|           En 
              tiu fina stadio kun soldatoj, sur la shaktabulo restas nur soldatoj 
              kiel atakantoj. 
     En 
              la bildo 1, la rugha partio 
              povas venki tute egale, kiu movas shakpecon la unua. La metodo estas 
              jena: Kiam la nigra partio movas la nigran gvardianon malantauen, 
              la rugha soldato movighas antauen al la flanko sen gvardiano.
  En 
              la bildo 2, la forto de la rugha 
              partio estas malpli granda ol tiu de la nigra, sed la rugha partio 
              povas egaligi la ludon. La konkretaj pashoj estas jenaj: La rugha 
              soldato movighas de la 6-a linio al la 5-a, la nigra chefgeneralo 
              movighas de la 5-a al la 6-a; la soldato movighas de la 5-a al la 
              6-a, la chefgeneralo movighas de la 6-a al la 5-a; la soldato movighas 
              denove de la 6-a al la 5-a kaj la chefgeneralo -- de la 5-a al la 
              6-a; la soldato removighas de la 5-a al la 6-a. La rugha partio 
              egaligas la ludon per unu shakiga pasho kaj unu senfara. 
      En 
              la bildo 3, havante malpli superan 
              forton ol la nigra, la rugha partio povas ankorau egaligi la ludon. 
              Ghi la unua faras movon kaj retiras malantauen la gvardianon de 
              la 5-a linio al la 4-a, la nigra chevalo retirighas malantauen de 
              la 3-a al la 5-a; la rugha soldato sur la 4-a linio movighas unu 
              pashon antauen, la nigra chevalo movighas antauen de la 5-a linio 
              al la 7-a kaj shakigas la rughan chefgeneralon; la lasta movighas 
              de la 4-a linio unu pashon antauen, la nigra chevalo -- de la 7-a 
              linio antauen al la 8-a kaj refoje shakigas la rughan chefgeneralon, 
              kiu sur la 4-a linio retirighas unu pashon kaj la nigra chevalo 
              -- de la 8-a linio al la 9-a; la rugha soldato sur la 4-a linio 
              movighas unu pashon antauen kaj la nigra chevalo -- de la 9-a linio 
              al la 7-a; la rugha soldato movighas dekstren de la 4-a linio al 
              la 3-a kaj la rugha gvardiano -- de la 4-a linio al la palaca centro, 
              la nigra partio ne povas fari mortigan atakon. Se la nigra soldato 
              kaptas la rughan gvardianon, ankau ghi ne povas fari mortigan atakon. 
              Char ambau partioj ne povas venki unu la alian, tial ili pacighas. 
     En 
              la bildo 4, la tri soldatoj 
              de la rugha partio batalas kontrau la kompletaj nigraj gvardianoj 
              kaj elefantoj, ili ambauflanke baras al la elefantoj la vojojn kaj 
              fine venkas, kaptinte la du nigrajn gvardianojn per ofero de unu 
              soldato. La konkretaj movoj estas jenaj: La rugha soldato sur la 
              7-a linio movighas unu pashon antauen kaj la nigra gvardiano tion 
              faras de la 5-a linio al la 4-a; la rugha chefgeneralo movighas 
              dekstren de la 5-a linio al la 4-a, la nigra  gvardiano 
              movighas antauen de la 6-a linio al la 5-a; la rugha soldato movighas 
              dekstren de la 6-a linio al la 5-a kaj kaptas la nigran gvardianon, 
              la nigra gvardiano retirighas de la 4-a linio al la 5-a kaj kaptas 
              la rughan soldaton; la rugha soldato movighas dekstren de la 7-a 
              linio al la 6-a, la nigra gvardiano movighas antauen de la 5-a linio 
              al la 6-a; la rugha chefgeneralo movighas maldekstren de la 4-a 
              linio al la 5-a, la nigra elefanto movighas antauen de la 1-a linio 
              al la 3-a; la rugha chefgeneralo movighas maldekstren de la 5-a 
              linio al la 6-a, la nigra gvardiano retirighas de la 6-a linio al 
              la 5-a; la rugha soldato movighas dekstren de la 6-a linio al la 
              5-a, kaptas la nigran gvardianon kaj faras mortigan shakigon al 
              la nigra chefgeneralo.        |