Qu
Yuan estis la unua patriota poeto en la china historio. Li
naskighis ch. 340 a. K. en Chu-regno, en la mezaj jaroj de
la Periodo de Militantaj Regnoj.
Qu
Yuan vivis ghuste en la ora tempo de prozo de Chinio, tamen
li farighis ne prozisto, sed poeto.
Pri
tio mi interpretu per la kultura tradicio de Chu-regno, kiu
situis en la suda parto de Chinio, kaj kies kulturo kaj tiu
de centra Chinio apartenis al malsamaj kategorioj. La kulturo
de centra Chinio estis oficiala kaj akcentis pri personoj
kaj praktiko; dum tiu de suda Chinio estis shamana kaj kredis
je dioj kaj fantomoj kaj estis imagricha. En la Periodo de
Militantaj Regnoj, pro longatempaj militoj kaj asimilado,
ambau kulturoj de la sudo kaj nordo kunfandighis, tamen konservante
chiu siajn proprajhojn, kion pruvis la prosperighinta prozo
de la nordo. Dume en Chu-regno furoris shamanismo, kaj en
kultado shamanoj kantis, dancis kaj ludis muzikon por amuzi
la diojn. Samtempe, post longtempa disvolvigho la popolaj
kantoj atingis altan nivelon. En tia medio Qu Yuan, multe
influita de la popola kanto, cherpis multajn materialojn el
popolaj kultaj kantoj. La plej klaran ekzemplon ludis lia
"Nau Odoj", (En la china lingvo "nau"
havas signifon "multaj".) La vortuzado kaj metriko
portis freshajn karakterizajhojn de popola kanto. La verkoj
de Qu Yuan estis novtipaj poemoj prilaboritaj kaj reformitaj
surbaze de la popola kulturo de Chu-regno, sekve de tio la
posteuloj nomis liajn verkojn "Poezio de Chu". Kaj
en pli vasta senco, chiuj tiatipaj verkoj kreitaj de posteuloj
de Qu Yuan estis nomataj ankau "Poezio de Chu".
Deveninte
de aristokrato, Qu Yuan estis tre diligenta en studo kaj erudicia,
elokventa. Kiam li estis juna, lin tre shatis la regho de
Chu-regno Huaiwang. Kroniko notis, ke li estis grava kortegano
ranganta nur sub chefministro. "En la kortego li estis
konsultata de la regho pri shtataj aferoj, kaj ekster la kortego
li akceptis alilandajn delegitojn kaj dukojn." Tio atestis,
ke li estis plene konfidata de la regho Huaiwang. En la longdaura
aneksa militado Chu-regno jam disvolvighis en unu el la plej
potencaj regnoj, kaj nur Qin-regno povis rivali kun ghi. Se
Chu-regno aliancighus kun aliaj regnoj por kontraustari al
Qin-regno, ghi povus unuigi Chinion. Qu Yuan amis sian patrujon
kaj esperis, ke Chu-regno potencighos kaj unuigos la tutan
Chinion. Li firme staris por aliancigho kun la kompare malgrandaj
regnoj kaj persone vizitis Qi-regnon kaj kontraktis kun ghi
pri aliancigho. Samtempe li konsilis al Huaiwang fari reformadon
en la regno kaj persone ellaboris novajn leghojn.
Sed
lia politiko estis oponita de Nanhou, la edzino de Huaiwang,
kaj altrangaj korteganoj Princo Zilan kaj Yin Shang. Ili senchese
kalumniis Qu Yuan antau la regho. La stulta regho tamen kredis
ilin, eksigis Qu Yuan je la ofico kaj poste ekzilis lin. En
tiu tempo Huaiwang perfidis la interkonsenton kun Qi-regno,
kredis la trompan promeson de Qin-regno pri "donaco de
300-kilometra teritorio de Qin al Chu" kaj amikighis
kun Qin. Sed fine Huaiwang akiris neniun colon da tero kaj
male trompite veturis al Qin-regno kaj mortis tie kiel malliberulo.
