La
sindetenemo de la "modaj mezaghaj virinoj" montrighas
ankau en ilia gracia konduto kaj klereco. En interparolado ili chiam
montras rideton, atente auskultas kaj neniam urghas esprimi sin,
nek interrompi la interparolanton. Che manghtablo ili montras shaton
al chiuj pladoj, kiujn la kompano elektas. Dum manghado ili pushas
al la kompano la pladon, kiun la kompano shatas, kaj che konto ili
kviete auskultas proponon de la mastro. Se ili sin amuzas post mangho,
ili nur silente trinketas, kio impresas, ke ili venas ne por kanti
sed por auskulti. Se oni petegas ilin kanti, ili surprizas per sia
bela vocho kaj bona kantado. Ilia gracia konduto kaj klereco rezultas
de ilia "reshargo" - lerni pianludon au baleton. Tia konsumo
faras tiujn 30-jarajn virinojn gracie kvietemaj kaj komprenemaj,
kiaj knabinoj ne povas esti. Pro sia bona klereco "modaj mezaghaj
virinoj" ricevas respekton de kolegoj kaj amikoj en sia laboro
kaj vivo.
La
juna koro de "modaj mezaghaj virinoj" ne kontraudiras
al maturigho de la intelekto kaj kresko de sperto. Ili tenas scivolemon
kiel knabinoj. Progreso de la ekonomio, altigho de vivnivelo, facileco
de komunikado, strebo al beleco kaj felicha vivo, pli kaj pli kuraghigata
personeca vivmaniero... chio tio levas la junecon de la virinoj.
Moda
konsumado
|