En
la 10-a de novembro Tiger Woods, la plej richa sportisto kaj la
plej bona gofludisto en la mondo, la unuan fojon vizitis Chinion
kaj partoprenis la golfdefian konkurson en Guanlanhu en Shenzhen,
Guangdong-provinco, Chinio. Ch. 10 mil golfmaniuloj propraokule
vidis sian idolon.
Woods
naskighis en 1975 kaj en la knabeco li jam montris sian talenton
de golfludo. En 1994 li farighis la plej juna championo de amatora
konkurso de golfludo en Usono. Li estas profesia ludisto ekde
1996, kaj dum la pasintaj jaroj li chiam okupis la unuan lokon
en la internacia konkurso. Ankau Jardan, nomata "fluganta
korbopilkisto", rigardas lin idolo. Woods estas la plej valora
stelo en la monda sporta rondo.
Li
estis invitita de la Guanlanhu-a Golfluda Asocio al Chinio, kio
profunde influos progresadon de la china golfludo kaj estos utila
por montri la kapablon de Chinio gastigi gravan internacian konkurson.
La
konkurso en Chinio dauris 2 tagojn. En la 10-a de novembro Woods
akceptis defion de 3 plej bonaj golfludistoj el la cheftero de
Chinio, Hongkong kaj Taiwan. En la konkurso kun 18 truoj la komenca
pilkofrapo de Woods estis forta, rekta kaj malproksim-atinga.
Sed en la 2-a loko li maltrafis kaj postighis. Estis mirinde,
ke en la lasta periodo liaj belaj pilkofrapoj helpis lin elturnighi
el la pasiva situacio, sed bedaurinde, pro tromalstrecho de la
pilkofrapo direktita al la lasta truo li gajnis la duan lokon
same kiel Zhang Lianwei el Chinio. La golfludisto el Taiwan gajnis
la 1-an lokon. Post la konkurso la 3 defiantoj admiris la grandan
memfidon de Woods montritan en la konkurso. En la 11-a de novembro
72 amatoraj golfludistoj el la cheftero de Chinio, Hongkong, Taiwan
kaj Singapuro partoprenis la maniulan defian konkurson kun Woods.
Chiu golfludisto ricevis la rajton de partopreno, paginte 80 mil
usonajn dolarojn.
Woods
ghojis pri sia vizito al Chinio, kaj la tereno de Guanlanhu kaj
entuziasmaj rigardantoj profunde impresis lin. Li varme laudis
la chinajn golfludistojn. Dum sia direktado al junaj chinaj golfludistoj
li rigardis belan pilkofrapon de 5-jara knabino kaj diris, ke
shi estis Woods la Dua. Li diris, ke lia vizito al Chinio bone
impresas lin kaj li volas reviziti tiun landon.