Pereis ankau Chu-regno. Antau la fakto, ke la popolo baraktis
en mizero, kaj la shtaton minacis pereo, Qu Yuan povis fari
nenion por savi la patrujon. Li dronis en granda malghojo
kaj indigno. Fine li esprimis en versoj sian profundan amon,
indignon, alvokon kaj akuzon. Liaj fortaj sentoj ondis kiel
mughanta torento de diluvo.
Qu
Yuan mortis la kvinan tagon de la kvina monato en 278 a.K.
lau la tradicia china kalendaro. Laudire, li venis ekzilite
al Miluo-rivero, kun velka vizagho kaj malorda hararo. Li
verkis poemon "Sopiro al Changsha" kaj poste sin
dronigis en la rivero Milio, pendiginte sur si shtonegon.
Qu
Yuan restigis al la posteuloj dudekkelkajn verkojn. La verko
"Nau Elegioj" enhavas nau poemojn: "Spleno
pro la Paseo", "Travado de Rivero", "Malghojo
pro Pereo de Ying', "Sopiro", "Odo pri Mandarino"
k.a. La poemoj chefe esprimis lian idealon, malkashis kaj
kritikis la malluman politikon de Chu-regno. La versajhoj
estis kolektitaj kaj kompilitaj de posteuloj en la Okcidenta
Han-dinastio, kaj titolitaj per "Nau Elegioj". Alia
verko de Qu Yuan, "Nau Odoj", konsistas el 11 poemoj.
Supre mi jam diris, ke la verko devenis de kultaj kantoj de
la popolo, estas versajhoj pri dioj. En "Nau Odoj"
oni povas renkonti diojn de la suno, nubo, rivero, monto kaj
martiroj. La dioj en la versajhoj havis unuflanke superhoman
potencon, kaj aliflanke ghojon kaj malghojon same kiel karnuloj.
Iuj el la versajhoj priskribis ankau amaferon de dioj, kio
donis al la versajhoj romantikan charmecon. Alia verko "Demandoj
al la Chielo" estis freshe karakteriza en skribmaniero.
La frazoj chiuj el kvar ideografiajhoj estas animskuaj. La
poeto faris 170 demandojn pri la naturo, mitoj kaj legendoj.
Pere de kritiko al la tradicia ideologio kaj la socia realo,
la poeto aludis sian malkontenton al la aktuala socio. La
versajhoj ampleksis multajn branchojn de la scioj, kio montris
lian eruditecon.
La
plej fama el la verkoj de Qu Yuan estas "Lamento".
La senmorta brila majstrajho el 373 versoj kun 2490 ideografiajhoj
estas la plej longa politika lirika poemo en la antikveco.
La poemo rakontis la kialon de la melankolio de la autoro
kaj lian profundan maltrankvilon. Oni povas rigardi la poemon
autobiografio de Qu Yuan.
La
vivo de Qu Yuan estis tragedia. En la tuta vivo la poeto senchese
strebis al la idealo, tamen senchese malsukcesis. Pere de
la priskribo de la proceso de strebado, eliluziigho kaj persista
strebado de la autoro, "Lamento" esprimis lian noblan
idealon, bolantan pasion, modlis virtan kaj imponan figuron
de la heroo. Samtempe, pere de rakontado pri siaj spertajhoj,
la poeto malkashis la malluman realon de Chu-regno, kio des
pli forte prezentis liajn malghojon pro la nacio kaj popolo
kaj neshanceleblan lojalecon al ili.
"Lamento"
povas esti dividita en du partojn. La unua duono temas chefe
pri la pasintajho kaj maljusta trakto al la poeto. La versajho
ripetfoje esprimis lian politikan idealon "promocii virtulojn
kaj talentulojn, eviti ekarton per fadenliniilo". Tial
la poeto tre atentis pri memkulturo, kiel li esprimis en versajhoj,
li "havas multajn belajn virtojn, kaj samtempe ankau
charman aspekton". Cetere la poeto kulturis sin mem "trinkante
matene rosojn sur magnolioj, manghante vespere florpetalojn
de krizantemoj". En plena pasio, la poeto esperis, ke
la regho Huaiwang povos preni antikvajn eminentajn regantojn
Yao kaj Shun kiel siajn ekzemplojn kaj cherpi lecionojn el
la pereo de la kruelaj regantoj Jie kaj Zhou, por konduki
la regnon sur la vojon al potencigho. Por realigi sian idealon,
li diris kun ekscitigho al Huaiwang: "Forigu la malvirtojn
dum la juneco, kaj shanghu la leghojn praktikatajn".
