Unua-pagho>> Kulturo >> Literaturo

 

 

 


Origino de silko: Mito pri silkraupo

de ZHANG QICHENG

    Chinio estas lando, kie originis silko kaj estas mito ankau pri silkraupo:

    Pratempe, en iu familio, kiam la patro foriris malproksimen, restis hejme nur la filino kaj la de shi bredata chevalo. Pro soleco la knabino sopiris al la patro. Shi sherce parolis al la chevalo: "Se vi povus revenigi mian patron, mi edzinighus al vi." Akceptinte tiun promeson, la chevalo tuj forgalopis al la loko, kie trovighis la patro. La lasta, kun surprizo kaj ghojo, rajdis sur ghi por hejmen reveni.

    Melankolie henante, la chevalo galopis direkte al la hejmo. Atinginte la hejmon, la patro bone manghigis la chevalon pro ghia bonkoreco. Sed la besto rifuzis manghi kaj chiam, kiam ghi vidis la knabinon, ghi kaj ghojis kaj koleris. La patro surprizighis kaj sekrete demandis la filinon pri la kialo. La knabino respondis pri sia sherco al la chevalo. La patro mortigis la beston kaj sekigis ghian hauton en la korto. La filino ofte faris ludon en la korto kun najbara fraulino. Foje shi proksimighis al la hauto kaj piedfrapis ghin: "Vi estas besto, kiel vi povas edzinigi homan virinon? Estas ja vi mem, kiu kauzis al vi la tragedion." Subite la hauto eksaltis kaj, envolvinte la filinon, forkuris. La patro, informite pri tio de la najbarino, serchadis la filinon. Post kelkaj tagoj li trovis shin kune kun la hauto. Sed ili jam farighis silkraupoj respektive kun kapo simila al tiu de la chevalo.

Revenu