Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Ora tempo por prozo (I)

de MEI ZHI

    Chirkau la 14-a jc. a.K. aperis en Shang-dinastio la plej fruaj skriblingvoj kaj iom poste la unuaj prozaj verkoj. La tiamaj prozaj verkoj dividighis en kvar grupojn. La unua grupo estas auguraj notoj sur testudaj sheloj kaj bestaj ostoj, kiujn oni trovis en Anyang de Henan-provinco en 1898. Tiuj notoj estis faritaj de la kortego de Shang-dinastio antau pli ol 3 mil jaroj. La dua estas antikva libro, kia "Superaj Klasikajhoj". Ghi nombras dokumentojn, nomumojn, dekretojn k.a. de suverenoj de Shang-dinastio, kaj la lingvajhoj estis malfacile kompreneblaj. La tria grupo estas skribajhoj pri meritoj, premioj k.a. de nobeloj, kaj ghenerale gravuritaj sur bronzajhoj. La kvara grupo estas "Printempo kaj Autuno". Fakte ghi estas kroniko de Lu-duklando kun registritaj eventoj de Zhou-kortego, Lu-duklando kaj aliaj regnoj en la periodo de 722 ghis 481 a.K. Sed la lingvajhoj estas tro simplaj kaj fragmentaj, similaj al titoloj de modernaj novajhoj.

Prosperigho de la prozo

     Post tio aperis unua prosperigho de la prozo de Chinio.

    En la lastaj jaroj de la periodo de Printempo kaj Autuno kaj la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj Regnoj (ch. la 4-a jc. a.K.) Chinio spertis agitantan transiron de sklavismo al feudismo. Dekadencis la sklavposedantoj-nobeloj, dume bienula klaso iom post iom fortighis. En la komplikaj bataloj sur la terenoj de politiko, milito kaj diplomatio, por defendi siajn interesojn, chiuj klasoj kaj socirondoj bezonis resumi historian sperton kaj lecionojn kaj demonstri siajn starpunktojn. Krome, la klasa polarizigho formis novan socirondon el intelektuloj. Malgrau ilia komplika deveno, ili chiuj estis erudiciaj. Post longtempa aneksa militado, en la situacio de tendenco de unuigho de la teritorio de Chinio, intelektuloj estis alte taksataj de diversaj fortoj de la socio, kaj regnestroj kaj korteganoj kolektis che si multe da intelektuloj kiel subulojn. La intelektuloj, kvankam ne havantaj konkretan oficon, povis senghene diskuti pri la shtataj aferoj kaj montri siajn opiniojn, char ili reprezentis la interesojn de diversaj klasoj kaj socirondoj, kaj sekve formighis karakterizaj skoloj. Ili disputadis, persvadis, instruis kaj verkis chiu sur sia propra starpunkto. En tio aperis la situacio de "Konkurado de Cent Skoloj", kaj sekve naskighis novtipaj prozaj verkoj.

    La stato, en kiu aperis la prozaj verkoj, karakterizis la prozon mem: Historiaj prozaj verkoj kun celo resumi la historiajn spertojn kaj eseoj de diversaj skoloj aperintaj en "Konkurado de Skoloj". Ilia apero kaj iom-post-ioma maturigho markis oran tempon de la china prozo. Tamen la tiamaj prozaj verkoj ne estis beletraj, char la historiaj notoj estis kronikaj verkajhoj pri eventoj, kaj eseoj de diversaj skoloj estis filozofiaj kaj politikaj. Sed tiuj eseoj estis verkitaj en beletraj manieroj, kaj ili povas esti rigardataj kiel literaturajhoj kun alta valoro.

La tri plej sukcesaj prozajhoj en la china historio

     Historiaj prozaj verkoj estis nomataj ankau kronikaj verkoj. Surbaze de grandnombraj historiaj arkivoj, kortegaj historiografoj de la regnoj kompilis el ili librojn plenajn de politikaj, militaj kaj diplomatiaj eventoj de la regnoj kaj ankau paroladoj de regantoj kaj konsilistoj. La tri plej sukcesaj el la historiaj prozajhoj estis "Zuo Zhuan" (Kroniko de Zuo), "Guo Yu" (Kroniko de Regnoj) kaj "Taktikoj de Militantaj Regnoj".

