"Modaj
mezaghaj virinoj" estas determinitaj por 30-40-jaraj blakkolumaj
virinoj. Reklamistoj klasifikas komercajhojn lau ilia gracia kvalito,
kaj komercistoj cerbumas por allogi ilin al siaj vendajhoj. Pro
tio la konsumado de la "modaj mezaghaj virinoj" pli kaj
pli multkolorighas en kosmetikado, sveltigado, korpo-ekzercado k.s.
Por rompi la limigon de agho kaj reteni la junecon, ili klopodas,
char ilia enspezo estas suficha por efektivigo de iliaj deziroj:
Ili vizitas la plej avangardajn beligejojn por ke ilia hauto brilu
kiel tiu de 20-jarulinoj, ili vizitas sveltigejojn, kie oni povas
kiel eble plej rapide forigi grason en ilia abdomeno, ili estas
malavaraj por acheti multekostajn brustoformilojn kaj koksoformilojn,
por ke ilia svelteco povu esti sama kiel tiu de junulinoj. Sekve
post laboro tiuj virinoj denove lokalizas sian vivon. Ili scias,
ke juna aspekto alportos al la vivo neatenditajn shancojn.
La
nomo "blankkoluma charmulino" estas suficha por ekspliki,
ke profesiaj virinoj de tiu kategorio estas sociaj, sed ne naturaj,
ke ili similas al shvebanta songho kaj japanaj donacoj lukse pakumitaj.
Tial la reala vivo de la blankkolumaj charmulinoj estas fokuso de
modaj gazetoj.
Oni
opinias, ke estas plej facile "lukri monon de virinoj",
kaj fakte estas pli facile lukri monon de virinoj de 30 jaroj. Agho
de 30 jaroj por la nunaj virinoj ne estas dislimo, sed ili konscias,
ke la kosmetikado de la vizagho estas plej grava. Kosmetikajhoj
de mondfamaj markoj jam ne povas kontentigi ilin, kaj ili sin turnas
al pli altnivela beligado kaj sveltigado. En beligejo ili demetas
chiajn shajnigojn kaj ghuas chion lau sia placho. Sed 20-jaraj fraulinoj
shajne ne estas pagipovaj por tio. Sinbeligado de "modaj mezaghaj
virinoj" komencighas de kosmetikado de la vizagho, kaj tio
estas la plej grava pasho en ilia konsumado. Antau forlaso de la
hejmo ili kosmetikas sian vizaghon kaj de tio komencighas ilia bona
humoro tra la tuta tago.
Modo
de tiuj mezaghaj virinoj montrighas ankau en ilia dieto. Kion ili
prenas che matenmangho? Chu panon au frititan ovon? Ne, tute ne.
Ili prenas nur tason da kacho el infana rizfaruno kaj lakto. La
agrabla gusto kaj suficha nutro liveras al ili kaloriojn necesajn
por mateno. Krome ili prenas ankau legomojn, nigran rizon kaj ovoflavon.
Nutrajhoj por beboj plachas ankau al ili.
Kiam
ili rigardas malnovajn fotojn, ili shatas kompari siajn fotojn kun
tiuj de la patrino. Che la komenco ili intencas nur trovi sian similecon
kun la patrino. Sed fine ili trovas, ke ili, en agho de 32 jaroj,
aspektas multe pli junaj ol la patrino en la agho de 25 jaroj. Tion
decidas ne sole vesto, sed chefe la spirita stato kaj epoka atmosfero.
La patrina generacio estis sinprema kaj singardema, sed ilia generacio
estas vigla kaj liberanima.
Bona
klereco
|