Li
Bai (701-762) estis granda romantisma poeto de Tang-dinastio
(618-907). Li estis unu el la plej grandaj poetoj en la literatura
historio de Chinio, kiuj pushis la chinan romantisman poezion
al la kulmino. Li estis reprezentanto de la china kulturo
kaj ghuas renomon internacie. Por pluapashe diskonigi lian
kulturon, lia hejmloko Jiangyou de Sichuan-provinco okazigos
en la lasta tagdeko de septembro serion da rememorigaj aktivadoj
por la 1300-a datreveno de lia naskightago.
La
unusemajna aktivado inkluzivas ekspozicion de valoregaj konservajhoj
de la Muzeo de Li Bai, emision de memoriga koverto pri Li
Bai, filatelan ekspozicion, simpozion de kulturo de Li Bai,
lanchon de stelearo de Li Bai, vesperon de poemoj de Li Bai
kaj ekskurson en la hejmloko de Li Bai. Samtempe televizio
de Jiangyou kaj la Centra Televizio de Chinio kunlaboros en
faro de speciala rubriko kaj filmo "Turisma vojagho en
la hejmloko de Li Bai" por konigi la belecon de lia hejmloko.
Jen liaj poemoj:
Penso
en silenta nokto
Rigardo
al akvofalo de Lushan-monto
Adiauo
al Meng Haoran forveturanta al Yangzhou
Ekveturo
de Baidi en Mateno
Al
Wang Lun
|