La
dio de suno, vestita per blua supervesto kaj blanka jupo,
eliris el la orienta regiono nomata Fusang. Li sidis en charo
trenata de ses senkornaj drakoj kaj veturis al okcidento.
Li pafis per longa sago la chielan lupon. Fine li atingis
la monton Yanzi kaj ripozis.
Pri
la luno, ech tre simpla mito raras. Mi nur prezentas la mitan
legendon, kiu rakontas, ke la feeca medikamento donacita de
Xiwangmu al la heroo Yi estis shtelita de lia edzino Chang'e.
Manghinte la medikamenton, Chang'e farighis feino, flugis
al la luno kaj loghis tie kiel konstanta loghanto de la luno.
Revenu
|