    La libro "Zuo Zhuan", registrajhoj de gravaj eventoj en la periodo de 722 ghis 454 a.K., formighis en la komenco de la periodo de Militantaj Regnoj. Pri ghia verkinto estas pluraj konjektoj. Iuj asertis, ke la verkinto estis Zuo Qiuming de Lu-duklando de la periodo de Printempo kaj Autuno. Aliaj opiniis, ke la verkinto estis historiisto kaj prozisto en la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj Regnoj.

    En "Zuo Zhuan" estas eminentaj artikoloj pri militado. Preskau al chiu kampanjo la libro donas komentarion pri la karaktero kaj kauzo, ankau la priskribo de la bataloj estas sukcesplena.

    "Batalo inter Qi- kaj Lu-duklandoj che Changshao" estas multe legata eseo kun alia tilolo "Cao Gui pri Milito". En la komenco de la artikolo la autoro per kelkaj vortoj priskribis la dangheran situacion de Lu-duklando minacata de malamikoj. Militisto Cao Gui petis audiencon che regnestro Zhuanggong kaj demandis lin, sur kiu li bazos la venkon de la milito. En la interparolo Zhuanggong diris, ke kvankam li ne povis mem zorgi chiujn kazojn, tamen li serioze traktis tiujn aferojn. Kaj tiam Cao Gui laudis lian politikon kaj asertis, ke Zhuanggong povas gajni la militon dank' al la subteno de pli da popolanoj. Post tio, kvardek vortoj vivece ampleksis la tutan proceson de la reatako, persekutado kaj venko de la armeo de Lu-duklando. En la fino de la artikolo Cao Gui komentariis la kialojn de la venko de la malforta Lu-duklando super la potenca Qi-duklando: "Militon decidas kuragho. Che la unua tamburado la armeo de Qi-duklando estas ekscitita je la kuragho. Che la dua tamburado la batalvolo malfortighis, kaj che la tria ghi tute malaperis. La malamikoj perdis la batalvolon, dume ni, energioplenaj, gajnis la venkon."

    La artikoloj en "Zuo Zhuan" estas lertaj en priskribado de homoj kaj iliaj karakteroj pere de parolo kaj ago. Ghi povas klare figuri personojn en kelkaj frazoj. Tion ekzemplas rakonto pri la fugho de Chong'er, filo de Xiangong. Xiangong, regnestro de Jin, persekutis kronprincon Shensheng ghis lia sinmortigo kaj nomumis alian filon Xiqi kronprinco. Konsciinte sian dangheran situacion, Chong'er fughis en Qi-duklandon. Regnestro Huangong de Qi edzigis lin kaj donacis al li okdek chevalojn. Sekve Chong'er intencis enloghighi en Qi-duklando. Sed liaj sekvantoj ebriigis lin kaj forportis lin de tie. Li migris 19 jarojn ekster sia patrujo kaj fine revenis sian hejmlandon kaj farighis regnestro. La artikolo fidele priskribas la proceson de la shanghigho de nobelido senambicia en heroon ambician kaj strebeman.

    "Venko de Zheng Zhuanggong super Duan en Yan" bildigas tri personojn de malsamaj karakteroj. La artikolo rakontas pri la konflikto kaj intrigado por reganteco inter Zheng Zhuanggong kaj liaj patrino kaj frato. Kiam la patro de Zhuanggong estis en regado lia patrino Jiang intencis nomumi lian pli junan fraton Duan kronprinco, sed ne sukcesis. Post kiam Zheng Zhuanggong surtronighis, Duan do komencis ekspansiigi sian influsferon. Zhuanggong shajnigis sin indiferenta por la faroj de la patrino kaj frato. Sed tuj kiam Duan ekribelis, li senkompate subigis sian fraton. En la rakonto la autoro vivece bildigis la maljustan preferon kaj arbitrecon de Jiang, la arogantecon de Duan kaj insidemon kaj kruelecon de Zhuanggong. La priskribo de Zhuanggong estas tre sukcesa. Li intence toleris sian fraton fari krimon por atendi shancon ekstermi lin. Duan malvenkis kaj la patrino estis ekzilita. Zhuanggong jhuris ke li volas vidi la patrinon nur transmonde. Sed poste li intervidighis kun la patrino en tunelo, kio plene malkovris lian hipokritan vizaghon.

