Chinaj
cheval-akrobatoj neniam partoprenis Olimpikojn, sed en 2008 ili
kiel gastigantoj espereble aperos en la konkurso de cheval-akrobatiko.
Rimarkindas, ke china cheval-akrobatiko jam havas konkuran forton
en iuj disciplinoj post klopodo en la pasintaj jaroj.
Jam
en la Unuaj Olimpikoj en 1896 cheval-akrobatiko enlistighis kiel
sportobrancho. Sed pro la malaltaj chevala kvalito kaj sportista
nivelo, malbona ekonomia stato kaj nekonformeco al la internacia
kriterio de kvaranteno la china cheval-akrobatika teamo restis
chiam ekster Olimpikoj.
En
la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la moderna cheval-akrobatiko
eniris en Chinion. Por proksimighi al la internacia kriterio la
china cheval-akrobatika teamo faris grandan klopodon. En novembro
de 2001 okazis la 9-a China Sporta Kunveno, kaj el la 12 cheval-akrobatikaj
teamoj 11 engaghis trejnistojn el fremdaj landoj. Krome 2 jughistoj
el Germanio kaj Francio estis la unuan fojon engaghitaj en la
historio de la cheval-akrobatiko de la china sporta kunveno. Plejparto
de la cheval-akrobatoj sin trejnis antau tio en Europo kaj uzis
purrasajn chevalojn el aliaj landoj.
Oni
nomas la cheval-akrobatikon nobela sporto. Ne nur la elekto kaj
nutrado de la chevaloj, sed ankau la ekipajho de la rajdistoj
bezonas grandan financan subtenon. Antau kelkaj jaroj Pekino starigis
cheval-akrobatikan teamon financitan de entrepreno. Granda parto
de la cheval-akrobatoj havas financan forton. En la sudo de Chinio
starighis pli ol 10 tiaj cheval-akrobatikaj kluboj.
En
la 9-a Sporta Kunveno de Chinio spektantoj tre interesighis pri
la cheval-akrobatiko kaj okupis chiujn sidlokojn de la sportejo.
Multaj telefonis al televidostacio por havi pli da scioj pri la
cheval-akrobatiko.
Kredeble,
la china cheval-akrobatiko havos pli grandan progreson en la estonteco
kun la disvolvigho de la china ekonomio.