Poemo
kun kvin ideogramoj en chiu verso, unu el la chefaj formoj de la
klasika china poezio, formighis en Han-dinastio (206 a.K. - 220
p.K.). La popolkantoj de Yuefu de Han-dinastio prenis chefe tiun
formon. Influate de la popolkantoj de Yuefu, literaturistoj
de Han-dinastio imite verkis multajn poemojn kun kvin ideogramoj
en chiu verso. La "Dek Nau Antikvaj Poemoj" estas tiaj
verkoj. Ili kulminis en la poemoj kun kvin ideogramoj en chiu verso
de la literaturistoj de Han-dinastio kaj markis ghian maturighon.
Jam
perdighis la nomoj de la verkintoj de la "Dek Nau Antikvaj
Poemoj". Xiao Tong, kronprinco de Liang-regno (502-557 p.K.)
de la Sudaj Dinastioj (420-589 p.K.) kolektis ilin en la "Krestomatio"
kompilita de li sub la titolo "Dek Nau Antikvaj Poemoj",
kaj tiele ghi farighis la propra nomo por tiuj 19 poemoj.
La
poemoj ne estis verkitaj de unu sama poeto nek en sama tempo. Lau
la enhavo kaj stilo oni konjektas, ke ili estis verkitaj de mezaj
kaj subaj literaturistoj en la posta periodo de la Orienta Han-dinastio
(25-220 p.K.). La poemoj spegulis de diversaj flankoj la psikon
de la verkintoj antau la baldau venonta granda tumulto de la socio,
montris iliajn aflikton kaj kontraudirojn pro la neefektivigeblaj
deziroj en reala vivo, ilian profundan suspiron kaj maltrankvilon
pro la mallongeco de la homa vivdauro kaj la fluga paso de la tempo.
Tiuj poemoj kun peza sentimentaleco prezentas mallarghajn temojn
kaj pro tio ne havas altan ideologian valoron. Tamen ili estas signifaj
por konado pri la historio. Aliflanke la asimilo de la nutrajhoj
de popolaj kantoj kaj la alta klereco de la autoroj dotis la poemojn
per aparta arta stilo. Dank'al tio la "Dek Nau Antikvaj Poemoj"farighis
modeloj por la fruperiodaj lirikaj poemoj en la china literatura
historio.
Granda
parto de la "Dek Nau Antikvaj Poemoj" temas pri aflikto
pro malsukceso en la ambicio kaj pri la chagreno pro la realo. Tion
kauzis en certa grado la malsukceso de la autoroj en promocio. La
poetoj ofte esprimis en siaj verkoj emociighon pro la mallongeco
de la homa vivdauro. Iu skribis en sia poemo:
Inter la chielo
kaj la tero vasta,
Homo vivas kiel trapasanto hasta.
Alia suspiris, ke
En la universo vivas
homo,
Kiel er' de polvo en ciklono.
Kaj tria veis, ke
Eterne alternadas
la sezonoj,
Matena roso estas viv' de l' homoj.
Tamen
la sama emocio venis de malsamaj sintenoj. Iuj instigis sin debuti
laueble pli frue kun senmorta "honoro". En la poemo "Charo
Hezitas en Orientigho" la autoro esprimis sian impreson pri
la shanghighoj viditaj sur la hejmenrevena vojo kaj emociighis che
la penso, ke tro rapide venas al homo la maljuneco. Tamen la poeto
ne estis deprimita pro tio. Li skribis:
Por chio estas
propra prosperhoro,
Tardighon sekvas chiam nur bedauro.
Ne estas homo shtono au metalo,
Kiel do povas chiam bati l' koro?
La vivo efemeras en normalo,
Valoras do akir' de vivogloro.
