun rideto gratulis Australion pro ghia sukceso kaj kurahgigis
siajn kolegojn per spirito de la Olimpikoj.
Post
la malsukceso en 1993 He Zhenliang pli multe klopodis por Pekina
invito de Olimpikoj. Li shatis tenison kaj librolegadon, tamen
li ne tushis ilin en la pasinta unu jaro; li malsanighis, tamen
li ne havis tempon por viziti kuraciston; antau la pekina invito
de Olimpikoj li ech ne dormis antau meznokto.
Pri
la shanghighoj de Pekino en la pasintaj 8 jaroj He Zhenliang diris:
"En tiuj jaroj la ekonomio, vivnivelo, trafiko kaj medio
de Pekino plibonighis senprecedente kaj ankau ghia reputacio altighis
internacie. Dum la chi-foja invitado la pekina delegacio montrighis
pli faka kaj pli matura kaj la membroj de la delegacio chiam tenis
kvietan animstaton. Chinoj disvolvis la Olimpikan spiriton de
justa konkuro kaj reciproka respekto. Komitatanoj subtenintaj
Chinion persistis en sia elekto kaj tiuj nesubtenintaj Chinion
shanghis sian decidon. La sukceso de Pekino montras, ke la mondo
donis konfidon al Chinio. Chinio akiris pluajn respekton, konfidon
kaj favoron de la internacia socio.
He
Zhenliang faris grandegajn kontribuojn al la pekina invito de
la Olimpikoj de 2008 kaj rekompence la shtato donis al li la medalon
de dumviva honoro. Sed li diris: "Nenion mi postulas pro
la sukcesa invito de la Olimpikoj. Estos granda plezuro kaj kontento,
ke mi povas vidi la Olimpikojn okazontajn en Chinio.
Kiel
plenuma komitatano de IOK, He Zhenliang havas du dezirojn, kiujn
li daure klopodos por realigi: Makao membrighu al IOK; ushu-o,
tradicia china sporto, alighu al la Olimpikoj.