La
fu-o estas unu el la literaturaj formoj, esence prozo
intermiksita kun poezio, kiu aperis en la Periodo de Militantaj
Regnoj (403-221 a.K.) kaj prosperis en Han-dinastio (206 a.K.
-- 220 p.K.).
La
fu-o evoluis el la poezio de Chu kaj disvolvighis sub
ghia influo. Post kiam Han-dinastio unuigis la tutan landon,
la literatura formo de la poezio de Chu estis akceptita de
la tuta lando kaj iom post iom disvolvighis en la fu-on.
Komence de Han-dinastio, oni nomis la fu-on kaj la
poezion de Chu kune cifu-o, sed esence la tiama fu-o
heredis la karakterizajhojn de la poezio de Chu kaj malmulte
diferencis de ghi. En la mezo de la Okcidenta Han-dinastio
(206 a.K. -- 25 p.K.) la poezio de Chu kaj fu-o disighis
en stilo. La fu-o estis malpli lirika, sed pli argumenta
kaj pli rakonta ol la poezio de Chu. Ghi estis pli proza ol
la lasta.
La
fu-o karakterizighas per ghiaj retoriko, ritmo, ekstravaganca
priskribado kaj intermiksigho de poezia kaj proza trajtoj.
La fu-oj de Han-dinastio disvolvighis en du kategoriojn,
nome longan fu-on kaj mallongan fu-on. La mallonga
fu-o chefe estas verkajho lirika kaj elvershanta la
sentojn. Plejparto de la fu-oj apartenas al la kategorio
de la longa fu-o. Per ekstravaganca metodo la longa
fu-o chefe priskribas urbojn, palacojn, ghardenojn
kaj luksegan dibochadon de imperiestroj kaj princoj. Che la
fino de la fu-oj la verkintoj kutime aldonas mallongan
paragrafon por eufemisma admono. Tamen tio estas hipokrita
esence. La longa fu-o ghenerale estas richa je enhavo,
bela antitezo kaj paralelismo. Kaj aliflanke, la fu-oj
en la posta periodo ne havis verajn sentojn, tro akcentis
rafinitecon de lingvajhoj kaj imitadon kaj ofte estis troigaj,
tamen ne devas esti neglektataj kaj neataj la loko de la fu-oj
en la literatura historio kaj ilia influo sur la evoluo de
la posta literaturo.
La
prospero de la fu-o en Han-dinastio ne povis disighi
de la kondichoj de la tiamaj politiko, ekonomio k.a. La socia
akumulado de richajhoj, milita ekspansiigo kaj senprecedenca
unuigho de la lando en Han-dinastio ebligis al la fu-verkistoj
distrumpeti la hegemonion de Han-dinastio per diversaj temoj.
La karieroj de imperiestroj, la pompeco de palacoj en la chefurbo,
la orgio de reganta kliko farighis temoj por la fu-verkistoj.
Kaj cetere, pluraj imperiestroj de Han-dinastio shatis fu-ojn,
kio akcelis la prosperon de la fu-oj.
En
la 70-80 jaroj post la fondigho de dinastio la reprezentaj
fu-verkistoj kaj iliaj chefaj verkoj estis Jia Yi kaj
liaj "Funebre al Qu Yuan" kaj "Odo al Strigo",
Mei Cheng kaj lia "Sep Aferoj Edifaj".
Jia
Yi, naskita en 201 a.K., estis tre eminenta politikisto kaj
literaturisto en la komenca periodo de Han-dinastio. En la
agho de dudekkelkaj jaroj li prezentis kompleton da doktrinoj
pri politiko kaj legha sistemo, en kio plene montrighis lia
politika talento. Sed ghuste pro tio, li estis malakceptita
de korteganoj kaj malpromociita tajfu (titolo de nominala
senpova ofico por altrangaj mandarenoj au korteganoj) de la
princo de Changsha. Li tre chagrenighis pro sia maljusta malpromocio.