La
versajhoj aprobas, ke oni devas fari ian meriton en sia mallonga
vivdauro. La autoro de la poemo "Veture el la Nordorienta Pordo"
pensis malsame. En la poemo li skribis, ke ankau sanktulo mortas
kiel ordinarulo, do estas stulte klopodi por farighi sanktulo. Li
opiniis, ke chio en la homa vivo estas vanta, sekve oni ne bezonas
klopodi en sia ambicio kaj strebi al "gloro". Li opiniis,
ke nur luksaj vestajhoj kaj frandajhoj estas la plej realaj ghuoj.
Analogaj verkoj estas "Homa Vivo Dauras Malpli ol Cent Jarojn"
kaj "Orienta Urbomuro Alta kaj Longa".
Se kurtas tag'
kaj longas morna nokto,
Kial ni ne promenu kun kandelo?
Por ghui l' vivon ja ne perdu tempon,
Kial preteri shancon en prefero?
En
tiaj versajhoj plievidentas pasiveco kaj dekadenco.
Iuj
el la poemoj pri deprimigho pro malsukceso en la ambicio kaj afliktigho
pro la socia realo spegulis patoson de la verkintoj, kiuj ne volis
resti sur malalta socia pozicio kaj klopodadis por promociigho,
sed malsukcesis en tio. En "Abunda Festeno Hodiau" trovighas
tiaj versoj:
Kial ne sur cheval'
galopi al la celo,
Por preni gravan lokon sur la tero?
Kial do resti stagne en mizero
Kaj chiam baraktadi en sufero?
Por
chasi altan rangon kaj renomon multaj el la literaturistoj de Han-dinastio
migris aliloken por lerni au oficistighi, kio farighis moro. Tiu
socia fenomeno spegulighis ankau en la "Dek Nau Antikaj Poemoj".
Tiuj poemoj temantaj pri migrantoj kaj sopirantaj virinoj konsistigis
grandajn procentojn de la poemoj.
Unu
el la chefaj artaj karakterizajhoj de la "Dek Nau Antikvaj
Poemoj" estas ilia lirikeco. La kutima metodo estas kontrastigi
per afero au objekto, kunfandi sentojn kaj medion. Ekzemple la poemo
"Stelo Bovisto* en Foro" priskribas ekskluzive pejzaghon
kaj enknedas sentojn en la versojn. Shajne la poemo priskribas nur
du stelojn (Steloj Bovisto kaj Teksistino) sur la chielo, sed fakte
esprimas aflikton de geamantoj en la homa mondo pro la disigho.
La plej gravaj versoj por la lirikeco estas:
Dum tuta l' tago
shi** malmulte teksis,
Komencis shi per pluv' da larmoj plori.
...
Che l' bordoj de la streta Arghentfluo***,
Ne povas ili ech interparoli.
Kvankam
la versoj priskribas nur la teksistinon kaj la medion, ili tamen
fidele esprimas la profundan aflikton de la geamantoj pro la disigho.
En la poemo "Arghenta Lumo de la Luno" rolas migranto.
En nostalgio la migranto sendormis en kulvualo privershita de la
arghenta lunlumo. En la kvieta luna nokto pli turmentis lin la hejmsopiro
kaj li levighis, pashadis en la chambro kaj murmuris al si mem:
Kvankam migrado
estas plezurplena,
Ja preferindas frua hejmreveno.
La
brila luno vershis sian arghentan, frostan lumon sur la plankon.
Li iris el la chambro kaj rigardis chirkauen, sed krom la tero prilumita
de la luno nenion vidis. Do al kiu vershi la hejmsopiron? Larmoj
nerimarkite malsekigis la bruston de la kitelo. Escepte de la unuaj
du versoj, la ceteraj esprimas nur sentojn. La pejzagho de hela
luna nokto fandighas en la sentoj, kaj el tio reliefighas viveca
homfiguro sendorma pro nostalgio.
