La
prozajhoj de diversaj skoloj en la Periodo de Printempo kaj
Autuno kaj tiuj de Militantaj Regnoj multe superis la historiajn,
chu en kvanto, chu en enhavo kaj arta nivelo. Tiuj prozajhoj
naskighis en la procedo de "Disputado de cent skoloj"
kun reprezentantaj verkoj, kiaj "Analekto de Konfuceo",
"Laozi", "Mozi", "Menceo", "Zhuangzi",
"Xunzi", "Hanfeizi" k.a.
La
prosperigho de prozajhoj de diversaj skoloj en Chinio koincidis
kun la ora florado de la antikva helena filozofio, en kiu
aperis unu post alia grandaj filozofoj Sokrato, Platono kaj
Aristotelo. Dume la chinaj filozofoj kaj iliaj verkoj brilis
kiel la helenaj.
La
unua menciinda el la prozajhoj de diversaj skoloj estas "Analekto
de Konfuceo", libro el notoj pri la ideologio kaj agado.
Konfuceo, Lu-regnano en la lastaj jaroj de la Periodo de Printempo
kaj Autuno, estis eminenta erudiciulo kaj fama politikisto
kaj edukisto en antikva Chinio. Lia ideologio entenas du flankojn,
nome lia sinkonformigo al la socia evoluo kaj civiliziteco
kaj lia penado por defendi la tradiciajn sociordon kaj etikon.
Malsukcesa
en sia ambicio, Konfuceo vojaghis al multaj lokoj dum sia
tuta vivo por propagandi siajn politikojn, sed estis malmultaj
interesighintoj. Sian maljunecon li pasigis hejme per instruado.
Laudire li havis 3 mil dischiplojn. Post sia morto Konfuceo
pli kaj pli famighis, ke li estis adorata de la postaj regantoj
kiel ideologia instruisto kaj sanktulo kaj ke la de li fondita
konfuceanismo estis prenita kiel la gvida penso por la chinoj
dum longa feudisma socio.
"Analekto
de Konfuceo", kompilita de dischiploj de Konfuceo, entenas
liajn parolojn kaj notojn pri liaj agadoj, kaj tiujn de liaj
dischiploj. La paragrafoj estas mallongaj kun ideogramoj dekkelkaj
ghis kelkcentaj, tamen la enhavoj -- tre richaj inkluzivantaj
politikajn opiniojn, edukajn principojn, etikojn kaj virtan
memkulturadon. La libro estas plena de sagha konsiderado kaj
sperta resumo de Konfuceo pri la reala vivo de homoj.
La
libro karakterizighas per sia abundeco de maksimoj. Ekzemple
"Ghusta takso pri sia scio estas vera scio" prezentis
lian ghustan sintenon pri scio. "Lernado sen pensado
kondukas al konfuzo; pensado sen lernado al danghero"
montris la dialektikan interrilaton inter lernado kaj pensado.
"Oni konas la frostoeltenemon de pinoj post alveno de
vintro" estas filozofia resumo pri liaj richaj spertoj
de la vivado. La libro estas abunda je tiaj maksimoj, tre
popularaj por la china popolo.
"Analekto
de Konfuceo" karakterizighas ne nur per profunda kaj
preciza penso, sed ankau per viveca priskribado de homoj.
Kelkvorta skizo en la verko jam vivigis la priskribitajn figurojn.
Multaj chapitroj en "Analekto de Konfuceo" estas
priskribado pri Konfuceo kaj liaj dischiploj. Unu el la chapitroj
estas noto pri la interparolo de Konfuceo kaj liaj dischiploj
pri ilia ambicio. Antau la komenco de interparolo Konfuceo
diris, ke ili ne estu timemaj en interparolo pro tio, ke li
estas multe pli agha ol ili. La tiama Konfuceo estis modesta,
indulgema kaj afabla instruisto. Tamen alifoje li estis tre
rigora. Foje unu el liaj dischiploj Zaiyu fordormis la tagmezon,
kaj Konfuceo riprochis lin, ke li estas "putra ligno
neskulptebla kaj kaduka muro nekalkebla".
En
"Analekto de Konfuceo" estis anekdoto pri du ermitoj.
Foje Konfuceo kaj lia dischiplo Zilu demandis al ili pri vojo.
Sed anstatau doni helpon, la du ermitoj mokis ilin, ke ili
ne bezonas demandi pri vojo, char ili bone konas vojojn, vojaghante
kaj persvadante chie. Ili diris al Zilu: "Preferinde
por vi estas, ke vi ermitighu anstatau sekvadi Konfuceon."
Chi tie la verko vidigis senzorgajn kaj orgojlajn ermitojn
per la vortoj "ili kaj faras kampan laboron kaj parolas
kun la demandantoj".
"Laozi"
kaj "Zhuangzi" estas du gravegaj verkoj de taoisma
skolo. Taoismo estas malsama ol konfuceanismo. Taoistoj ne
tre atentis la konkretajn sociajn problemojn sed akcentis
esploradon pri la kosma ontologio. En tiu flanko taoismo estis
iom simila al la okcidenta filozofio.
Laozi
estis fondinto de taoismo. Lia verko "Laozi" alinomita
kiel "La Etikoj" el 5 mil ideogramoj estas tre lakona
tamen richa je filozofia rezonado.
