La piedpilka klubo Shide de Dalian estas la plej forta piedpilka
klubo en Chinio. Ghia teamo plurfoje gajnis la championecon en
la lig-matchoj de la profesiaj piedpilkaj kluboj en Chinio. Sekve
de evoluado de piedpilka komerco, plimultighas chinaj komercaj
programeroj pri piedpilko. Antau nelonge kameruniaj knaboj membrighis
al Shide-klubo.
La
kameruniaj knaboj estis elektitaj el pli ol 200 malgrandaj piedpilkistoj
de Kamerunio. Oni opiniis, ke china klubo devas trejni chinajn
piedpilkistojn. Sed Shide-klubo rigardis trejnadon de kameruniaj
knaboj kiel komercan agadon: la knaboj el Afriko venis ghenerale
de malricha familio, sed estas pli talentaj ol chinaj knaboj.
La investo por la kameruniaj knaboj alportos pli da profito. La
faro de la klubo vigligos la chinan piedpilkan komercon.
Post
sia membrigho la knaboj ricevas bonan prizorgon kaj subvencion.
Por adapti ilin al la china medio, la klubo engaghis chin-lingvan
instruiston kaj organizis diversajn sociajn aktivadojn por ili.
Kiel kolonio de Francio, Kamerunio estis influita de la franca
kulturo. La klubo engaghis ankau francan trejniston, por ke ili
ne forgesu sian kulturon.
La
malrichaj kameruniaj knaboj komprenas la gravecon de la shancho,
kiu povas helpi ilin vastigi la vivspacon. En trejnado ili estas
rigoraj al si, agante lau la reguloj difinitaj de la Internacia
Piedpilka Federacio.