Esprimi
penson de la autoroj pere de priskribo de detalajhoj en la vivo,
por ke la lirikaj poemoj havu pli da eposeco, estas alia arta karakterizajho
de la "Dek Nau Antikvaj Poemoj", kion ekzemplis poemo
"Domego en la Nordokcidento¡" La poemo priskribas
malsukcesinton en shtatoficistigho, sed la priskribo ne estis rekte
direktita al la afliktigho de la autoro pro la talento nerimarkita
kaj lia malsukceso en la shtatoficistigho. La poemo priskribas aprecadon
de kantado en domego, esprimante simpation al la kantanto:
Ne tiom nin chagrenas
mem la kanto,
Kiel pokeco de la komprenantoj.
Pere
de tio la poemo montras, ke la auskultanto kaj la kantanto komprenas
unu la alian pro sia samsorteco, kaj tiel senrezerve elvershas la
morozecon de la autoro pro la malbona sorto. Che la fino de la poemo
la autoro esperis, ke li kaj la kantanto kune farighos cignoj kaj
libere flugos sur la chielo. Dank' al la finalo de la poemo reliefighis
kaj pliklarighis la figuro de la poeto, kiu strebadis en sia ambicio,
tamen ne trovis simpatiulon. Poemoj, kiuj montras la psikon kaj
skulptas karakterizan homfiguron pere de priskribado de konkretaj
aferoj en la vivo, ne estas malmultaj el la "Dek Nau Antikvaj
Poemoj". Tion atestis "Jarfino en Frosto", "Frosto
en Frua Vintro", "Amato de Malproksimo" k.c.
La
tria arta karakterizajho de la "Dek Nau Antikvaj Poemoj"
estas tio, ke tiuj poemoj heredis la bonan tradicion de la "Libro
de Poezio" kaj "Poezio de Chu", lerte uzis metaforojn
por kontrastigo de sentoj kaj aludon profunde pensigan. Tion bone
ekzemplis "Bambuo Kreskas Solece". La poemo elvershas
la aflikton de novedzino pro la longa disigho tuj post geedzigho.
Aperis en la poemo plurfoje metaforoj per vegetaloj. Che la komenco
la poemo komparas la heroinon kun "bambuo solece kreskanta".
Poste metaforo "kuskuto implikighas kun usneo****" prezentas
la amon de la novgeedzoj. Sed la edzo migris foren senrevene, kaj
shi devis sole pasigi jarojn de bela juneco en morna sopiro. Vershante
shian malghojon kaj plendon, la poemo komparas shin kun hisopo kaj
orkideo. La poemo aludas shian charman junecon per "disvolvighanta
floro brilanta" kaj shian chagrenon pro la paso de la juneco
per
Se l' floron oni
plukos tro malfrue,
Velkighos ghi samkiel herb' autuna.
La
distingighaj metaforoj konkrete priskribas la mornan korstaton de
la heroino.
La
lingvajho de la "Dek Nau Antikvaj Poemoj" estas simpla
kaj natura, sen troa poluriteco, tamen en rafinita sugesto. Tio
estas alia distingigha karakterizajho de la "Dek Nau Antikvaj
Poemoj". Ghenerale dirite, tiuj poemoj konservas en si la simplecon
kaj naturecon de popolkantoj, kaj enkorpigas la seriozecon kaj atentemon
de la verkintoj.
*
Stelo Bovisto, china nomo por la stelo Altairo en la konstelacio
Aglo, dum la stelo Teksistino, china nomo por la stelo Vego en
la konstelacio Liro. En china mito la Teksistino estas fenio sur
la chielo. La Bovisto kaj Teksistino geedzighis, sed poste ili
disighis pro la malhelpo de la Chiela Reghino.
** Shi aludas feinon Teksistino sur la chielo, edzino de la Bovisto.
*** Arghenta Rivero estas china nomo por la Lakta Vojo.
**** Usneo, vegetalo latine kiel Usnea logissima, speco
de musko.
Rilata
artikolo:
El
la "Dek nau antikvaj poemoj"
|