|     Atako kun kanono 
              kiel chefa atakanto nomighas fina stadio kun kanono. 
     En 
              la bildo 1 la rugha partio havas 
              kanonon, kompletajn gvardianojn kaj elefantojn kontrau la charo 
              kaj soldato de la nigra partio kaj povas sin defendi kaj atingi 
              pacighon. La rugha partio povas movi liberajn shakpecojn. Nur se 
              ghiaj gvardianoj kaj elefantoj estas ne kaptitaj de la nigra soldato, 
              la nigra partio malfacile povas venki. Ech se la nigra partio kaptas 
              la rughajn gvardianojn au elefantojn oferante sian soldaton, la 
              rezulto estas ankorau pacigho.
     En 
              la bildo 2 la rugha partio faras 
              atakon per  kanono 
              kaj soldato kontrau la nigra partio kaj estas malfacile por ghi 
              gajni la venkon pro tio, ke la nigra partio havas kompletajn gvardianojn. 
              Sed la rugha partio movas sian kanonon al la centra linio kaj devigas 
              la nigran chefgeneralon forlasi la centran linion, tiam la rugha 
              partio oferas sian kanonon por kapti la du nigrajn gvardianojn kaj 
              per tio pavimas la vojon por sia venko. La konkretaj movoj estas 
              jenaj: La rugha kanono movighas de la 3-a linio la la 5-a, la nigra 
              gvardiano retirighas de la 5-a linio al la 6-a; la rugha chefgeneralo 
              sur la 4-a retirighas unu pashon, la nigra chefgeneralo movighas 
              de la 5-a al la 4-a; la rugha chefgeneralo movighas de la 4-a al 
              la 5-a, la nigra gvardiano movighas antauen de la 4-a al la 5-a; 
              la rugha kanono movighas de la 5-a al la 8-a, la nigra gvardiano 
              movighas antauen de la 5-a al la 6-a; la rugha kanono sur la 8-a 
              retirighas tri pashojn, la nigra gvardiano retirighas de la 6-a 
              al la 5-a; la rugha kanono movighas de la 8-a al la 2-a, la nigra 
              gvardiano movighas antauen de la 5-a al la 6-a; la rugha kanono 
              sur la 2-a movighas du pashojn antauen, la nigra gvardiano sur la 
              6-a retirighas al la 5-a au movighas antauen al la 5-a; la rugha 
              kanono movighas de la 2-a al la 5-a kaj sukcesas kapti la nigran 
              gvardianon. La rugha partio oferas unu kanonon por kapti la du nigrajn 
              gvardianojn, la nigra chefgeneralo neniel povas sin movi kaj estas 
              venkita. 
     En 
              la bildo 3 la rugha partio kun 
              kanono kaj soldato batalas kontrau la nigra partio kun unu elefanto 
              kaj venkas per soldato maldekstre kaj  chefgeneralo 
              dekstre, barante la vojon de la nigra elefanto per sia kanono. La 
              konkretaj pashoj estas jenaj: La rugha soldato movighas de la 5-a 
              al la 6-a kaj la nigra chefgeneralo sur la 5-a -- unu pashon antauen; 
              la rugha kanono sur la 8-a movighas kvar pashojn antauen kaj la 
              nigra chefgeneralo sur la 5-a -- unu pashon antauen; la rugha chefgeneralo 
              sur la 4-a movighas unu pashon antauen kaj la nigra chefgeneralo 
              sur la 5-a retirighas unu pashon; la rugha soldato sur la 6-a movighas 
              unu pashon antauen, la nigra chefgeneralo sur la 5-a retirighas 
              plian pashon; la rugha kanono movighas de la 8-a al la 6-a, la nigra 
              elefanto retirighas de la 3-a al la 1-a; la rugha kanono movighas 
              de la 6-a al la 8-a, la nigra elefanto retirighas de la 1-a al la 
              3-a; la rugha kanono sur la 8-a movighas du pashojn antauen kaj 
              la nigra chefgeneralo sur la 5-a -- unu pashon antauen; la rugha 
              chefgeneralo sur la 4-a movighas unu pashon antauen, la nigra chefgeneralo 
              sur la 5-a retirighas unu pashon; la rugha soldato sur la 6-a movighas 
              unu pashon antauen, la nigra chefgeneralo trovighas en senelirejo 
              kaj estas morte shakigita. 
     En 
              la bildo 4 la nigra partio posedas 
              kompletajn gvardianojn kaj  elefantojn, 
              la rugha partio havas nur kanonon kaj soldaton, tial la venko ghenerale 
              estas malfacile akirebla por la rugha partio. Sed la rugha partio 
              venkas artifike manovrante siajn kanonon kaj soldaton. La konkretaj 
              pashoj estas jenaj: La rugha soldato sur la 5-a movighas unu pashon 
              antauen kaj kaptas la nigran elefanton, la nigra elefanto movighas 
              de la 7-a al la 5-a kaj kaptas la rughan soldaton; la rugha kanono 
              movighas de la 2-a al la 5-a, neniu el la nigraj shakpecoj povas 
              movighi kaj la nigra partio estas venkita. Au la rugha soldato sur 
              la 5-a movighas unu pashon antauen kaj kaptas la nigran elefanton, 
              la nigra gvardiano movighas antauen de la 5-a al la 4-a; la rugha 
              kanono sur la 2-a movighas sep pashojn antauen, la nigra gvardiano 
              retirighas de la 4-a al la 5-a; la rugha chefgeneralo sur la 6-a 
              retirighas unu pashon, la nigra gvardiano movighas antauen de la 
              5-a al la 6-a; la rugha soldato movighas de la 5-a al la 4-a kaj 
              kaptas la nigran gvardianon, la nigra chefgeneralo sur la 5-a movighas 
              antauen unu pashon; la rugha kanono sur la 2-a retirighas unu pashon, 
              la nigra chefgeneralo sur la 5-a retirighas unu pashon; la rugha 
              soldato sur la 4-a movighas unu pashon antauen kaj la nigra gvardiano 
              -- antauen de la 6-a al la 5-a; la rugha kanono movighas de la 2-a 
              al la 5-a kaj kaptas la nigran gvardianon, la nigra elefanto movighas 
              antauen de la 7-a al la 9-a; la rugha kanono sur la 5-a retirighas 
              du pashojn, la nigra elefanto movighas antauen de la 9-a al la 7-a; 
              la rugha kanono movighas de la 5-a al la 4-a, la nigra elefanto 
              retirighas de la 7-a al la 9-a; la rugha kanono movighas de la 4-a 
              al la 2-a, la nigra efefanto retirighas de la 9-a al la 7-a; la 
              rugha kanono sur la 2-a movighas du pashojn antauen por shtopi la 
              vojon de la nigra elefanto, la nigraj chefgeneralo kaj elefanto 
              neniel povas sin movi kaj estas venkita. 
 
   |