La
termino "mito" ne ekzistis en la antikva china lingvo,
ghi estis enkondukita el okcidentaj lingvoj. Mankas ankau
al Chinio tia ampleksa kaj perfekta mitologio, kia la helena,
kiu konsistas el serioj da richenhavaj rakontoj pri milito,
aktivadoj de herooj kaj aliaj mirindaj okazajhoj.
Do,
chu en Chinio ne trovighis mito? Kompreneble ne! Lau la ghenerala
difino, mito estas mirrakonto elpensita de primitivaj homoj
pri diversaj dioj, kiuj posedis superhomajn povojn kaj kreis
la universon, la naturajn fenomenojn, la homojn kaj aliajn
estajhojn. Chinio estas granda lando kun kvinmiljara historio,
ghia primitiva epoko sendube longe ekzistis
en plipraa tempo. Do, oni povas certighi pri tio, ke en pratempa
Chinio ekzistis diversspecaj mitoj, kvankam ili ne estis nomataj
mitoj, sed legendoj kun miraj enhavoj.
Sed
nun oni nur trovas sporadajn fragmentojn de tiuj mitoj, tio
signifas ke, la chinaj mitoj ne estis perfekte konservitaj.
Kial? Char Chinio ne havis tiajn epopeojn, kiaj Iliado kaj
Odiseado, kiuj enhavis la originajn rakontojn de la helena
mitologio, kaj ankau Chinio ne havis historiiston kiel Herodoto,
kiu aplikis la helenan mitologion kiel veran antikvan historion.
Vere, la antikvaj chinaj historiistoj kaj peotoj same aplikis
mitojn en siaj verkoj, sed ili ofte lauplache reviziis la
mitojn. Tiel la historio de la antikva Chinio farighis miksajho
de mitoj kaj la vera historio, kaj oni ne povas distingi ilin
ekzakte. Tamen ni ankorau povas prezenti kelkajn mitojn el
la restantaj fragmentoj:
La
china versio de Genezo: Mito pri Pangu
Kiel
originis la homoj: Mito pri Nuwa kaj Xiwangmu
Mito
pri la dioj de suno kaj luno
Prapatroj
de chinoj: Yandi kaj Huangdi
Origino
de silko: Mito pri silkraupo
Rigida
heroo Xingtian
Kompreneble,
estas aliaj diversspecaj mitoj, sed multaj el ili restas nur
tre simplaj fragmentoj.
Estas
vere domaghe, ke la chinaj mitoj estas neperfekte konservitaj
kaj pro tio ni ne havas tre richan mitologion kiel la helena
kaj tre belan epopeon kiel Iliado kaj Odiseado. Kaj ankau
mi ne povas ne kun bedauro fini tiun chi artikolon.
|