Pri
la origino de la chielo kaj tero, la chinoj kutime mencias
la nomon Pangu, kiu estis mita figuro de pratempa Chinio.
La mita rakonto enhavis jene:
Je
la komenco la universo estis tute nebula, en formo de grandega
ovo. Tiam ne estis tero, nek akvo nek chielo kun suno, luno
kaj steloj. Ene en la ovo estis homa figuro nomata Pangu;
kaj li ne povis elighi el tiu fermita ejo. Post dekokmil jaroj,
subite estis granda bruo kaj la ovo dividighis en du partojn,
la pli hela kaj malpli peza parto suprenighis kaj farighis
chielo, la alia parto malklara kaj pli peza malsuprenighis
kaj farighis tero. Tiam, Pangu staris inter ili kaj shanghighis
naufoje chiutage. Li kreskis tre rapide, lia korpo altighis
je unu zhang (=3.33m) chiutage. Ankau la chielo plisuprenighis
kaj la tero pli malsuprenighis je la sama rapideco. Tiamaniere,
pasis pluraj dekokmil jaroj, la chielo ekstreme altighis kaj
la tero ege profundighis kaj dikighis. Poste, Pangu mortis.
Lia kapo farighis kvar montoj en oriento, sudo, okcidento
kaj nordo. Liaj okuloj farighis suno kaj luno, lia sango farighis
akvo de riveroj kaj maroj, liaj haroj farighis herboj kaj
arboj. Sekve, ekestis la chielo kun suno kaj luno, kaj la
tero kun montoj, riveroj, maroj, herboj kaj arboj.
Pli
poste, okazis grandega eksplodo, kiu kauzis ke la chielo renversighis
nordokcidenten kaj kie restis la suno kaj la luno, la tero
enakvighis en la sudorienta parto kien alfluis la akvo de
la riveroj. Samtempe, fajrego kaj akvego furiozis, homoj farighis
chasajhoj de sovaghaj bestoj kaj rabobirdoj. Estis la diino
Nuwa, kiu estingis la teruran katastrofon kaj savis la homojn.
Shi fandis kvinkolorajn shtonojn por ripari la chielon, mortigis
grandegan testudon por uzi ghiajn kvar piedojn kiel kolonojn
por subteni la chielon. Shi mortigis la nigran drakon por
estingi la fajregon kaj baris la inundon per herba cindro.
Tiu
mito spegulas, ke la primitivaj chinoj deziris klarigi la
fakton ke montaro trovighas en la nordokcidenta parto kaj
maroj en la sudorienta parto de la lando. Kaj la primitivaj
chinoj kredis, ke la chielo estas glata shtona plato subtenata
de kvar kolonoj.
Revenu
|