Dum la vojagho al Changsha, che Xiangshui-rivero, li skribis
"Funebre al Qu Yuan". En tiu fu-o li esprimis
sian admiron kaj simpation al Qu Yuan kaj elvershis sian korprematecon
kaj malkontenton. La verko estis imitajho de verkoj de Qu
Yuan kaj forme kaj stile. Foje, dum lia restado en Changsha,
strigo flugis en la domon de Jia Yi. La birdo, kiel simbolo
de malfelicho lau tieaj loghantoj, vekis che li melankolion,
kaj li verkis la fu-on "Odo al Strigo", per
kiu li esprimis sian malcedemon kaj bedauron pro la nerimarkita
talento.
Ankau
Mei Cheng estis alia grava fu-verkisto en la komenca
periodo de Han-dinastio. Lia majstroverko "Sep Aferoj
Edifaj" metis la bazon por la longa fu-o kaj estis
grava verko interliganta la pasintecon kaj la estontecon en
la disvolvigho de la fu-o. "Sep Aferoj Edifaj"
el pli ol 2 mil ideogramoj, en formo de prozo kun demandoj
kaj respondoj inter gasto kaj mastro, troige priskribis muzikoaprecadon,
frandadon, veturilon kaj ghian jungitaron, palacan ghardenon,
chasadon, tajdorigardadon, kaj fine venis al la konkludo,
ke la orgia vivo estas malpli delektinda ol trafaj vortoj
kaj spritaj rezonoj. En tio montrighis la funkcio de la eufemisma
admono de la fu-o. "Sep Aferoj Edifaj" faris
supozon, ke la kronprinco de Chu-regno malsanighis, kaj lin
vizitis gasto el Wu-regno. Che la komenco la teksto rakontis
la kauzojn de lia malsano kaj certigis, ke lian malsanon kuracos
neniu medikamento nek akupunkturo au kauterizo, kaj ke efikos
sur lin nur trafaj vortoj kaj spritaj rezonoj. Esence la teksto
intencis pruvi, ke la malsanon al la kronprinco kauzis la
aristokrata orgio.
"Sep
Aferoj Edifaj" karakterizighas per abunda imago, libera
paralelismo kaj figura priskribo. La plej pompa paragrafo
estas priskribo pri tajdo. De diversaj flankoj la autoro priskribis
la formon, movadon, bruegon kaj variajn shanghighojn de tajdo.
Per multaj figuraj hiperboloj la teksto skuas la animon de
la legantoj.
Malgrau
ke "Sep Aferoj Edifaj" portas mankojn ofte vidatajn
en la fu-oj, ghi estas rigardata kiel verko altnivela
en ideologio kaj arto. Post ghi aperis multaj verkoj imitantaj
"Sep Aferoj Edifaj", kiuj formis specifan stilon
"qilin" de literaturo, esence fu-o.
En
la pli ol 200 jaroj ekde la regperiodo de imperiestro Wudi,
Han-dinastio transiris de prospero al dekadenco kaj poste
al reprospero. En tiu periodo aperis abundo da fu-oj.
La plej granda fu-verkisto de tiu periodo estis Sima
Xiangru.
