Unua-pagho>> Socio >> Modo

 

 

 

 


Tekruchoj el purpura terakoto

Flegado

de WA NA

     Chinoj alte taksas flegadon de jadajhoj kaj tekruchoj el purpura terakoto. Ili karesas per siaj manoj tiujn objektojn au ameme vishas ilin per mola tuko. En iliaj okuloj tio povas animi la objektojn. Post longa tempo tiuj kruchoj radias je bela brilo. Se oni ne tushas ilin dum 2-3 monatoj, ili farighas malviglaj. Kaj se oni denove ilin karesas, ili denove radias kvazau animitaj.

     Kiun teon oni devas infuzi en la tekrucho el purpura terakoto? Antau chio oni preferas Wulong-teon produktitan en Dongding, Taiwan-provinco, kaj poste Wulong-teon kaj Tieguanyin-teon produktitajn en Fujian kaj fine brunan teon, char Wulong-teo kaj Tieguanyin-teo havas larghajn kaj dikajn foliojn, richajn je tegraso. Koncerne la brunan teon, ghi ja estas mallarghfolia, sed kun bona tegraso. Ili chiuj estas fermentigita teo, mezvarma kaj la infuzajho el tia teo estas helrugha. Tio estas utila al kolorigo de la krucho. El multaj specoj de bruna teo la plej bona estas tiu produktita en Yixing, kiu estis tributo en Qing-dinastio. Kaj plie, la Yixing-a bruna teo kaj tekrucho el purpura terakoto estas produktajhoj sub samaj geografiaj kaj fizikaj kondichoj. Ja estas malutile infuzi verdan teon en tekruchoj el purpura terakoto, char tia teo estas malvarmiga kaj tauga por varma somero. La trinkajho el verda teo infuzita en tia krucho farighas adstringa post surmeto de la kovrilo kaj ne plu havas la originan guston de verda teo, tial oni ne infuzas verdan teon en kovrilhava krucho.

     Estas bone, se oni infuzas teon per fontakvo, kiu estas klara kun neniu fiodoro. Oni devas doni grandan atenton al flegado de tiaj kruchoj, alie la koloro kaj odoro de la krucho multe malbonighas. Se oni deziras, ke la tekrucho el purpura terakoto estu tre bona, oni devas doni grandan atenton al ghia flegado.

Aprezado
Konservado