Lau formoj, la tekruchoj el purpura terakoto povas dividighi en
du specojn, t.e. dekoraciaj kaj simplaj. La dekoraciaj tekruchoj
havas formojn de naturaj animaloj kaj vegetaloj, kiaj umefloro,
bambuo, lotusfloro kaj rano. Tiaj kruchoj estas delikataj, utilaj
kaj al praktika uzado kaj al dekoraciado kun bonaugura enhavo, bela
kaj ne troiga. La simplaj tekruchoj havas geometrian formon, rondan
au kvadratan kun neniu ornamajho sur la eksterajho. Por jughi la
kvaliton de la terkrucho el purpura terakoto oni devas atenti la
dikecon de la korpo kaj kovrilo de la krucho. Se la krucho estas
kvadrata, ghia ekstero devas esti glata, ne konkava. Se ghi estas
ronda, ghi ne devas esti maldika kaj ghiaj busho kaj tenilo devas
esti harmoniaj kun la krucho.
La
kruchoj el purpura terakoto estas destinitaj por infuzi teon, tial,
tenante kruchon je tenilo, oni sentas komforton. Oni devas chiam
teni la kruchon je la tenilo, alie la varmega akvo povas damaghi
la manon.
Por prijughi la kruchon oni devas atenti ankau la spacon inter ghiaj
busho kaj kovrilo. La spaco inter la busho kaj kovrilo ne devas
tro granda nek tro malgranda. Se oni shancelas la kruchon dekstren
kaj maldekstren, audighas delikata sono de reciproka frapeto, do
la spaco estas konvena. Se la krucho estas ronda, la kovrilo kaj
busho devas havi la saman cirklocentron. Se la krucho estas kvadrata,
la kovrila rando devas havi la saman linion kun ghia busho.
Flegado
Konservado
|