|    En 
              tiuj finaj stadioj, sur la shaktabulo restas nur charo kiel la chefa 
              atakanto.
  En 
              la bildo 1 la rugha partio per 
              charo batalas kontrau la nigra partio kun chevalo kaj du gvardianoj 
              kaj venkas, artifike kaptinte la nigrajn gvardianojn. La konkretaj 
              pashoj estas jenaj: La rugha chefgeneralo movighas de la 5-a linio 
              al la 4-a, la nigra chefgeneralo sur la 6-a linio retirighas unu 
              pashon; la rugha charo movighas de la 4-a al la 2-a, la nigra chefgeneralo 
              movighas de la 6-a al la 5-a; la rugha chefgeneralo movighas de 
              la 4-a al la 5-a, la nigra chefgeneralo movighas de la 5-a al la 
              6-a; la rugha charo sur la 2-a movighas kvar pashojn antauen kaj 
              shakigas la nigran chefgeneralon, la nigra chefgeneralo sur la 6-a 
              movighas unu pashon antauen; la rugha chefgeneralo movighas de la 
              5-a al la 4-a, la nigra partio devigite movas sian gvardianon antauen 
              de la 5-a al la 4-a; la rugha charo movighas de la 2-a al la 6-a 
              kaj kaptas la nigran gvardianon, la nigra gvardiano retirighas de 
              la 4-a al la 5-a; la rugha charo sur la 6-a retirighas unu pashon, 
              la nigra partio devigite retiras sian chefgeneralon unu pashon; 
              la rugha charo movighas de la 6-a al la 5-a kaj kaptas la alian 
              nigran gvardianon. La nigra partio estas venkita. 
  En 
              la bildo 2 la rugha partio per 
              unu charo batalas kontrau la nigra partio kun chevalo kaj du elefantoj. 
              La nigra partio defendas sin per chenaj elefantoj por atingi pacighon, 
              sed la rugha partio venkas, unue artifike kaptinte la nigran chevalon 
              kaj poste unu elefanton. La konkretaj pashoj estas jenaj: La nigra 
              chefgeneralo movighas de la 5-a al la 6-a, la rugha charo movighas 
              de la 6-a al la 5-a; la nigra chevalo movighas antauen de la 5-a 
              al la 7-a, la rugha charo sur la 5-a retirighas tri pashojn por 
              kapti la chevalon; la lasta retirighas de la 7-a al la 8-a, la rugha 
              charo movighas de la 5-a al la 4-a kaj shakigas la nigran chefgeneralon; 
              la nigra chevalo movighas antauen de la 8-a al la 6-a, la rugha 
              chefgeneralo movighas de la 5-a al la 4-a; la nigra chefgeneralo 
              movighas de la 6-a al la 5-a, la rugha charo sur la 4-a movighas 
              unu pashon antauen kaj kaptas la nigran chevalon; la nigra chefgeneralo 
              sur la 5-a retirighas unu pashon, la rugha charo sur la 4-a movighas 
              du pashojn antauen kaj shakigas la nigran chefgeneralon; la lasta 
              sur la 5-a movighas unu pashon antauen, la rugha chefgeneralo sur 
              la 4-a movighas unu pashon antauen; la nigra chefgeneralo sur la 
              5-a movighas unu pashon antauen, la rugha charo movighas de la 4-a 
              al la 5-a kaj shakigas la nigran chefgeneralon; la lasta movighas 
              de la 5-a al la 4-a, la rugha chefgeneralo movighas de la 4-a al 
              la 5-a; la nigra chefgeneralo sur la 4-a retirighas unu pashon, 
              la rugha chefgeneralo sur la 5-a movighas unu pashon antauen; la 
              nigra elefanto movighas antauen de la 9-a al la 7-a, la rugha charo 
              movighas de la 5-a al la 3-a kaj kaptas la nigran elefanton. 
  En 
              la bildo 3 la rugha partio per 
              unu soldato kaj charo batalas kontrau la nigra partio kun charo. 
              Shajne la du partioj ne povas venki unu la alian, sed la rugha partio 
              lerte okupas la centran linion per sia chefgeneralo kaj akiras la 
              venkon. La konkretaj pashoj estas jenaj: La rugha partio movas sian 
              chefgeneralon sur la 4-a unu pashon antauen, tio shajne estas sencela 
              pasho, sed fakte shlosila por la venko. Char unupasha retirigho 
              de la nigra chefgeneralo sur la 4-a au movigho al la 5-a ne povas 
              helpi la nigran partion eviti malvenkon, la nigra charo ne povas 
              movighi antauen kaj devigite forlasas la centran linion. Tiel la 
              rugha partio venkas, uzante sian soldaton. 
  En 
              la bildo 4 la rugha partio batalas 
              per charo kaj chevalo kontrau la nigra partio kun du elefantoj, 
              du soldatoj kaj charo. La rugha partio shajne estas en malfavora 
              situacio, sed la rughaj charo kaj chevalo faras kunan atakon senchese, 
              kaptas la nigran soldaton sur la 4-a linio kaj venkas fine. La konkretaj 
              pashoj estas jenaj: La rugha chevalo retirighas de la 7-a al la 
              6-a kaj shakigas la nigran chefgeneralon, la lasta movighas de la 
              5-a al la 4-a; la rugha charo movighas de la 4-a al la 6-a kaj kaptas 
              la nigran soldaton, la nigra soldato sur la 6-a movighas unu pashon 
              antauen; la rugha chevalo movighas antauen de la 6-a al la 4-a kaj 
              shakigas la nigran chefgeneralon, kaj chi tiu movighas de la 4-a 
              al la 5-a; la rugha charo sur la 6-a movighas kvin pashojn antauen 
              kaj faras mortigan shakigon al ghi.
       |