La
chinoj kutime rigardas sin kiel posteulojn de pratempaj reghoj
Yandi kaj Huangdi (fakte ili estis nur tribestroj). Yandi
alinomighis Shennong (dia agrikulturisto). Li gustumis centojn
da herbospecoj por provi chu ili estas nutraj por homoj. Fine
li gustumis iaspecan venenan herbon kaj mortis. Li posedis
multajn sciojn pri agrikulturo kaj instruis al la primitivaj
homoj la metodojn de grenplantado, tial Chinio farighis lando
de agrikulturo.
Huangdi
estis tribestro admirata de la tribanoj pro sia bonkoreco.
Li milite batalis kontrau la kruela tribestro Chiyou. Chiyou
ne estis homofigura, char lia korpo aspektis kiel besto kun
ok brakoj, ok kruroj kaj du flugiloj, sed li parolis kiel
homo kun kupra kapo kaj fera frunto. Li posedis superhoman
povon, char li povis estigi nubon kaj nebulon kaj povis alvoki
la diojn de vento kaj pluvo por venigi ventegon kaj pluvegon.
Kaj li havis okdek unu fratojn, kiuj lin helpis. Huangdi ne
sukcesis venki lin post nau atakoj. Nur dank' al la helpo
de la chiela regho, kiu sendis feinon kaj instruis al li militarton.
Sekve, kiam Chiyou estigis nebulon, Huangdi kapablis krei
kompason por distingi la direkton malgrau la densa nebulo.
Fine Huangdi venkis kaj mortigis Chiyou.
Post
la pereo de Chiyou kaj lia tribo, Huangdi farighis estro de
la tiama tribfederacio kaj estis alte estimata de la anoj
de diversaj triboj. Do, kune kun Yandi, li estis rigardata
kiel prapatro de chinoj, sed li akiris pli grandan famon kaj
prestighon ol Yandi. La renoma china historiisto Sima Qian
(ch. 145 a.K. - ?) ech notis, ke estis Huangdi, kiu kreis
la chinajn ideogramojn, kompason, shipojn, charojn kaj muzikilojn,
kaj li anaku la unua afinaciis kupron. Unuvorte, oni atribuis
al li preskau chiujn meritojn de la atingoj de pratempaj chinoj.
Lia tre majesta mauzoleo ankorau trovighas en Shaanxi-provinco.
Chiujare
la chinoj ne nur enlandaj sed ankau el diversaj partoj de
la mondo faras riverencojn al li por montri estimon al la
prapatro kaj patriotismon al la patrolando.
Revenu
|