Estas
tre simpla mito pri la origino de homoj. Laudire, la homoj
estis kreitaj de la diino Nuwa. Shi prenis flavan koton kaj
knedis ghin en homajn figurojn. La laboro ege shin lacigis.
Shi do prenis koton per shnuro anstatau mano kaj knedis la
figurojn. La antaue faritaj figuroj farighis homoj inteligentaj
kaj richaj, dum la laste faritaj el shnure prenita koto farighis
homoj mizeraj kaj stultaj.
Alia
fame konata mita diino estis Xiwangmu. Shi aspektis kiel homo,
sed havis leopardan voston kaj tigrajn dentojn. Shi loghis
sur alta monto, kie trovighis pitoreska baseno farita el belaj
gemoj. Shi posedis medikamentojn, kiuj povis longvivigi homojn
senfine. Shi donacis la fean medikamenton al la mita heroo
Yi, kiu pafis la dek sunojn per sago kaj trafis nau el ili.
Tiamaniere li savis la homojn el la katastrofo de sekega vetero
kauzita de la dek sunoj.
Revenu
|