    "Guo Yu" registris eventojn de Guo-kortego kaj ghiaj dependantaj regnoj de 967-453 a.K. Ghis nun oni ne povis identigi la verkon. Oni konjektas, ke ghia autoro vivis en la unuaj jaroj de la periodo de Militantaj Regnoj.

    "Guo Yu" registris historiajn faktojn kun akcento de paroloj. Pere de argumentoj kaj interparoloj de historiaj personoj en diversaj politikaj aktivadoj, klare montrighis iliaj trajto, karaktero kaj politikaj tendencoj.

    "Taktikoj de Militantaj Regnoj" estas kolekto de historiaj materialoj de la periodo de Militantaj Regnoj ampleksanta historiajn eventojn en 230 jaroj. La autoreco ne estas identigita.

    "Taktikoj de Militantaj Regnoj" ampleksas la batalojn inter la konsilianoj de la militantaj regnoj kaj koncernajn strategiajn dispoziciojn kaj persvadajn parolojn. Ghi karakterizighas per lerteco en registrado de eventoj. Priskribante parolon kaj polemikon, la autoro shatis troigadon kaj aldoni sian propran eksplikon, kio elokventigis la argumentadon. "Taktikoj de Militantaj Regnoj" notis multajn persvadajn parolojn, kiuj plene montris la ruzan retorikecon de la persvadistoj. Multaj artikoloj entenas grandan kvanton da belaj kaj vivaj vortoj ofte aranghitaj en paralelismo, kio dotis la artikolon per agita forto. Kaj la artikoloj ankau estis saghe poluritaj ghis plena rafiniteco. Estas "Admonado de Zou Ji al regho de Qi-regno pri Akcepto de Kritiko" el la chapitro "Taktikoj de Qi-regno". La chiam legata verko estas nerefuteble konvinka pro sia alegoria rezonado.

    En "Taktikoj de Militantaj Regnoj" oni povas trovi, ke chiuj korteganoj kaj konsilianoj povis libere esprimi siajn opiniojn kaj argumenti pere de parabolo. Estas famaj paraboloj "Pentri Serpenton kun Piedoj", "Tragedio de Galinago kaj Rivermitulo" k.a., kiuj faris la admonadon pli konvinka.

    La sukceso de "Taktikoj de Militantaj Regnoj" estas ankau en sentoplena kaj rafinita priskribado de homoj. En la chapitro "Taktikoj de Yan-regno" estas historio pri murdisto Jing Ke. Kronprinco Dan de Yan-regno sukcesis fughi de Qin-regno en sian patrujon. Tiam Qin-armeo intencis aneksi Yan kaj la trupoj jam atingis la landliman riveron Yishui de Yan. Kronprinco Dan volis malhelpi la invadon de la malamikoj kaj sendis Jing Ke murdi la reghon de Qin. La plej emocia sceno de la rakonto estas adiauo honore al Jing Ke. Jing Ke estis ekironta, kaj kronprinco Dan kaj la intimaj amikoj alvenis en blankaj vestoj por adiaui lin. Veninte al la rivero Yishui, unu el liaj amikoj ekludis muzikilon kaj Jing Ke ekkantis lau la takto. La kantado farighis pli kaj pli tragika kaj emocia, ke chiuj cheestantoj ekploris. Jing Ke kantis plue: "Siblas vento super la frosta Yishui-rivero, la bravulo tuj foriros sen reveno." La kantado farighis korshira, chiuj adiauantoj montris grandan indighon kontrau la invadantoj. Jing Ke forveturis sen retrorigardo. La priskribo estas vere kortusha.

Rilata artiko:
Admonado de Zou Ji al la regho Weiwang de Qi-regno pri akcepto de kritiko