Li maltrankvilighis, ke la tempo forpasis neniun atendante.
Kiam li elrevighis, li indigne plendis kontrau Huaiwang, kiu
tute ne rimarkis lian lojalecon kaj anstataue kredis kalumnion
kontrau li. Li kritikis la reghon, ke li estas tro kaprica.
Li samtempe riprochis ankau la konspirulojn, ke ili estas
jhaluzaj kaj kalumniaj. Tamen en la marcho de mallumo la poeto
neniom cedis. Li komparis sin kun aglo, "La aglo neniam
miksas sin inter ordinarajn birdojn, kio heredighas de antikve".
Li preferis morti en floroj ol vivi en koto. Li diris, ke
li timas nenian minacon, ech se oni radumus lin. En la versajho
klare vidighas figuro de majesta kaj nobla poeto.
La
dua duono koncentre priskribis la esploradon de la poeto pri
la estonta vojo kaj ankau montris la virton de nefleksebleco
de la autoro. "La vojo estas longe longa, mi esploros
supre kaj malsupre". Retrorigardante la historion, li
prezentis por ekzemplo plurajn eminentajn regantojn kaj iliajn
brilajn sukcesojn en la historio, pli profunde eksplikis sian
politikan idealon kaj penis admoni Huaiwang apliki liajn proponojn.
Sed kiam li trovis nenian shancon por disvolvi sian talenton,
nek samideanon, li imagis al si chielan regnon, kie li povus
realigi sian politikan idealon. Tamen tio estis revo. Li do
akceptis la admonon de shamano Ling Fen kaj decidis forlasi
la patrujon por daurigi sian esploradon. Kiam li levighis
kaj estis baldau forlasonta la patrujon, li rigardis al la
tero de la patrujo kaj sentis profundan doloron. Li tiel priskribis
en la versajho: "La livreuloj bedauras, la chevaloj lantighas,
ili haltas en hezito kun chirkaurigardo". En la anima
kontraudiro la poeto decideme restis. La poemo abrupte finighis
chi tie.
"Lamento"
estas brilega, romantikisma majstrajho. La poemo karakterizighas
per libera imago, brava troigo kaj mistere bela fantazio.
En la poemo estas multaj mitoj, legendoj, historiaj personoj
kaj naturaj fenomenoj, kiuj teksis jen misteran mondon, je
imponan pentrajhon. Ekzemple, en priskribado de sia esplorado,
li prenis fenikson kiel sian charon, jadan kiel chevalon.
Matene li ekveturis de Jiuyi-monto kaj vespere atingis Kunlun-monton.
Li trinkigis la chevalon che la baseno, kie sin banis la suno,
kaj ligis la chevalon al la arbo de kie levighas la suno.
Li havis sian gvardion el la veturigisto de la luna dio, venta
dio kaj buntaj feniksoj. Li frapis je la pordo de la Dio sur
la chielo kaj li petis belan knabinon sur la tero. Li augusrigis
Ling Fen, kaj ankau petis la sorchiston Wuxian venigi diojn...
Grandnombraj
metaforoj en la poemo plidensigis la romantikisman koloron.
La poeto ofte komparis bonajn objektojn kun aromaj herboj
kaj belulinoj. Cetere li skribis en la poemo, ke li ornamis
siajn vestojn per diversaj aromaj floroj kaj herboj, au faris
por si vestojn el folioj kaj floroj de lotuso. Per tiuj metaforoj
li esprimis sian noblan virton. Li metafore komparis suverenojn
kaj subulojn kun geamantoj, flatemajn korteganojn kun fiherboj
kaj rabobirdoj, jhaluzon de la maliculoj kun tiu de virinoj
al belulino, kaj strebon al idealo kun sercho de belulino.
La
poemoj de Qu Yuan metis la bazon por la china romantikisma
literaturo. Pro siaj majstrajhoj Qu Yuan ghuas eternan honoron.
Travado
de rivero
|