La
chefaj verkoj de Sima Xiangru estis la fu-oj "Zixu"
kaj "Shanglin". Laudire imperiestro Wudi tre admiris
"Zixu" kaj akceptis Sima Xiangru kaj nomumis lin
kiel mandarenon. Poste Sima Xiangru verkis por chasado de
la imperiestro kun la titolo "Shanglin". La du fu-oj
ne estis verkitaj unu post la alia, sed esence ili estis analogaj
en formo kaj interligighantaj en enhavo. Per interparolo inter
la tri fiktivaj personoj Zixu, Wuyou kaj Wushigong, la teksto
troige priskribis la chasadon kaj luksan palacon de imperiestroj
kaj prikantis la nekompareblan superbon de la dinastio unuiginta
la tutan Chinion. La teksto de "Zixu" komencighis
per la laudo de s-ro Zixu al Chu-regno. Li diris: "En
Chu kushas sep lagoj, el kiuj nur unu mi vidis. La lago estas
la plej malgranda el la sep, nomata Yunmeng." Tuj post
tio li troige prikantis la skalon de la chasado de la regnestro
de Chu che la lago Yunmeng. Sed sinjoro Wuyou superregis lin
per sia troiga rakonto. Li diris, ke Boxie au Mengzhu (lokoj
en Qi-regno) povas enteni en sia angulo 8-9 lagojn grandajn
kiel Yunmeng. En la fino Wushigong superregis ilin ambau per
sia priskribo pri grandiozeco de la imperiestra ghardeno kaj
chasado. Kvazau pli kaj pli potencighanta tajdo, la teksto
atingis sian altan imponecon. Granda kvanto da ripetitaj vortoj,
antitezoj kaj paralelismoj multe plibeligis la tekston. Ambau
fu-oj "Zixu" kaj "Shanglin" finighis
per eufemisma admono al luksego kaj dibochado.
 |
Yang
Xiong
|
Ambau
fu-oj "Zixu" kaj "Shanglin" okupas
gravan lokon en la historio de la fu-oj de Han-dinastio.
Ili starigis la tradicion de la fu-oj kiel himno. Ekde
Sima Xiangru, la fu-oj komencis preni kiel la chefan
enhavon la prikanton de la digneco kaj imponeco de kortego
kaj tiun rutinon la postaj fu-verkistoj heredis senshanghe
kaj sekve formighis la tradicio de la fu-oj kiel himno.
Sed kun tempopaso, la prikanto de fu-oj farighis pli
kaj pli vanta pro flatado al la shajne prospera socio kaj
al la feudaj regantoj, kaj iom post iom la fu-oj perdis
sian kreivon.
En
tiu periodo aliaj famaj fu-verkistoj kaj iliaj chefaj
verkoj estis Yang Xiong kaj lia "Chasado" kaj Zhang
Heng kaj lia "Du Chefurboj". Ambau fu-oj
estis distingighaj en stilo, sed tamen ili estis imitajhoj
de la verkoj de Sima Xiangru.
 |
Cai
Yong
|
En
la lastaj cent jaroj de Han-dinastio la fu-oj dekadencis
kaj transformighis. Tiutempe la politiko de la dinastio putrighis
tagon post tago, kaj en la socio regis tumulto kaj hhaoso.
Anstatau longa oni verkis mallongan fu-on, en kiu ili
esprimis sian malkontenton kaj indignon. Tiutempe tiaj verkoj
estis malabundaj, kaj la reprezentantaj verkistoj kaj iliaj
verkoj estis Cai Yong kaj lia "Spertajhoj en Vojagho",
Zhao Yi kaj lia "Kritiko al la Sociaj Malvirtoj".
"Spertajhoj en Vojagho" prezentis multe da pensoj
de Cai Yong pri la paseo. Kun la celo kritiki la aktualajhojn
de la socio per komparo kun la paseo, la autoro esprimis sian
simpation al la popolo en la mizera vivo kaj la indignon de
la sufokitaj ambiciuloj. Zhao Yi estis tro senghena kaj frivola
kaj dum la tuta vivo li estis ne pli ol prefekto. Lia fu-o
"Kritiko al la Sociaj Malvirtoj" montris lian simpation
al la ekspluatata kaj subpremata popolo, kondamnis la avidecon
de la reganta klaso, kiu kiel eble plej kruele ekspluatis
la popolon por sia malmodera dibochado. La fortaj sentoj kaj
la klaraj amo kaj malamo montris la malcedemon de la autoro
kontrau la malvirtoj.
Rilata
materialo: Sep
aferoj edifaj
|