Zhuangzi,
post Laozi, estis same fama kiel Laozi kaj portis pli elstaran
karakterizajhon. En la verko "Zhuangzi" legighas
artikoloj ne nur de Zhuangzi, sed ankau de posteuloj. Zhuangzi
pledis por absoluta sinkonformigo al la naturo kaj oponis
kontrau homa intenca ago. Li ne shatis rangecon kaj richecon.
Li emfazis sin konformigi al si mem kaj agi lau sia karaktero,
kaj preferis sin vivteni mizere per farado de pajlaj sandaloj,
ol esti altrangulo.
La
artikoloj de Zhuangzi estas tre richaj je imago kaj lertaj
en eksplikado de produnda filozofio pere de buntaj fabloj.
Tio estis tre okulfrapa trajto de liaj artikoloj.
Unu
el la ofte cititaj artikoloj en "Zhuangzi" estas
"Senghena Ekskurso". La artikolo konsistas chefe
el roloj en serio da historiaj mitoj kaj priskribado pri la
objektoj de la homa mondo. La artikolo priskribas gigantan
birdon peng, polvon, Liezi povantan flugi en vento kaj senmortan
Peng Zu (legenda persono, laudire vivis 800 jarojn). Peng
estis giganta birdo, kaj per flugilfrapo ghi povis levi ondon
3 mil li-an (li, china mezurunuo de longo, egalas
al duonkilometro) kaj rapide flugi en altecon de 90 mil li-oj.
Ghi dorse portis la chielon kaj flugis libere, kun kiu neniu
birdo povis sin kompari. Liezi estis figuro malsama ol karnuloj,
kiu povis leghere flugi senhalte duonmonaton sur la chielo.
Pere de tiuj metaforoj Zhuangzi esprimis siajn filozofiajn
vidpunktojn pri la prefero de senghena plezura ekskurso ekster
la homa mondo kaj pri strebo al libereco. En la artikolo li
diris, ke kvankam peng kaj Liezi havas supernaturan forton,
ke ili povas libere agi en la mondo, tamen ilia libereco ne
estas absoluta, char ili chiuj devas atendi "ion",
nome eksteran kondichon -- venton. Do kio estas la vera libereco?
Lau Zhuangzi tio estas integra intermiksigho de la universo
kaj la memo, sen memo, sen strebo al famo kaj rango; nur tiele
oni povas atingi la medion por "senghena ekskurso".
La filozofia penso de Zhuangzi estas tiel rezonita pere de
serio da metaforoj.
Alia
tre shatata fablo el "Zhuangzi" estas "Bovdistrancho".
Ghi rakontis pri kuiristo lerta en distrancho de bovoj. Shajne
la rakonto penis pruvi, ke oni lertighos nur post ripetada
praktiko kaj kompleta kono de objektiva legho. Sed fakte pere
de la metaforo Zhuangzi intencis montri sian filozofian penson
pri la vivado, nome en la vivo oni devas lerte eviti kontraudirojn.
Plejparto
de la prozajhoj de Zhuangzi rompis la formon de simpla noto
de parolo kaj farighis fakaj disertacioj kun fokusita argumento.
Kaj liaj prozajhoj per forta romantika odoro produnde influis
la postan literaturon.
Alia
influhava reprezentanto de la skoloj estis Menceo. Li, samtempulo
de Zhuangzi kaj la plej autoritata reprezentanto de konfuceanisma
skolo en la mezo de la Periodo de Militantaj Regnoj, famighis
per sia retoriko, kio klare montrighas en lia verko "Menceo".
Ghi estas multe malsama ol la "Analekto de Konfuceo",
kvankam ghi estas prozoforma notajho de paroloj. La polemikoj
en dialogoj aplikis klarajn kaj sentoplenajn vortojn, kaj
ofte pelis siajn rivalojn en senelirejon ghis kapitulaco au
kompleta konsternigho.
En
"Menceo" estas anekdoto. Foje regnestro Xuanwang
de Qi-regno ordonis liberigi buchotan bovon shajnigante sin
simpatia. Tiam Menceo kaptis la shancon por "ataki"
la regnestron je lia regado. Li diris: "Via favoro atingas
ech brutojn, sed la regnanoj akiris nenian favoron de vi.
Kial?" Ne donante al la regnestro tempon por respondi,
li daurigis sian kritikon: "Vi mobilizis la tutan armeon
al risko je la vivo por ataki najbarajn regnojn. Chu nur tio
estas por vi plezuro?" La demandoj devigis la regnestron
diri, ke li ne povis preni tion kiel plezuron. La rakonto
plene montris la akrecon de la kritiko de Menceo.
En
la periodo de "Xunzi" kaj "Hanfeizi",
la prozajhoj de diversaj skoloj proklamis la finon de ora
tempo por prozo. "Xunzi" kaj "Hanfeizi"
ne atingis la nivelon de la elokventeco de la filozofiaj verkoj
de Aristotelo, tamen ilia rezonado estis solida kaj logika,
kaj la prozajhoj estis pli rafinitaj kaj pli longaj: Ghuste
pro tio iliaj politikaj polemikaj artikoloj pli malproksimighis
disde literaturo. Tial, lau la vidpunkto de literatura disvolvigho,
ilia influo estis multe malpli granda ol "Analekto de
Konfuceo", "Zhuangzi" kaj aliaj verkoj.
Bovdistrancho
|